Viena kongreso

internacia konferenco de eŭropaj regnoj post falo de (Unua) Franca Imperio (jaroj 1814-1815)
(Alidirektita el Viena Kongreso)

La Viena Kongreso estas politika internacia kongreso, kiu okazis tuj post la falo de la Napoleona imperio. La Eŭropaj potencoj kuniĝis en Vieno, ekde la 8-a de oktobro 1814, por refari la regnostrukturon de Eŭropo kaj de ĝiaj kolonioj. La ĉefaj partoprenantoj de l' kongreso estis princo Klemens von Metternich, reprezentanto de Aŭstrio, caro Aleksandro la 1-a de Rusio, princo Hardenberg de Prusio; Lord Castelereagh, por Britio (poste anstataŭigita de duko de Wellington) kaj, reprezentante Francion, Charles-Maurice de Talleyrand princo de Benevent, krom ambasadoroj de ĉiuj 47 tiamaj Eŭropaj ŝtatoj.

Kunsido de la Viena Kongreso
Varsovia Duklando kun Granda Duklando Poznano (helblua koloro) dum la jaroj 1807-1815 kaj post la dispartigo fare de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio laŭ la decidoj de Viena kongreso
Mapo de Eŭropo post la Viena kongreso, 1815
Mapo de Eŭropo post la Viena kongreso, la alia versio, kompare al la supra
Italio dispartigita post la Viena kongreso, 1815

Eĉ antaŭ la kongreso, la venkintaj potencoj subskribis gravajn traktatojn, kiel la du traktatoj de Parizo truditaj al Ludoviko la 18-a de Francio kaj la prikoloniaj traktatoj inter Britio kaj Nederlando. Dum la Viena Kongreso oni proponis, inter aliaj, la principon de legitimeco, elpensitan de Talleyrand kaj apogatan de la britoj kaj de la aŭstroj. Laŭ tio, ĉiu lando revenu al limoj antaŭaj al 1789. La serĉo de ekvilibro inter la potencoj orientis la decidojn kaj ĉi tio favoris Francion.

Malgraŭ la akcepto de la principon de legitimeco, la mapo de Eŭropo kaj kolonioj tre ŝanĝiĝis. Britio garantiis sian supremacion en maroj per aldono de strategiaj punktoj en Mediteraneo, en marvojo al Hindio kaj insuloj de Antiloj. Belgio, antaŭe ligita al Francio, estis aneksita al Nederlando por eviti francan agadon kontraŭ Anglio per la haveno Antverpeno. Rusio gajnis parton de Pollando, Finnlandon kaj Besarabion. Prusio prenis grandan parton de lando apud Rejno. Aŭstrio okupis Lombardion kaj Venecion. Italio daŭre restis dividita kaj Norvegio kaj Svedio kuniĝis. Turkio daŭris en la posedado de Grekio kaj de la balkana regiono.

La kongreso estis fakte preskaŭ interrompita de la fuĝo de Napoleono el la insulo Elba en februaro 1815. Li sendis mesaĝon al kongreso akceptante la novajn landlimojn, kaj la "fina" akto estis subskribita en en la 8-a de junio 1815. Antaŭ ĝia fino oni kreis la Sanktan Aliancon, pakton de helpo inter la monarkioj por, momente, kontraŭbatali Napoleonon. Post lia venkiĝo fare de Wellington en Batalo de Waterloo en la 18-a de junio, la kongreso rekomenciĝis. Okazis diskutoj pri la maniero trakti Francion, kiun Prusio volonte dismembrigus, sed fakte ĝi nur devis cedi kelke da teritorioj, pagi militmonkompenson kaj redoni la tuton de la belartaĵoj ŝtelitaj ekde la Revoluciaj militoj. Tamen koncerne la reston de Eŭropo nenio ŝanĝiĝis.

Post la kongreso, Aŭstrio rolis grave en centra Eŭropo dum kelka tempo, en la prezido de la Germana Konfederacio, kiu anstataŭis la mortan Sanktan Romian Imperion. Komenciĝis la epoko de la Eŭropa Koncerto.

Gravaj ĉeestintoj redakti

Por Bavario:

Por Francio:

  • Charles-Maurice de Talleyrand
  • Alphonse de Lamartine
  • François-René de Chateaubriand
  • Marie-Joseph Motier, Marquis de La Fayette
  • Jean Anthelme Brillat-Savarin

Por Britio:

  • Robert Stewart Viscount Castlereagh
  • Arthur Wellesley duko de Wellington
  • Robert Banks Jenkinson Earl of Liverpool
  • George Hamilton Gordon Earl of Aberdeen
  • Henry John Temple Viscount of Palmerston
  • Edward Gibbon Wakefield
  • John George Lambton Earl of Durham

Por Hanovro:

  • Ernst Graf von Münster

Por la Papa Ŝtato:

  • Ercole Consalvi

Por Meklenburgo:

Por Nederlando:

  • Hans Christoph Ernst von Gagern

Por Aŭstrio:

Por Prusio:

Por la Rusia Imperio:

Por Saksio:

  • Detlev Graf von Einsiedel

Por Svislando:

  • Hans von Reinhard
  • Johann Heinrich Wieland
  • Johann von Montenach

Por Virtembergo:

  • Georg Ernst Levin Graf von Wintzingerode