Ĉebordaj Antiloj
Ĉebordaj Antiloj (nederlande Benedenwindse Eilanden, hispane Islas de Sotavento, angle Leeward Antilles) estas grupo de insuloj ĉe la norda marbordo de Sudameriko en Karibio kaj la suda parto de la Malgrandaj Antiloj. Kvankam oni ofte pro konveno ("ĉiuj Antiloj samkontinentumu!") konsideras ilin nordamerikaj. ili vere estas sudamerikaj, ĉar ili situas tre proksime al la sudamerika kontinento.

Ĉebordaj Antiloj | |
---|---|
grupo de insuloj [+] | |
Parto de | Karibio |
Supermara alteco | 372 m [+] |
Koordinatoj | 12° 11′ 10″ N, 68° 59′ 22″ U (mapo)12.186111111111-68.989444444444Koordinatoj: 12° 11′ 10″ N, 68° 59′ 22″ U (mapo) |
Akvokolektejo | 2 000 km² (200 000 ha) [+] |
Areo | 2 000 km² (200 000 ha) [+] |
![]() |
|
Ĉebordaj Antiloj | |
![]() |
|
Ili havas multe pli sekan klimaton ĉar ili ne estas sub la influo de la nordorientaj pasatoj kiel la Deventaj Insuloj kiuj konsistads el Angvilo (brita), Antigvo kaj Barbudo, Gvadelupo (franca), Moncerato (brita), Sabo (nederlanda), Sint-Eustatius (nederlanda), Sankta Marteno (franca kaj nederlanda partoj), Sankta Kristofo kaj Neviso, Virgulininsuloj (brita kaj usona partoj).
Iuj insuloj havas aktivajn vulkanojn kaj preskaŭ ĉiuj estas ĉirkaŭitaj de koralaj rifoj.
Loĝantaro
redaktiLoĝantaro konsistas el ĉirkaŭ 0,7 milionoj da homoj (2009), ĉefe nigruloj kaj mulatoj. Blankuloj estas plejparte nederlandanoj.
La ĉefa urbo estas la haveno Vllemstad sur la insulo Kuracao (Curaçao).
Lingvoj
redaktiEstas grava diferenco en la parolataj lingvoj inter la Deventaj insuloj kaj la Ĉebordaj Antiloj. Sur la Deventaj insuloj oni parolas la anglan kaj aliflanke la hispana, papiamento kaj nederlanda sur la Ĉebordaj Antiloj.
Insularo
redaktiIli inkluzivas jenajn insulojn kaj insularojn:
La tiel nomataj "ABC-Insuloj" (Aruba, Bonaire kaj Curaçao) apartenas al Nederlando.
La aliaj insuloj apartenas kune kun la Insulo Aves, la insularo Las Roques, la insularo Los Monjes, insularo Los Hermanos, la insularo Los Frailes kaj la insularo Los Testigos al la ĉirkaŭ 600 insuloj de la Federalaj Dependaj Federaciaj Teritorioj de Venezuelo.
La insuloj Margarita, Cubagua kaj Coche konsistigas la venezuelan ŝtaton Nueva Esparta.