Distrikto Birkenfeld

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Birkenfeld
Areo: 777  km²
Loĝantoj: 81760
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 106
Aŭtokodo: BIR
Municipokodo: 07134
Komunumoj: 96
Adreso de la
distrikta administrejo:
Schneewiesenstr. 25
55765 Birkenfeld
rete: www.landkreis-birkenfeld.de
retpoŝte: info@landkreis-birkenfeld.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Birkenfeld situas en la sudokcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, lime al la federacia lando Sarlando. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Birkenfeld.

Najbaras la distriktoj Trier-Saarburg, Bernkastel-Wittlich, Rhein-Hunsrück, Bad Kreuznach kaj Kusel en Rejnlando-Palatinato kaj la distrikto Sankt Wendel en Sarlando.

Geografio redakti

La rivero Nahe fluas de okcidento orienten tra la suda parto de la distrikto. Norde de la rivero troviĝas la arbaroriĉa mezalta montaro Hunsrück.

La monto Mörschieder Burr estas 646 m alta monto en suda parto de Idarwald, centra regiono de la mezmontaro Hunsrück. La monto situas sur la teritorio de komunumo Mörschied (komunumaro Herrstein) en la distrikto Birkenfeld.

Historio redakti

Historie la rivero Nahe estas la limo inter du regionoj: Birkenfeld norde de la rivero kaj Lichtenberg sude. La regionoj antaŭ la 19-a jarcento apartenis al diversaj regnoj. Post la Viena Kongreso de la jaro 1815 la "princlando Birkenfeld" iĝis parto de la grandduklando Oldenburgio; Lichtenberg iĝis parto de la duklando Saksio-Koburgo. Ambaŭ ŝtatoj do ekhavis eksklavon okcidente de la rivero Rejno. Dum la jaro 1834 la suda "princlando Lichtenberg" vendiĝis al la reĝlando Prusio, kiu organizis tiun regionon sub la nomo "distrikto Sankt Wendel". La norda regiono Birkenfeld restis oldenburgia.

Post la Unua Mondmilito la suda parto de la "distrikto Sankt Wendel" iĝis parto de Sarlando, la nordo restis en Prusio kaj sobre nomiĝis "restdistrikto Sankt Wendel". Dum 1937 Oldenburgio kaj Prusio konsentis pri interŝanĝo de la havena urbo Wilhelmshaven ĉe la Norda Maro, rekte lime al Oldenburgio kaj la regiono Birkenfeld, kaj la prusiaj administristoj kunigis tiun teritorion kun la "restdistrikto Sankt Wendel" sub la nomo "distrikto Birkenfeld". Ekde tiam la distrikto ankoraŭ plurfoje detale ŝanĝis siajn limojn, kaj dum la jaro 1970 ekzakte atingis sian nunan formon.

Plej granda urbo de la distrikto cetere ne estas Birkenfeld, sed Idar-Oberstein, kiu fine de junio 2005 havis 32.254 loĝantojn. Tiu urbo aparte konatiĝis pro la metiistoj tie ŝlifantaj kaj polurantaj gemojn.

Komunumaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti