Sarlando

federacia lando de Germanio

Sarlando (germane Saarland [zarlant]) estas federacia lando en la okcidento de Germanio, ĉe la limo kun Francio. Ĝi havas areon de 2 568 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2019 ĝi havis 986 887 loĝantojn.

Sarlando
germane Saarland
Federacia lando
SB-Rathaus.jpg
Foto de ĉefurbo Saarbrücken
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-PalatinatoDeutschland Lage des Saarlandes.svg
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Saarland.svg
  flago
Wappen des Saarlands.svg
  blazono
Oficiala nomo: Saarland
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Sarlando
Distriktoj
Historiaj regionoj Germana Regno, Tria regno, FRG
Najbaras kun Loreno Francio, Luksemburgo lando, Rejnlando-Palatinato Germanio
Aliaj urboj
Riveroj
Situo Saarbrücken
 - alteco 230 m s. m.
Ĉefurbo Saarbrücken
 - koordinatoj 49° 14′ 00″ N 07° 00′ 00″ O / 49.23333 °N, 7.00000 °O / 49.23333; 7.00000 (mapo)
Areo 2 568,69 km² (256 869 ha)
Loĝantaro 986 887 (decembro 2019)
Denseco 384,2 loĝ./km²
Ĉefulo Anke Rehlinger (SPD)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-SL
Landa Eo-asocio Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL)
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
La administraj distriktoj de Sarlando
La administraj distriktoj de Sarlando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Saarland
Retpaĝo: www.saarland.de

HistorioRedakti

 
Sarlando en la Vajmara Respubliko (1918-1933)

Kvankam Sarlando ĉiam estis loĝata de germanoj, ĝi dum du periodoj estis sub politika regado de Francio.

Sekve de la Traktato de Versajlo de 1920 ĝis 1935 la Sar-regiono estis, kvankam plu parto de la Germana Regno, laŭ internacia juro administrata de la Ligo de Nacioj, praktike de Francio. Post referendumo en 1935 ĝi estis reunuigita kun (tiam nazia) Germanio.

De 1945 ĝis 1957 la Sar-regiono (iomete pli granda ol antaŭe) estis denove administrata de Francio. La ĉefministroj de Francio kaj Germanio, Pierre Mendès-France kaj Konrad Adenauer, interkonsentis doni al ĝi statuson de sendependa ŝtato, sed la loĝantaro en denova referendumo en 1955 malakceptis tion. Sekve de tio la Sarlando membriĝis al la Federacia Respubliko Germanio (jure 1957, plene efektive 1959).

Aliaj urbojRedakti

DistriktojRedakti

 
la ses distriktoj de Sarlando

La teritorio administra dividiĝas al ses distriktoj, el kiuj tiu de la landa ĉefurbo havas iom apartan statuson:

(la numeroj korespondas al la apuda skema mapo)

1    Distrikto Merzig-Wadern

2    Distrikto Sankt Wendel

3    Distrikto Saarlouis

4    Distrikto Neunkirchen

5    Regiona Ligo Saarbrücken

6    Distrikto Saarpfalz (Sarlanda Palatinato)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti