Mozelo estas rivero en Francio, Luksemburgio kaj Germanio (federaciaj landoj Sarlando kaj Rejnlando-Palatinato). Mozelo fontas ĉe Col de Bussang en Vogezoj je alteco de 735 m kaj enfluas Rejnon post 544 km ĉe Koblenz.

Mozelo
Mozelo en Germanio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 544 km
Akvokolekta areo 35 000 km²
Averaĝa trafluo 150 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 735 m
Enfluejo Rejno
- Alteco 64 m
Geografio
Alfluantoj en Francio
Rivero en Eŭropo
vdr

La nomo 'Mozelo' originas el la Latina Mosella, fuŝtraduko de la Kelta Mosea. Mosella estas diminutivo de la parte paralelfluanta rivero Mozo (latine Mosa)

Laŭlonge Mozelon troviĝas grava vitokulturejo de kie originas la fama mozelvino.

Mozelo fariĝis ŝipvojo en 1967, de la franca Metz ĝis la germana Koblenz, kun 18 kluzoj.

Vidu ankaŭ redakti