Distrikto Bernkastel-Wittlich

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Rejnlando-Palatinato
Administra urbo: Wittlich
Areo: 1 168 km²
Loĝantoj: 115099
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 94
Aŭtokodo: WIL
Municipokodo: 07231
Komunumoj: 107
Adreso de la
distrikta administrejo:
Kurfürstenstr. 16
54516 Wittlich
rete: www.bernkastel-wittlich.de
retpoŝte: info@bernkastel-wittlich.de
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato

La distrikto Bernkastel-Wittlich situas en la okcidento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Wittlich, kiu donis sian nomon al la distrikto. La alia parto de la distrikta nomo aludas al la distrikta urbo Bernkastel-Kues. Plia grava urbo de la distrikto estas Traben-Trarbach, kie dufoje okazis la Internacia Seminario de GEJ.

Najbaras la distriktoj Rhein-Hunsrück, Mainz-Bingen, Donnersberg, Kusel kaj Birkenfeld.

La distriktan teritorion, kiu apartenas al la mezalta montaro kaj pejzaĝa regiono Hunsrück [prononco "Hunsryk"], trafluas la rivero Mozelo, kies valo havas bonan klimaton por vinkultivado. La loĝantoj konsideras sin anoj de la geografia regiono Treviro (Trier).

Eksteraj ligiloj redakti