Thionville

komunumo en la departemento Moselle (Mozelo) de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Thionville (stacidomo).

Thionville [tj‎ō’vil] estas franca komunumo en la departemento Moselle kaj en la regiono Loreno. Oni nomas la loĝantojn "Thionvillois" [tionvilua].

Thionville
Placo de Luxembourg
Placo de Luxembourg
Placo de Luxembourg
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Loreno
Departemento Moselle (subprefektejo)
Arondismento Thionville
(ĉefurbo)
Kantono Thionville, Yutz
INSEE kodo 57672 [+]
Poŝtkodo 57100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42 163  (2021) [+]
Loĝdenso 845 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 21′ N, 6° 10′ O (mapo)49.3580555555566.1683333333333Koordinatoj: 49° 21′ N, 6° 10′ O (mapo) [+]
Alto 150 m [+]
Areo 49,88 km² (4 988 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Thionville (Moselle)
Thionville (Moselle)
DEC
Thionville
Thionville
Situo de Thionville
Thionville (Francio)
Thionville (Francio)
DEC
Thionville
Thionville
Situo de Thionville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thionville [+]
vdr

Ĝi situas ĉe rivero Mozelo. Ĝia unua dokumenta mencio estas el 753, sub la latina nomo Theodonis Villa (urbo de Teodono). Ĝis 1659 ĝi apartenis al duklando Luksemburgio. Ĝia germana nomo estas Diedenhofen [’di:dnho:fn]. La nomo en la franka-luksemburga lingvo [Platt] estas "Diddenuewen".

Geografio redakti

Thionville staras ĉe la rivero Mozelo "Moselle" en ebenaĵo oriente de la Mozelaj Montetoj.

Historio redakti

La unuajn ŝpurojn de la urbo oni trovis sur oficiala dokumento subskribita en 753 de Pipino la Malalta, patro de Karolo la Granda. Antaŭnelonge "Theodonis Villa" estis la plej amata loĝloko de la Karolidaj Reĝoj. Karolo la Granda restadis tie sep fojojn kaj proklamis en Thionville plurajn leĝarojn. Lia edzino "Hildegarde" mortis tie en 783. Dum la naŭa jarcento, Ludoviko la Pia konstruigis palacan kapelon laŭ modelo de la okangula kapelo de Akeno, kiu poste iĝis la katedralo de Akeno. La Luksemburgaj Grafoj ĝin posedis ĝis 1462; poste la burgundaj Dukoj ĝis 1477; poste familio Habsburgo ĝis 1643, kiam "Condé" (Konde) konkeris la urbon por sia reĝo. Thionville estis la unua konkero de la juna Ludoviko la XIVa "Louis XIV". Post la batalo de Rocroi. La urbo estis aneksita de Germanio ekde 1871 ĝis 1918. Tiam la germanoj detruis la remparojn por pli grandigi la urbon. Tiucele, ili sukcesis kaj de poste, Thionville belege kreskis.

Blazono redakti

La urba pordego: la funda koloro estas lazura. Meze staras kastelo kun orkolora tritureta ĉefturo. La meza tureto estas la plej alta. La tuto estas masonita pere de sablo. "D'azur au château donjonné de trois tourelles d'or, celle du milieu plus haute, le tout maçonné de sable".

Demografio redakti

Thionville ĉefe disvolviĝis dank’al la ferindustrio, kiu allogis multajn homojn en la regiono ekde la industria revolucio. Komence de la jaroj 1970, la ekonomiaj malfacilaĵoj de la ferindustrio estis tre gravaj por Thionville kaj ĉirkaŭaĵoj. La nombro de loĝantoj, de la urbo kaj pli multe la najbaraj urbetoj, forte malkreskis. Thionville tamen rekonvertis siajn ekonomiajn aktivecojn kaj retrovis ian dinamismon. Dum la jaroj 1990, la nombro de loĝantoj denove kreskis, same la orienta urbaro (Hettange-Grande), sed inverse la okcidenta urbaro ankoraŭ malkreskas, ĉirkaŭ Hayange en la valo « Fensch ». Entute la urbaro perdas loĝantojn, sed tre malrapide.

Ekonomio redakti

La ekonomio de la najbaraj landoj – Luksemburgio, Belgio, Germanio – ebligas al la urbo esti dinamika. Pli ol 30000 landlimaj laboristoj trapasas ĉiutage la luksemburgan landlimon kie oni pli bone pagas la salajrulojn.

Domvenda merkato redakti

La domvenda merkato multe kreskas. La vilaĝoj kiel Metzange, Veymerange, Elange, Volkrange, ĝuas la proksimecon de la aŭtovojo A 31 / E25, kiu ligas Thionville al Luksemburgio. Tie la prezoj de la domoj kreskas.

Industrio redakti

Ferindustio; Kemio; Cementfabriko; Grava Fervojnodo.

Administracio redakti

Ĝis 2008, la urbestro estis la Doktoro Jean-Marie Demange (dekstra partio U.M.P.) ekde 1995, reelektita en 2001. Li postvenis post la Doktoro Paul Souffrin (Franca Komunista Partio P.C.F.), kiu plenumis la postenon dum tri sinsekvaj mandatoj. Dum la urbestra balotado de marto 2008, dum la unua vico mankis al Jean-Marie Demange por esti reelektita nur 40 voĉdonoj! Sed dum la dua vico, maldekstremuloj multe pli voĉdonis kaj pro tio advokato Bertrand Mertz, socialisto, estis elektita. Ok monatoj poste, Jean-Marie Demange sin mortigas.

La urbo pligrandiĝis kuniĝante kun najbaraj vilaĝoj :

  • Veymerange kaj kunligita Elange en 1967;
  • Volkrange kaj kunligitaj vialĝoj de Metzange kaj Beuvange-sous-Saint-Michel en 1969;
  • Oeutrange kaj Koeking en 1970;
  • Garche en 1970.

Thionville estas dispartigita en du kantonoj, kiuj estas ene de la orienta arondismento de Thionville. La urbo estas la arondismenta ĉefurbo de Thionville okcidenta.

  • La kantono de Thionville orienta enhavas 19 063 loĝantojn.
  • La kantono de Thionville okcidenta enhavas 21 844 loĝantojn.

Gravaj lernejoj redakti

  • Liceo « Hélène Boucher »;
  • Liceo « Charlemagne »;
  • Liceo « La Briquerie »;
  • Liceo « Saint-Pierre-Chanel »;
  • Liceo « La Providence »;
  • Liceo « Sophie Germain »;
  • Liceo « La Malgrange »;
  • Instituto (baza lernejo/gimnazio/liceo) « Notre-Dame de la Providence »;
  • Gimnazio « Paul-Valery »;
  • Universitata Teknologia Instituto « IUT Cormontaigne ».

Famkonataj personoj redakti

Vidindaĵoj redakti

  • La Pula Turo (Tour aux Puces):

Antaŭe la vera nomo estis "Peetz-Turm" (La turo de la Puto, en la franka-luksemburga lingvo, la regiona ĉi-tie) mistradukita per " Tour aŭ Puces". Ekzistas multaj anekdotoj rilate tiujn mistradukojn en la regiono (ne forgesu ke ĉe la limo la popolo iĝis foje francoj, luksemburganoj, germanoj...) interesa temo por geesperantistoj !!! Mezepoka ĉefturo (XIIa- XIIIa jarcentoj) kun 14 flankoj, eble konstruigita sur la fundamentoj de la palaca kapelo de Ludoviko la Pia. Ĝia diametro estas la sama kiel tiu de la interna ok-angula kapelo de Aachen. Nun interne estas muzeo pri loka historio kaj arkeologio.

  • La Korto de la Kastelo:

La urbodomo: malnova monaĥinejo (1629) kun belaj arkadoj kaj fasadoj en la stilo de "Malfrua Renesanco".

    • Malnovaj domegoj
      • de familio Raville (XVa - XVIaj) kun korbel-turo kaj fenestroj de la XVaj.
      • de familio Crehange-pitange (XVIIIaj).
  • La preĝejo Saint-Maximin:

Ĝi estis konstruita dum la 18aj. La arkitektura stilo, novklasika, estas tre sobra ĉar temas pri preĝejo en fortika urbo. Interna, tre bela baroka baldakeno en la ĥorejo kaj admirinda baroka orgeno renovigita de Alfred Kern.

  • La placo de la bazaro "Place du Marché":

Sub siaj malnovaj arkadoj videblas timpano de la XVa jarcento. Ankoraŭ tre belaj domoj de la XVIIIaj., kaj belfrido kun turo de XVIaj.

  • La belfrido
  • La malnova urbo:

Rekonstruigita dum la XVII/XVIIIaj...ĝi hodiaŭ fieras pri multaj piediraj stratoj. Oni povas admiri, placo Claude Arnoult, la altaron de la Patrio (la vendemiaro de la 5a jaro de la respubliko) unika en francio.

  • Fortikaĵoj:

La bastionoj, fino de la XVI jarcento, fortikaĵoj de Cormontaigne kaj Couronné (Kurone) kies la du pontoj kluzoj (1745 - 1746).

  • Ne forlasu Thionville sen vidi:
    • La kastelon de Lagrange en Manom;
    • La fortikaĵoj de Guentrange;
    • La kastelo de Volkrange.

Ĝemelurboj redakti

Najbaraj urbetoj redakti

Algrange, Florange, Hayange, Manom, Terville, Yutz.

Diversaĵoj redakti

Thionville estas garnizonejo de la 40a regimento de transsendaj servoj. La publikaj hospitaloj estas "Bel air" kaj "Beauregard".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti