Nederlandaj Antiloj

eksa lando de Reĝlando Nederlando, konsistinta el insuloj en Kariba Maro, kiu malfondiĝis en 2010

La Nederlandaj Antiloj (nederlande Nederlandse Antillen, papiamente Antias Hulandes, angle Netherlands Antilles) estis lando ene de la Reĝlando de la Nederlandoj, situinte en la Kariba Maro. La teritorio konsistis (deokcidente orienten) el la insuloj Kuracao, Bonero, Saba, Sint-Maarten (la suda parto de la insulo Sankta Marteno) kaj Sint-Eustatius.

Nederlandaj Antiloj
 Kuracao kaj Dependaĵoj 15-a de decembro 1954 – 10-a de oktobro 2010 Arubo 
Kuracao 
Sint-Maarten 
Kariba Nederlando 

lando de Reĝlando Nederlando • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
980 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
283935 (2009)
Ĉefe katolika
Ŝtat-strukturo
Volkslied zonder titel (Himno sen titilo)
Antaŭaj ŝtatoj:
Kuracao kaj Dependaĵoj Kuracao kaj Dependaĵoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Arubo Arubo
Kuracao Kuracao
Sint-Maarten Sint-Maarten
Kariba Nederlando Kariba Nederlando
Historio
vdr

Ekde la 10-a de oktobro 2010 la Nederlandaj Antiloj ne plu ekzistas. Kuracao kaj Sint-Maarten ricevis apartan statuson (kiel antaŭe Arubo), Bonero, Saba kaj Sint-Eustatius fariĝis specialaj municipoj de Nederlando.

  • Landkodo: AN.
  • Pokapa MEP: 11.500 $.
La hejmlingvoj laŭ procentoj de la loĝantaro[1]
Regiono Papiamento Angla Nederlanda Hispana Alia
Arubo 69 8 6 13 3
Bonero 75 3 9 12 2
Kuracao 81 3 8 6 2
Saba 1 88 2 5 4
Sint-Eustatius 2 83 4 6 6
Sint Maarten 2 68 4 13 13
Totaloj 65 16 7 6 5
Ĉiuj partoj de Nederlando je sama skalo
Situo

Referencoj redakti

  1. Volkstelling 2001