Asocio de Karibaj Ŝtatoj

La Asocio de Karibaj Ŝtatoj (hispane Asociación de Estados del Caribe; angle Association of Caribean States; france Association des États de la Caraïbe) estas mondoregiona organismo kiu celas la plifortigon kaj integrigon de la landoj de la zono de la Kariba Maro, cele al la kreado de komuna spaco ekonomie, konservado de la maro kaj helpi la elteneblan disvolvigon de siaj membroj. Ĝi estis kreita la 24an de julio 1994 en Cartagena de Indias, Kolombio. La oficialaj lingvoj estas la hispana, la angla kaj la franca.

Asocio de Karibaj Ŝtatoj
emblemo
interregistara organizaĵo • regiona organizaĵo
Komenco 1994 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Portospeno
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ŝtatoj de la Kariba Maro.

La 12an de decembro 2001, la ŝtatestroj de la landoj membroj de la Asocio de Karibaj Ŝtatoj, kunvenintaj en la Margarita Insulo (Venezuelo), adoptis la Deklaracion de Margarita, «agnoskante la Kariban maron kiel komuna heredo de la regiono, kaj supervalora havaĵo al kiu ni donas prioritaton por ties konservado», cele al la «plifirmigo de propra kariba identeco». Ili engaĝiĝis «por establi la regionon de la Granda Karibo kiel Zono de Kunlaborado», kiu «konsistos dekomence el kuna agado en la prioritataj areoj de la AKŜ, tio estas, komerco, eltenebla turismo, transporto kaj naturaj katastrofoj».[1]

Membroj redakti

Krome estas ankaŭ aliaj 10 asociaj membroj, kiel teritorioj apartenantaj al transmaraj ŝtatoj, nome de Nederlando, Francio, Britio, Usono

Notoj redakti

  1. Vidu la tekston de la Deklaracio de Margarita subskribita en la 12/12/2001.

Eksteraj ligiloj redakti