Okcidentĝermana lingvaro

subgrupo de la ĝermana lingvaro

La okcidentĝermana lingvaro estas subgrupo de la ĝermana lingvaro, kiu inkluzivas interalie la anglan, germanan, jidan, nederlandan, afrikansan kaj frisan lingvojn. Ampleksa listo de la unuopaj lingvoj troveblas fine de la artikolo.

divido de la nunaj ĝermanaj lingvoj
  •  islanda
  •  feroa
  •  norvega
  •  sveda
  •  dana
  •  linio inter nord- kaj okcidentĝermana
  •  angla kaj skota
  •  frisa
  •  nederlanda
  •  platgermana
  •  mezgermana
  •  supragermana
  • Fruaj skribaj dokumentoj redakti

    Fragmentoj de dokumentoj en la okcidentĝermanaj lingvoj ekzistas ekde la 6-a jarcento. El tiu tempo fontas ekzemple la Lex Salica, latina teksto ekestinta en la okcidenta parto de la franka regno, kiu enhavas unuopajn vortojn de ĝermana origino, kiuj fontis el la poste formortinta malnovfranka lingvo. Post la 8-a jarcento pruveblas tekstoj en la malnovangla lingvo, kankvam la plej konata fonto de la malnovangla, la heroa poemo Beowulf, nur konserviĝis per manuskripto el la 11-a jarcento. Ekde la 8-a jarcento ankaŭ pruveblas tekstoj en la malnovbavara, malnovalemana kaj malnovsuprafranka, tiuj okcidentĝermanaj variaĵoj, kiuj grupiĝas sub la termino malnovaltgermana lingvo. Ekde la 9-a jarcento ankaŭ ekzistas tekstoj en la malnovsaksa lingvo, ankaŭŝtupo de la platgermana lingvo – el ili aparte elstarigindas ĝermane adaptita rerakonto de la 1-a libro de Moseo, Genezo, kaj la teksto Heliand. La malnovfrisa lingvo tamen nur ekde la 13-a jarcento pruveblas per skribaj fontoj.

    Subdivido redakti

    Tradicia divido redakti

    La ĝis la mezo de la 20-a jarcento kutima divido de la okcidentĝermanaj lingvoj grupigas ilin en anglo-frisan kaj kontinent-ĝermanan branĉon. La anglo-frisa lingvaro plu dividiĝas en angla lingvaro (kun la angla kiel ĉefa lingvo) kaj frisan lingvaron (el kiuj ankoraŭ vivas la okcident-, nord- kaj saterfrisa lingvoj). La kontinent-ĝermana lingvaro konsistas el "altgermanaj lingvoj" (kun la standarda germana lingvo kaj siaj supra- kaj mezgermanaj dialektoj, kaj la jida) kaj "malaltgermanaj lingvoj" (kun interalie la platgermana kaj nederlanda lingvoj).

    La Anglo-frisaj lingvoj diferenciĝas de la aliaj okcidentĝermanaj lingvoj pro la anglo-frisa palatigo (ekzemploj: germane Käse, nederlande kaas – angle cheese, frise tsiis [fromaĝo]; germane Kirche, nederlande kerk – angle church, frise tsjerke [preĝejo]) kaj pro la forfalo de nazaloj antaŭ frikativoj kun anstataŭa vokala longigo (ekzemploj: germane fünf – angle five [kvin]; germane Mund – angle mouth [buŝo]).

    Tiu tradicia divido ekde kelkaj jardekoj estas malakceptata de la plimulto de lingvistoj.[1]

    La okcidentĝermana lingvaro laŭ nova divido redakti

    Dum la dua duono de la 20-a jarcento krom la tradicia divido en tri geografie orientigitaj grupoj (okcident-, orientĝermana lingvaro kaj nordĝermana lingvaro) vastiĝis divido de kvin subgrupoj, kiun dum la jaro 1943 proponis Friedrich Maurer:

    La rolon de la termino "okcidentĝermana lingvaro" en tiu divido malsame difinas unuopaj sciencistoj: Parte la lingvoj de Norda-Maro-ĝermanoj, Weser-Rejno-ĝermanoj kaj Elbo-ĝermanoj estas vidataj anstataŭigo por la grupigo "okcidentĝermana lingvaro", tiel ke la nova divido de kvin grupoj nur konsideriĝas pliprecizigo de la tradicia tri-grupa divido; parte la koncepto de "okcidentĝermana lingvaro" kadre de la nova ordigo tute malakceptiĝas, ĉar la lingvoj de tiu grupiĝo estas inter si tro malsamaj.

    Friedrich Maurer same malakceptis la konceptojn de "pragermana" kaj "anglo-frisa lingvo" kiel imagitaj praaj unuecaj lingvoj. La germana lingvo de la 21-a jarcento ne estas antikva lingvo nur iom adaptiĝinta laŭ la epokoj, sed estas la rezulto de intensa lingvoevoluo kun multaj influoj kaj facetoj: La lingvo do estas kunfandaĵo el diversaj "okcidentĝermanaj" fontolingvoj.

    Listo de la okcidentĝermanaj lingvoj redakti

    La sekvaj vivaj kaj formotintaj lingvoj (†) el la familio de la ĝermana lingvaro konsideriĝas membro de la okcidentĝermanaj lingvoj:

    Fontoj redakti

    1. Herbert L. Kufner, The grouping and separation of the Germanic languages; en: Frans van Coetsem kaj Herbert L. Kufner, Toward a Grammar of Proto-Germanic, Tübingen 1972, Max Niemeyer Verlag, ISBN 3-484-10160-1; p. 94
    • Maurer, Friedrich: Nordgermanen und Alemannen - Studien zur germanischen und frühdeutschen Sprachgeschichte, Stammes- und Volkskunde – tria, prilaborita kaj pliampleksigita eldono - Berno: eldonejo Francke, 1952, 187 paĝoj (Bibliotheca Germanica, 3)
    • Wiesinger, Peter: Schreibung und Aussprache im älteren Frühneuhochdeutschen: zum Verhältnis von Graphem - Phonem - Phon am bairisch-österreichischen Beispiel von Andreas Kurzmann um 1400. Berlino, Novjorko: eldonejo de Gruyter, 1996, 265 S. ISBN 3-11-013727-5 (Studia linguistica Germanica, 42); rete legebla per ofv0gg Google Books
    • Euler, Wolfram: Die Herausbildung von Übergangsdialekten und Sprachgrenzen - Überlegungen am Beispiel des Westgermanischen und Nordischen. Innsbruck: Institut für Sprachen und Literaturen der Universität Innsbruck, Abteilung Sprachwissenschaft, 2002. 57 paĝoj, ISBN 3-85124-687-X
    • Schmidt, Wilhelm: Geschichte der deutschen Sprache, Ein Lehrbuch für das germanistische Studium, 10-a eldono, p. 489, Stuttgart: S. Hirzel Verlag (2007) ISBN 3-7776-1432-7
    • König Werner, dtv-Atlas Deutsche Sprache, 14-a eldono, München: dtv (2004), baze de la 1-a eldono de 1978, ISBN 3-423-03025-9
    • Sonderegger, Stefan: Althochdeutsche lingvo kaj Literatur - eine Einführung in la älteste germane; Darstellung kaj Grammatik. 3-a trarigardita kaj esence pliampleksigita eldono, - Berlin (kaj aliaj urboj): de Gruyter, 2003, 390 pagoj, ISBN 3-11-017288-7
    • Niebaum, Hermann: Einführung in die Dialektologie des Deutschen / Hermann Niebaum; Jürgen Macha. – 2-a prilaborita eldono - Tübingen: Niemeyer, 2006. - XVII, 256 pagoj, ISBN 978-3-484-26037-5 (Germanistische Arbeitshefte, 37)
    • Weddige, Hilkert: Mittelhochdeutsch - eine Einführung. 6-a eldono- Munkeno: eldonejo Beck, 2004. - XII, 210 pagoj, ISBN 3-406-45744-4
    • Edwards, Cyril: The beginnings of German literature - comparative and interdisciplinary approaches to Old High German – 1-a eldono - Rochester, Novjorkio: eldonejo Camden House, 2002 - XVIII, 197 pagoj, ISBN 1-57113-235-X. - (Studies in German literature, linguistics and culture)