Insularo Los Roques
Insularo Los Roques [ROkes] estas insularo kaj federacia dependaĵo de Venezuelo konsistanta el proksimume 350 insuloj, sablinsuloj kaj insuletoj en totala areo de 40.61 kvadrataj kilometroj. Tiu arkipelago estas 128 kilometrojn norde de la havenurbo La Guaira, sur la marbordo de la Kariba Maro.
Los Roques | ||
---|---|---|
![]() Satelita bildo de Los Roques | ||
Akvejo | Kariba maro | |
Arkipelago | Ĉebordaj Antiloj | |
Geografia situo | 11° 52′ N, 66° 45′ U (mapo)11.860277777778-66.751111111111Koordinatoj: 11° 52′ N, 66° 45′ U (mapo) | |
| ||
Nombro de insuloj | 67 | |
Ĉefa insulo | Gran Roque | |
Tuta areo | 40,049 km² | |
Loĝantoj | 1 471 (2011-10-30) | |
La beleco de la naturaj puraj koralrifoj altiras multajn riĉajn vizitantojn, speciale el Eŭropo, kelkaj el kiuj venas en siaj propraj jaĥtoj kaj ankras en la internaj, protektitaj neprofundaj akvoj. Disvolvigo kaj turismo estas kontrolita.
Pro la ampleksa vario de marbirdoj kaj riĉa akvovivularo, la registaro de Venezuelo deklaris Los Roques kiel nacia parko en 1972.[1]
NotojRedakti
- ↑ Instituto Nacional de Parques (INPAQUES). Archipiélago de Los Roques. "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo la 2008-04-24. Alirita la 5an de Januaro 2021.
Eksteraj ligilojRedakti
- Naciparka Instituto, Venezuelo Arkivigite je 2021-02-27 per la retarkivo Wayback Machine