Distrikto Sankt Wendel

La distrikto Sankt Wendel [prononco "Zankt Vendl"] – germane ĝenerale skribite "Landkreis St. Wendel" laŭ la en la germana lingvo kutima mallongigo por la vorto sanktulo - estas unu el ses administraj distriktoj en la germana federacia lando Sarlando. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Sankt Wendel, kiu siaflanke estas nomita laŭ la kristana sanktulo Vendelo.

Distrikto Sankt Wendel
Distrikto
Fahne Landkreis St Wendel.svg
Wappen Landkreis St Wendel.svg
FlagoBlazono

LandoGermanio
Federacia landoSarlando

ĈefurboSankt Wendel
- koordinatoj50° N, 7° O (mapo)49.57.17Koordinatoj: 50° N, 7° O (mapo)

Areo476 km² (47 600 ha)

Loĝantaro87 007 (fine de 2019)

GuberniestroUdo Recktenwald

AŭtokodoWND
Oficiala kodo10046

Distrikto Sankt Wendel (Tero)


Distrikto Sankt Wendel (Tero)

Map
Distrikto Sankt Wendel

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Landkreis St. Wendel [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg kaj Birkenfeld norde, Kusel oriente, Neunkirchen sude, Saarlouis sude kaj Merzig-Wadern okcidente.

GeografioRedakti

La distrikto grandparte estas parto de montetaro karakterizita per la rivero Nahe. Nur la pleja nordo apartenas al la mezalta montaro Hunsrück [prononco "Hunsryk"].

Urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti

(unuopaj nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2006)

Urbo

  1. Sankt Wendel (26.967)

Pliaj komunumoj

  1. Freisen (8.524)
  2. Marpingen (11.172)
  3. Namborn (7.397)
  4. Nohfelden (10.475)
  5. Nonnweiler (9.243)
  6. Oberthal (6.436)
  7. Tholey (13.076)

Eksteraj ligilojRedakti