Luksemburga lingvo

ĝermana lingvo parolata en Luksemburgio
(Alidirektita el Luksemburga)

La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo estas ĝermana lingvo parolata en Luksemburgo kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon). Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.

Luksemburga lingvo
Lëtzebuergesch
Mapo
lingvo • moderna lingvo
West Moselle Franconian
Parolata en Luksemburgo
Parolantoj 391 200
Denaskaj parolantoj proksimume 300.000
Fremdlingvo / dua lingvo por ?
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Luksemburgo
Reguligita de neniu oficiala organizaĵo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 lb
  ISO 639-2 ltz
  ISO 639-3 ltz
  SIL LTZ
  Glottolog luxe1244
Angla nomo Luxembourgish
Franca nomo luxembourgeois
Vikipedio
vdr
Nomŝildo dulingva en Luksemburgo

La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgo estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.

Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua Mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.

Kelkaj frazoj redakti

  • Jo. Jes.
  • Neen. Ne.
  • Villäicht. Eble.
  • Moien. Saluton.
  • Äddi. Ĝis.
  • Merci. Dankon.
  • Firwat? Kial?
  • Ech weess net. Mi ne scias.
  • Watgelift? aŭ Entschëllegt? Mi pardonpetas?
  • Fräi. Libera.
  • Heem. Hejme.
  • Ech. Mi.
  • A. Kaj.
  • Mäin. Mia.
  • Kand. Infano
  • Wee. Vojo

Eksteraj ligiloj redakti