Okcidenta Frislando
Okcidenta Frislando (ankaŭ Okcidenta Frisio; nederlande West-Friesland; estas nuntempa regiono en la nordokcidenta parto de Nederlando, en la provinco Norda Holando.
Okcidenta Frislando | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
regiono [+] | ||
Lando | Nederlando | |
- koordinatoj | 52° 41′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo)52.6833333333335Koordinatoj: 52° 41′ 0″ N, 5° 0′ 0″ O (mapo) | |
Okcidenta Frislando | ||
Vikimedia Komunejo: West Friesland [+] | ||
La regiono havas areon de ĉ. 800 km², limigita de la digo Westfriese Omringdijk. Ĝi konsistas el la komunumoj:
nederlanda nomo | okcident-frisa nomo |
Alkmaar | Alkmar |
Drechterland | Drechterland |
Enkhuizen | Henkhúze |
Heerhugowaard | Heerhugoweerd aŭ Heregeweerd |
Hollands Kroon | ? |
Hoorn | Hoorn |
Koggenland | Koggeland |
Langedijk | Lengedik |
Medemblik | Memelik |
Opmeer | Obmar aŭ Opmar |
Schagen | Skagen |
Stede Broec | Stee Broek |
Dialekto
redaktiEn la administra areo Okcidenta Frislando oni parolas la "okcident-frisan" dialekton de la nederlanda lingvo. Ĉi tiu dialekto estas mikslingvo de la nederlanda kaj la origina okcidentfrisa lingvo el la frisa lingvaro, kiu ankoraŭ nun pure parolatas en la nuntempaj nederlandaj provincoj Frislando kaj Groningen. Hodiaŭ la dialekto pli similas la nederlandan ol la frisan, sed ankaŭ estas similecoj al la frisa. Bonas atenti ke en la apuda norda Germanio, kie ekzistas la historiaj regionoj Orienta Frislando kaj Norda Frislando, oni ofte aplikas la terminon "Okcidenta Frislando" al la tuta regiono en kiu parolatas la okcidentfrisa lingvo, ne nur la malgranda administra areo West-Friesland de la nederlanda provinco Norda Holando.