Gvatemalo

hispanlingva lando en Centra Ameriko, bordanta Pacifikon kaj la Honduran Golfon, apud Meksiko, Belizo, Honduro, kaj Salvadoro

Gvatemalo (hispane Guatemala) estas lando en Meza Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945.

Gvatemalo
República de Guatemala
Gvatemala Respubliko

Flago de Gvatemalo Flago de Gvatemalo

Blazono de Gvatemalo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Guatemala
Nacia Himno de Gvatemalo
Nacia devizo: Libre Crezca Fecundo
Kresku liberan kaj fekunda
Situo
suverena ŝtatorespublikolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gvatemalurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (52 %)
protestantismo (29 %)
Maya religioj (2,5 %)
Areo 108 890 km²
- % de akvo 0,4 %
Loĝantaro 12 728 111 (2007)
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno gt
Landokodo GT
Telefona kodo 502
Plej alta punkto Volcán Tajumulco
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Konstituca respubliko
Ŝtatestro Alejandro Giammattei
Ĉefministro Bernardo Arévalo de León
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto kecalo (GTQ)
MEP laŭ 2005
– suma $63,78 miliardo
– pokapa $ 4.155
vdr

La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

Loĝantoj redakti

Inter la 12,7 milionoj da loĝantoj 45 % estas majaoj-kiĉeoj, 35 % estas mestizoj, 20 % estas blankuloj. 58 % de la loĝantoj parolas la hispanan. 40 % de la loĝantaro parolas majaajn lingvojn. 2 % de la loĝantoj parolas la anglan aŭ germanan, aparte iuj posteuloj de familioj kun alta socia pozicio.

La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj (52 %), sekvate de kreskanta protestanta komunumo (29 %). 3 % de loĝantoj apartenas al la majaa fido kaj aliaj religiaj malplimultoj. Kaj 16 % ne havas religian apartenon.

Ekonomio redakti

La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon kaj sukeron.

Geografio redakti

Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato.

La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Kecaltenango (Quetzaltenango) kaj Eskvintla (Escuintla).
Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo

Teritoria organizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Teritoria organizado de Gvatemalo.

La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:

La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.

Historio redakti

 
Mapo de Gvatemalo

Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj.

En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon.

Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Mezamerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando.

Kun la eniro de Prezidanto Justo Rufino Barrios, Gvatemalo spertis liberalajn reformojn, ankaŭ pro la influo de fremdaj landoj, inkluzive de Germanio, kiu instalis fortan kolonion de kafo dum multaj jardekoj. Rafael Carrera estis la prezidanto de Gvatemalo de 1844 ĝis 1848 kaj de 1851 ĝis sia morto en 1865.

La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokratiaj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel Asturias.

Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokratie elektita prezidanto Jacobo Arbenz, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp).

La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991.

Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligis la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigis pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio Cerezo. Ekde 2024 la nuna prezidento estas Bernardo Arévalo.[1]

Esperanto-movado redakti

(laŭ Ivan Ŝirjaev en Enciklopedio de Esperanto)

Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj La República. En la historia centro de Gvatemalurbo li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko Esperantista.

Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti