Antiloj estas kuniga nomo de la plejmulto de la insuloj de la regiono Karibio. Nur la insul(ar)oj Bahamoj kaj Turkoj kaj Kajkoj troviĝas eksterantile.Oni distingas inter du (aŭ tri) insularoj Antilaj:

Antiloj
insularo • grupo • regiono [+]

AkvejoKaribio

Supermara alteco3 087 m [+]
Koordinatoj18° 13′ 3″ N, 67° 51′ 50″ U (mapo)18.2176-67.8639Koordinatoj: 18° 13′ 3″ N, 67° 51′ 50″ U (mapo)
Areo228 662 km² (22 866 200 ha) [+]
Map
Antiloj
Vikimedia Komunejo:  Antilles [+]
vdr

Se dezirindas duonigi Amerikon, la Grandaj kaj Malgrandaj Antiloj, nature apartenas al Nordameriko, dum la Ĉebordaj al Sudameriko. Tamen, multaj homoj konsideras Trinidadon kaj Tobagon malgrandaj antiloj, kaj do Nordamerikaj.

Politiko: Multaj el la insuloj estas propraj ŝtatoj, dum aliaj restas kolonioj. Por informoj pri unuopaj landoj, vidu sub la koncernata Antil-subgrupo. Aparte de Kubo, la insuloj estas demokratioj kun iafoje sangaj voĉdonadoj. La registaroj ofte estas la koruptaj peonoj de Usono (kiu rigardas la regionon kiel ĝia sfero kaj ofte sendis siajn marsoldatojn por starigi registarojn amikajn). Kubo, kies patrono estis la Sovetunio, estas la granda escepto.

Ekonomio: La efika metropolo de la regiono estas Miami, kie la politika kaj komerca klaso estas plejparte fuĝintoj el komunista Kubo. La granda industrio de la insuloj estas turismo. Dum la kolonia epoko, sukero estis la granda industrio kaj ankoraŭ gravas. Alia grava industrio estas la transporto de narkotaĵoj el Sudameriko. Granda fonto de enspezo estas la transpagoj de elmigrintoj. Aparte de Haitio, la Antiloj ja estas malriĉaj sed ne malespere malriĉaj.

Historio: Nun la loko de turistoj, la insularo unufoje estis la loko de piratoj, kiuj penis rabi la hispanajn ŝipojn, ŝargitajn de oro kaj arĝento el Meksiko kaj Peruo. Poste Britio kaj Francio marbatalis por posedi la insulojn: ne pro la belaj plaĝoj, sed pro la sukero, kiun ili povis produkti per la laboro de afrikanaj sklavoj. La sklaveco estis sklaveco kruela: en Barbado, ekzemple, la tipa sklavo nur vivis ok jarojn. Dum la kolonia epoko (ĉ. 1500-1950), la insuloj estis la kolonioj de Hispanio, Britio, Francio, Nederlando kaj post 1898, eĉ de Usono. Sklaveco malaperis en la 19-a jarcento. Post la Dua Mondmilito, multaj insuloj sendependiĝis kaj multaj antilanoj elmigris, precipe al Usono (Novjorko, Miami) kaj Kanado (Toronto).

Kulturo: Kulture la insuloj estas afro-eŭropaj: miksaĵo de okcidenta Eŭropo kaj okcidenta Afriko. La hispanaj insuloj estas pli eŭropanaj, la anglaj insuloj pli afrikanaj (rase kaj kulture). Pro tia miksaĵo, la Antiloj estas la fontoj de novaj genroj de muziko: regeo, kalipso, salso, merengo, ktp. Kulture, la landoj Belizo, Bahamoj kaj Gujano estas ankaŭ parto de la Antiloj.

Lingvo: Kontraste al kontinenta Ameriko, Antiloj prezentas lingvan tohuvabohuon. La indiĝenaj lingvoj formortis, sed multaj novaj ekaperadis: kreolaj ks. Kelkaj antilanoj parolas la hispanan (Kubo, Puerto-Riko, Domingo), aliaj la anglan (Jamajko, Barbado, Trinidado kaj Tobago), kaj ankaŭ la francan (Haitio, Gvadelupo, Martiniko) kaj la nederlandan (Arubo, Nederlandaj Antiloj) estas parolataj.

Vidu ankaŭ redakti


Eksteraj ligiloj redakti