La Westerwald [Vestavalt] aŭ esperantigita Vestervaldo estas germana mezmontaro, plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, iom ankaŭ en Hesio kaj Nordrejn-Vestfalio. Geografie ĝi troviĝas meze inter la urbegoj Frankfurto ĉe Majno kaj Kolonjo, kiuj ambaŭ distancas ĉirkaŭ 100 kilometrojn.

Westerwald
Geografia regiono
mezalta montaro, montara sistemo [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojRejnlando-Palatinato, Hesio, Nordrejn-Vestfalio

Supermara alteco386 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 40′ 0″ N, 7° 50′ 0″ O (mapo)50.66677.83333Koordinatoj: 50° 40′ 0″ N, 7° 50′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoFuchskaute [+]
Akvokolektejo3 000 km² (300 000 ha) [+]
Areo3 000 km² (300 000 ha) [+]


Westerwald (Rejnland-Palatinato)
Westerwald (Rejnland-Palatinato)
DEC
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio

Map
Westerwald
Vikimedia Komunejo:  Westerwald [+]
vdr
la norda Westerwald ĉe Herkersdorf

Geologio

redakti

La geologie malnova montaro, kies plej alta pinto troviĝas 657 metrojn super marnivelo, kovras areon de 50 oble 70 kilometroj. En la malpli alta okcidenta parto ĝi konsistas el montetoj. La pli kruta orienta parto konsistas je 40 procentoj el arbaroj, tie oni la la montoj prenas ardezon, argilon, bazalton kaj ferajn mineralojn.

Fuchskaute estas estingita vulkano kun alteco de 657,3 m super marnivelo la plej alta monto de la mezmontaro Westerwald kaj distrikto Westerwald. Ĝi situas sur la teritorio de la rejnlando-palatinata komunumo Willingen. La Stegskopf estas kun alteco de 654,4 m post la monto Fuchskaute la dua plejalta monto en Westerwald. Tiu estinginta vulkano situas sur la teritorio de Emmerzhausen, rejnlando-palatinata distrikto Altenkirchen.

Alarmstange estas la nomo de 545,2 m alta monto en la mezmontaro Westerwald. Ĝi estas la plej alta altaĵo de la Montabaurer Höhe, altaĵĉeno ĉe la sudokcidenta rando de la mezmontaro. Ĝi proksimas al Horressen en la Rejnlando-Palatinata distrikto Westerwald. Kune kun la monto Köppel kaj Lippersberg la monto Alarmstange estas la centro de la altaĵĉeno, sur kiu etendiĝas la plej vasta arbara areo de la Vestervaldo.

Etimologio

redakti

La nomo "Westerwald", germane por "Okcidenta Arbaro" devenas el la mezepoko kaj origine karakterizis la areon kiel "arbaro okcidente de la urbo Herborn". Ekde la mezo de la 19a jarcento post Kristo ĝi estas la ĝenerala esprimo por la regiono.

La mezalta montaro ankoraŭ ne havas esperantlingvan nomon. La plej taŭga ŝajnas esti Vestervaldo.

Limigaj riveroj

redakti

La sekvaj riveroj limigas la mezmontaron:

  • rivero Rejno - la sudokcidenta limo,
  • rivero Sieg [Zig] - la norda limo,
  • rivero Dill - orienta limo, fluas en la riveron Lahn
  • rivero Lahn - la sudorienta limo.

Vidu ankaŭ

redakti