Tiu ĉi artikolo temas pri la lingvo. Atentu ke friso krome ankaŭ estas arkitektura termino.


La frisa lingvaro (Frysk, friisk/fraschFräisk) estas la diversaj variaĵoj de la lingvo kiun parolas la frisoj origine. Ĝi evoluis el la malnovfrisa lingvo kaj dispartiĝis al la branĉoj okcidenta, orienta kaj nordfrisa lingvo - el la orientfrisa lingvo tamen post la mezepoko nur la dialekto saterfrisa lingvo restis viva. Ĉiuj tri modernaj frisaj lingvoj iusence parencas al la malnovangla lingvo (tamen ne tiom evidente al la moderna angla), al la nederlanda lingvo kaj la platgermana. Tamen ili post jarcentoj da disa evoluado inter si nun estas sufiĉe malsamaj: Regante unu el tiuj tri lingvoj, ne eblas kompreni la aliajn du.

Frisa lingvaro / Frysk - Friisk - Seeltersk
Mapo
lingva familio
anglofrisa lingvaro
Parolata en Nederlando, aparte la provinco Frislando, kaj Ŝlesvigo-Holstinio en Germanio
Parolantoj 480 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 500.000
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermana lingvaro
Okcidentĝermana lingvaro
Frisa lingvo
Oficiala statuso
Reguligita de Frisa Akademio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 fry
  SIL fry
  Glottolog fris1239
Angla nomo Frisian
Franca nomo langues frisonnes
vdr

La okcidentfrisa lingvo estas oficiala administra lingvo en Nederlando, sed nur en Frislando kaj se "ĝi ne signifas tro grandan ŝarĝon por la registaro" (art. 2:7 Awb).

Parolantoj

redakti
 
la teritorio de la frisaj lingvoj

Proksimume 440 000 parolas la okcidentfrisan lingvon en la nederlanda provinco Frislando (en la norda parto de Nederlando) + proksimume 10 000 la nordfrisan en la norda parto de Germanio (inter Nederlando kaj Danio). Laŭ aserto de NRO Afûk, en 2022 la frisan estis komprenantaj preskaŭ ĉiuj el la 642 000 loĝantoj de la provinco Frislando[1].

 
 At the moment a little more than half of the population in Fryslân speaks Frisian as their first language and around 75 percent of the population speaks Frisian on a daily basis. Almost all of the province’s approximately 650,000 inhabitants can understand the language: about 95 percent. This means that you’ll come across Frisian everywhere in everyday life.   Nuntempe iom pli ol duono de la loĝantaro en Frislando parolas la frisan kiel sian unuan lingvon kaj ĉirkaŭ 75% de la loĝantaro parolas la frisan en ĉiutaga vivo. Preskaŭ ĉiuj en la provinco kun proksimume 650 000 loĝantoj povas kompreni la lingvon: ĉirkaŭ 95%. Tio signifas ke oni renkontas la frisan ie ajn en ĉiutaga vivo. 
— Mirjam Vellinga, Intervjuo al Rising Voices[1]

Ekde 1928 funkcias neregistara organizaĵo Afûk, kies misio estas promocii la frisajn lingvon kaj kulturon en Frislando. Ĝi okupiĝas pri la lingvaj kursoj por plenkreskuloj, la eldonado de elektronikaj libroj kaj magazinoj, la kreado de aplikaĵoj kaj la liverado de konsultaj servoj por kompanioj kaj organizoj pri kreado de politiko kuraĝiganta la lingvouzadon[1].

Interreto

redakti

En 2022 estis alireblaj jenaj aplikaĵoj[1]:

— Google Translate danke al komunuma evoluigo;

— Facebook en la frisa danke al komunuma evoluigo;

— Gboard kaj Swiftkey kiel aŭtomataj lingvosugestiloj;

— la frisa kiel lingvo en Microsoft Office kun integrita ortografia kaj gramatika korektiloj en Vindozo (tamen ĝi devas esti elŝutita aparte kaj ne estas aŭtomate integrita en aktualigoj kaj kiam homoj aĉetas programaron de Microsoft Office);

— navigado en la frisa per Waze;

— retaj frisa-nederlandaj vortaroj kaj tradukiloj.

Ekzemplo

redakti

Ekzemplo de frisa lingvo (okcidentfrise)(  Aŭskultu):

Bûter, brea, en griene tsiis; (Butero, pano, kaj verda fromaĝo)
wa't dat net sizze kin, is gjin oprjochte Fries. (kiu ne povas diri tion, ne estas sincera Friso)

Tiu diraĵo (ŝiboleto) laŭ onidiro estis uzata de la frisa estro Granda Petro dum milito inter Frislando kaj Holando por distingi ĉu iu estis vera friso.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti