Distrikto Neuwied
Blazono | Mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Neuwied |
Areo: | 626 km² |
Loĝantoj: | 183131 (fine de decembro 2020) |
Loĝdenso: | 288 |
Aŭtokodo: | NR (Neuwied Rhein) |
Municipokodo: | 07138 |
Komunumoj: | 62 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Wilhelm-Leuschner-Str. 9 56564 Neuwied |
rete: | www.kreis-neuwied.de |
retpoŝte: | info@kreis-neuwied.de |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
![]() |
La distrikto Neuwied [prononco "Nojvit"] situas en la nordo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Neuwied, borde de la rivero Rejno.
Najbaras la distriktoj Altenkirchen, Westerwald, Mayen-Koblenz kaj Ahrweiler en Rejnlando-Palatinato kaj la distrikto Rhein-Sieg en Nordrejn-Vestfalio. La nordo de la distrikto troviĝas tre proksime de la federacia urbo Bonn.
Geografio Redakti
La suda kaj okcidenta limo de la distrikto je pli ol 40 kilometroj estas la rivero Rejno. De la rivera bordo la distrikta teritorio etendiĝas nordorienten, estas arbaroriĉa kaj je granda parto apartenas al la mezalta montaro Westerwald. La plej granda regiona rivero krom la Rejno nomiĝas Wied (la nomo de la urbo Neuwied atentigas pri ĝi) kaj fluas de nordo al sudo tra la distrikta teritorio.
Vidindaĵoj Redakti
- La kastelo Monrepos estis baroka kastelo de la princoj de Wied en Neuwied, distrikto Neuwied.
Eksteraj ligiloj Redakti
- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
Distriktoj:
Ahrweiler |
Altenkirchen (Westerwald) |
Alzey-Worms |
Bad Dürkheim |
Bad Kreuznach |
Bernkastel-Wittlich |
Birkenfeld |
Cochem-Zell |
Donnersberg |
distrikto Bitburg-Prüm |
Germersheim |
Kaiserslautern |
Kusel |
Mainz-Bingen |
Mayen-Koblenz |
Neuwied |
Rhein-Hunsrück |
Rhein-Lahn |
Rhein-Pfalz (apudrejna Palatinato) |
Südliche Weinstraße (suda vinvojo) |
Südwestpfalz (sudokcidenta Palatinato) |
Trier-Saarburg |
Vulkaneifel |
Westerwald
Eksterdistriktaj urboj:
Frankenthal (Palatinato) |
Kaiserslautern |
Koblenz |
Landau in der Pfalz |
Ludwigshafen am Rhein |
Mainz |
Neustadt an der Weinstraße |
Pirmasens |
Speyer |
Trier |
Worms |
Zweibrücken