Belizo

lando en Centra Ameriko, bordanta Golfon de Honduro, apud Meksiko kaj Gvatemalo

Belizo (angle: Belize /bəˈliːz/) estas karibia lando, kiu situas ĉe la nordorienta marbordo de Centra Ameriko. Belizo havas landlimon kun Meksiko je la nordo, kun la Kariba Maro je la oriento, kaj Gvatemalo je la sudo. Ĝi havas areon de 22 970 kvadrataj kilometroj kaj loĝantaro de 419 199 (2020).[1] Ĝia ĉeftero longas je proksimume 290 km kaj larĝas je proksimume 110 km. Ĝi havas la plej malgrandan loĝantaron kaj loĝdenson en Centra Ameriko. La loĝantaro de la lando kreskas po 1.87% jare (takso de 2018), kaj tio estas la dua plej rapida en la regiono kaj unu el la plej rapidaj en la Okcidenta Duonsfero. Ĝia ĉefurbo estas Belmopano (Belmopan) kaj ĝia plej granda urbo estas Belizurbo (Belize City).

Belize
Belizo

Flago de Belizo

Blazono de Belizo

Detaloj blazono de Belizo
Nacia himno: Land of the Free
Lando de la liberuloj
Nacia devizo: Sub Umbra Floreo
Sub ombro mi viglas
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Belmopano
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (50%)
protestantismo (27%)
aliaj (23%)
Areo
 % de akvo
22,966 km²
0,7 %
Loĝantaro 419 199 (takso de 2020)[1]
Loĝdenso 17,79 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno bz
Landokodo BZ
Telefona kodo 501
Plej alta punkto Doyle's Delight
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Elizabeto la 2-a (reĝino)
Froyla Tzalam (guberniestro ĝenerala, ekde majo 2021)
Ĉefministro Johnny Briceño
Nacia tago 21-a de septembro
Sendependiĝo disde Britio 21-a de septembro 1981
Ekonomio
Valuto beliza dolaro (BZD)
MEP laŭ 2019
– suma USD$1,897 miliardo[2]
– pokapa $4890[2]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La majaa civilizacio disvastiĝis en la areo de Belizo inter 1500 A.K.E. kaj 300 K.E. kaj viglis ĝis proksimume 1200.[3] Eŭropa kontakto komenciĝis en 1492 kiam Kristoforo Kolumbo vojaĝis laŭ Golfo de Honduro.[4] Anglaj setlantoj komencis eŭropan esploradon je 1638. Dum ĉi tiu periodo, Hispanio kaj Britio ambaŭ asertis posedon al la tero ĝis kiam Britio venkis Hispanion ĉe la Batalo de Rifinsulo de Sankta Georgo (1798).[5] Ĝi fariĝis brita kolonio en 1840, kun la nomo Brita Honduro (British Honduras), kaj kronkolonio en 1862. Ĝi sendependiĝis de Britio je la 21-a de septembro 1981.

Belize havas diversan socion, kiu konsistas el multaj kulturoj, kaj lingvoj kiu rezultas de ĝia multhava historio. Ĝi estas la sola lando en centra ameriko, kie la angla lingvo estas la oficiala lingvo. La plej ĝenerale parolata dialekton estas la beliza kreolo. La hispana estas la dua plej ofte parolata lingvo, sekvita de Majaaj lingvoj, germanaj dialektoj, kaj la garifuna. Pli ol duono de la loĝantaro estas plurlingva, pro la diversaj lingvaj fonoj de la loĝantaro. Ĝi estas konata pro ĝiaj Septembraj Festoj, ĝiaj vastaj koralaj barilrifoj, kaj muziko "punta".[6][7]

La abundo de surteraj kaj maraj specioj en Belizo kaj la diverseco de ĝiaj ekologiaj sistemoj donas al ĝi gravan rolon en la tutmonde grava Mezamerik Biologia Koridoro.[8] Oni konsideras ĝin lando de centra ameriko kaj lando de Karibio kun fortaj ligoj al kaj la amerika kaj kariba regionoj.[9] Ĝi estas membro de la Karibia Komunumo (CARICOM), la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC) kaj la Kuniĝa Sistemo de Centra Ameriko (SICA), la sola lando, kiu havas plenan membrecon en ĉiuj tri regionaj organizaĵoj. Belizo estas la sola ĉeftera centra amerika lando, kiu estas komunuma reĝlando, kun Reĝino Elizabeto la 2-a kiel ĝia monarko kaj ŝtatestro, reprezentita de Ĝenerala Guberniestra (nuntempe, Froyla Tzalam).

DatumojRedakti

  • Landokodo: BZ.
  • E-nomo: Belizo.
  • Nacia nomo: [o] Belize; inter la jaroj 1871 kaj 1981 British Honduras.
  • Areo: 22 966 km2.
  • Ĉefurbo: Belmopano.
  • Loĝantaro: 419 199 (takso de 2020).[1]
  • Etnaj Grupoj: Mestizoj (indiana-eŭropa) ĉa. 45%, Kreoloj (afrikana-eŭropa) ĉa. 30%, Majaoj 10%, Garifunoj (indian-afrika) ĉ. 7%, germanidaj Menonitoj ĉ. 4%, Hindoj ĉa. 2%, aliaj kiel ĉinoj kaj aliaj ĉ. 2,0%.
  • Ŝtata lingvo: angla.
  • GNP: US$1 987 miliono, pokape US$4 890 (2019).[2]
  • Historio: brita kolonio de 1871. En 1973 ĝi alinomiĝis je Belizo. Sendependa ŝtato ekde 1981.

Biogeografie la lando troviĝas en la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de WWF. Ĝi entenas ekologian regionon de la biomo "tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj".

DistriktojRedakti

 
Distriktoj de Belizo

Belizo havas ses distriktojn:

  1. Belize (ĉefurbo: Belize City, esperante Belizurbo)
  2. Cayo (ĉefurbo: San Ignacio)
  3. Corozal (ĉefurbo: Corozal Town)
  4. Orange Walk (ĉefurbo: Orange Walk Town)
  5. Stann Creek (ĉefurbo: Dangriga)
  6. Toledo (ĉefurbo: Punta Gorda)

Ĉi tiuj distriktoj plu dividiĝas en 31 subdistriktoj nomataj "constituencies". Loka registaro en Belizo konsistas el kvar tipoj de lokaj aŭtoritatoj: urbaj konsilioj, urbetaj konsilioj, vilaĝaj konsilioj, kaj komunumaj konsilioj. La du urbaj konsilioj (Belizurbo kaj Belmopano) kaj sep urbetaj konsilioj regas la urban loĝantaron de la lando, kaj vilaĝaj kaj komunumaj konsilioj regas la kamparan loĝantaron.[10]

LoĝantaroRedakti

la loĝantaro de Belizo estas taksita je 419 199 en 2020. Entuta fekundecindico de Belizo en 2009 estis 3,6 infanoj por ĉiu virino. La naskindico estis 22.9 naskoj por ĉiuj 1 000 loĝantoj (takso de 2018) kaj la mortindico estis 4.2 mortoj por ĉiuj 1000 loĝantoj (takso de 2018). Granda etna-demografia ŝanĝiĝo okazas ekde 1980 kiam la proporcio de kreoloj/mestizoj ŝanĝiĝis de 58/38 al la nuntempa 26/53, pro tio, ke multaj kreoloj translokiĝas al Usono kaj pro altiĝanta mestiza naskindico kaj migrado de Salvadoro.[11]

EtnojRedakti

 
Majaaj infanoj

MajaojRedakti

Oni kredas, ke la mayaoj en Belizo kaj la Jukatana regiono ekde la dua jarmilo A.K.E.; tamen, multe da la originala loĝantaro majaa mortis pro konfliktoj inter konstante militantaj triboj. Multaj mortis pro malsano post kontakto kaj atako de eŭropanoj. Tri majaaj grupoj nun loĝas en la lando: la Yucatec (Jukatekoj) (kiu venis de Jukatano, Meksiko, por eviti la sovaĝan Kastan Militon de la 1840aj jaroj), la Mopan-oj (indiĝenaj al Belizo sed estis perforte eligitaj al Gvatemalo de la britoj pro tio, ke ili atakis setlejojn; ili revenis al Belizo por eviti enslavkiĝo de la gvatemalanoj en la 1800aj jaroj), kaj Q'eqchi' (Keĉioj) (ankaŭ fuĝintaj de sklaveco en Gvatemalo en la 1800aj jaroj).[12] La lastaj du grupoj ĉefe troviĝas en la Distrikto Toledo. La majaoj parolas siajn indiĝenajn lingvojn kaj la hispanan kaj ankaŭ flue scipovas la anglan kaj belizkreolon.

KreolojRedakti

Kreoloj estas proksimume 21% de la beliza loĝantaro kaj proksiume 75% de la diasporo. Ili estas posteuloj de la Baymen-aj sklavposedantoj, kaj sklavoj alportitaj al Belizo por la arbohaka industrio.[13] Ĉi tiuj sklavoj estis de okcidenta kaj centrafrika deveno (multaj ankaŭ de Miskita genealogio de Nikaragvo) kaj denaskaj afrikanoj kiuj pasigis tre nelongan tempon en en Jamajko kaj Bermudo.[14] Golfinsulanoj kaj etnaj jamajkanoj eniris la malfruaj 1800aj jaroj, plu aldonante al ĉi tiu jam diversa loĝantaro, kreante ĉi tiun etnon.

Laŭ uzado, kreolo estas etna kaj lingva grupo. Kelkaj indiĝenoj, eĉ kun blonda hararo kaj bluaj okuloj, estas konsiderataj kreoloj.[14]

La belizkreola angla lingvo, aŭ Kriol, kreiĝis dum la tempo de sklaveco, kaj historie estis nur eksaj sklavoj parolis ĝin. Tamen, ĉi tiu etno fariĝis grava parto de la beliza identeco kaj rezulte ĝi estas nun parolata de proksimume 45% de belizanoj.[14] La belizkreola devenas ĉefe de la angla. Influas ĝin la indiĝena amerika lingvo Miskito kaj la diversaj okcidentafrikaj kaj Bantuaj lingvoj alportita al la lando de sklavoj. Kreoloj troviĝas en ĉiu parto de Belizo, sed plejparte en urbaj areoj kiel Belizurbo, marbordaj urbetoj kaj vilaĝoj, kaj en la valo de la Beliza Rivero.[15]

 
Tradiciaj garifunaj dancantoj en Dangriga, Belizo

Garinagu (Garifunoj)Redakti

La Garinagu (singulare Garifuna), je proksimume 4.5% de la loĝantaro, estas miksaĵo de okcidenta/centra afrika, aravaka, kaj kariba genealogioj. Kvankam ili estis forkaptitoj forigitaj el siaj hejmlandoj, ĉi tiuj homoj estis neniam dokumentita kiel sklavoj. La du ĉefaj teorioj estas ke, en 1635, ili estis aŭ la travivintoj de du konataj ŝippereoj aŭ iel tenis direkton de la ŝipo per kiu ili vojaĝis.[16]

Laŭ unu genetika studo, ilia genealogio estas averaĝe 76% afrika sude de Saharo, 20% aravaka/kariba, kaj 4% eŭropa.[16]

MestizojRedakti

La kulturo de mestizoj estas homoj de miksita hispana kaj majaa geneologio. Ili originale venis al Belizo en 1847, por eviti la Kastan Militon, kiu okazis kiam milojn da majaoj kontraŭis la ŝtaton en Jukatano kaj amasmortigis pli ol triono de la loĝantaro. La travivantoj fuĝis trans la landlimoj en brita teritorio. La mestizoj troviĝas ĉie en Belizo sed plejparte en la nordaj distriktoj Corozal kaj Orange Walk. Iuj aliaj mestizoj venis de Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Nikaragvo. La mestizoj estas la plej granda etno en Belizo kaj konsistigas proksimume duonon de la loĝantaro. La centro de mestizaj urboj havas ĉefan placon, kaj socia vivo centras je la katolika preĝejo konstruita ĉe unu flanko de la placo. La hispana estas la ĉefa lingvo de la plejparto de mestizoj kaj hispanaj posteuloj, sed multaj parolas la anglan kaj belizkreolan flue.[17]

 
Menonitoj ĉe New River, Belizo

MenonitojRedakti

Pli ol 12 000 plaŭtdiĉlingvaj menonitoj loĝas en Belizo, farmante la teron kaj vivante laŭ siaj religiaj kredoj.[18] La plimulto da menonita loĝantaro estas laŭdire rusaj menonitoj de germana deveno, kiuj setlis en la rusa imperio dum la 1700aj kaj 1800aj jaroj. La plejparto da rusaj menonitoj loĝas en menonitaj setlejoj ekzemple Spanish Lookout (Hispana Rigardejo), Shipyard (Ŝipkonstruejo), Little Belize (Malgranda Belizo), kaj Blue Creek (Blua Rivereto). Ĉi tiuj menonitoj parolas la plaŭtdiĉan (dialekton de la malalta germana) en la ĉiutaga vivo, sed uzas plejparte la norman germanan por legi (la Biblion) kaj skribi. La plaŭtdiĉlingvaj menonitoj venis plejparte de Meksiko dum la jaroj post 1958, kaj ili estas parolas ankău la hispanan. Ankaŭ estas kelkaj plejparte Pensilvanigerman-lingvaj memonitoj de la Malnova Ordo, kiu venis de Usono kaj Kanado en la finaj 1960aj jaroj. Ili loĝas plejparte en Upper Barton Creek kaj rilataj setlejoj.

AliajRedakti

La cetera 5% de la loĝantaro konsistas el mikso de baratanoj, ĉinoj, blankuloj de Britio, Usono, kaj Kanado, kaj multaj aliaj fremdaj grupoj venigitaj por helpi la evoluadon de la lando. Dum la 1860aj jaroj, granda enfluo de baratanoj, kiuj pasigis nelongan tempon en Jamajko, kaj ekssoldatoj de la Usona Enlanda Milito el Luiziano kaj aliaj sudaj ŝtatoj establis Konfederaciajn koloniojn en Brita Honduro, kaj enkondukis komercan sukerproduktadon al la kolonio, establante 11 koloniojn en la interno. Dum la 2000aj jaroj alvenis pli da aziaj setlantoj de ĉeftera Ĉinujo, Sud-Koreujo, Barato, Sirio, kaj Libano. Said Musa, la filo de enmigrinto de Palestino, estis la Ĉefministro de Belizo de 1998 ĝis 2008. Enmigrintoj de Centramerikaj landoj Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, kaj Nikaragvo, kaj Usonanoj kaj Afrikanoj ankaŭ komencis setli en la lando.[19]

ReligioRedakti

Laŭ la censo de 2010, 40.1% de belizanoj estas romkatolikoj, 31.8% estas protestantoj (8.4% pentecostaj; 5.4% adventistoj; 4.7% anglikanoj; 3.7% menonitoj; 3.6% baptistoj; 2.9% methodistoj; 2.8% nazoreoj), 1.7% estas atestantoj de Jehovo, 10.3% aliaj religianoj (majaa religio, garifuna religio, obeah, kaj mjalismo, kaj malplimultoj de La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, hinduoj, budhistoj, islamanoj, bahaoj, rastafarianoj, kaj aliaj), kaj 15.5% senreligiaj.[20]

KrimoRedakti

Belizo havas relative altajn indicojn de perforta krimo.[21] La plimulto da perforto en Belizo rilatas al bandaĉoj, kio inkluzivas komercadon pri drogoj kaj homoj, protektadon de drogportaj vojoj, kaj sekurigado de teritorio por vendi drogoojn.[22]

En 2018, 143 murdoj estis registritaj en Belizo, donante al la lando murdindico de 36 murdoj por ĉiuj 100 000 loĝantoj, unu el la plej altaj en la mondo, sed pli malalta ol tiuj de la najbaraj landoj Honduro kaj Salvadoro.[23][24] Distrikto Belize (kiu enhavas Belizurbon) havis ja la plej multajn murdojn kompare kun ĉiuj la aliaj distriktoj. En 2018, 66% de la murdoj okazis en Distrikto Belize.[24] La perforto en Belizurbo (precipe la suda parto de la urbo) estas plejparte pro bandaĉa interbatalado.[21]

En 2015, estis 40 raportitaj kazoj de seksperforto, 214 raboj, kaj 1027 kazoj de ŝtelo.[25]

Landaj simbolojRedakti

 
La sulfurbrusta tukano, landa simbolo de Belizo

La landa floro de Belizo estas la nigra orkideo (Prosthechea cochleata, ankaŭ nomita Encyclia cochleata). La landa arbo estas la mahagona arbo (Swietenia macrophylla), kiu inspiris la landan latinan devizon Sub Umbra Floreo, kiu signifas "Sub la ombro mi viglas". La landa besto estas la tapiro de Baird, kaj la landa birdo estas la sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulphuratus).[26]

PolitikoRedakti

La politika sistemo estas konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Belizo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Belizo.

Ekstera politikoRedakti

 
Mapa Belizo

Belizo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "Population and Population Density 2010, Postcensal estimates". Statistical Institute of Belize. Alirita la 18-an de aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Belize". International Monetary Fund.
  3. Bolland, Nigel. (1993) “Belize: Historical Setting”, Tim Merrill: Guyana and Belize: Country Studies. Library of Congress Federal Research Division.
  4. Byrd Downey, Cristopher. (22 May 2012) Stede Bonnet: Charleston's Gentleman Pirate. The History Press. ISBN 978-1609495404.
  5. A Blackbeard mystery solved. Arkivita el la originalo je 7 April 2016. Alirita 25 March 2016.
  6. Reid between the lines. Belize Times (27 January 2012). Arkivita el la originalo je 10 May 2013.
  7. Ryan, Jennifer. (1995) “The Garifuna and Creole culture of Belize explosion of punta rock”, Will Straw: Popular Music: Style and Identity, p. 243–248. ISBN 978-0771704598.
  8. Ecosystem Mapping.zip. Alirita 3 July 2012.
  9. CARICOM – Member Country Profile – BELIZE. CARICOM. Arkivita el la originalo je 18 February 2015. Alirita 17 February 2015.
  10. Local Government. Arkivita el la originalo je 20 July 2011. Alirita 1 June 2016.
  11. (1997) “The Composition and Distribution of Ethnic Groups in Belize: Immigration and Emigration Patterns, 1980-1991”, Latin American Research Review 32 (3), p. 63–88. 
  12. Cho, Julian (1998). Maya Homeland. Arkivita el la originalo je 3 February 2010. Alirita 3 February 2010.
  13. Belize-Guatemala Territorial Issue – Chapter 1. Belizenet.com. Alirita 29 August 2010.
  14. 14,0 14,1 14,2 Johnson, Melissa A. (2003). “The Making of Race and Place in Nineteenth-Century British Honduras”, Environmental History 8 (4), p. 598–617. doi:10.2307/3985885. 
  15. Belize Kriol (el Retarkivo {{{1}}}) – Kriol.org.bz (16 March 2013).
  16. 16,0 16,1 (1997) “Biocultural adaptation to disease in the Caribbean: Case study of a migrant population”, Journal of Caribbean Studies. Health and Disease in the Caribbean 12 (1), p. 141–155. 
  17. "Mestizo location in Belize; Location".
  18. Belize Population and Housing Census – Country Report 2010. Arkivita el la originalo je 27 January 2016.
  19. Belize 2000 Housing and Population Census. Belize Central Statistical Office (2000). Alirita 9 September 2008.
  20. "Belize Population and Housing Census 2010: Country Report" (PDF). Statistical Institute of Belize. 2013. Archived de la originalo (PDF) je la 27a de januaro 2016. Alirita je la 11a de decembro 2014.
  21. 21,0 21,1 Belize: Country Specific Information. US Department of State. Arkivita el la originalo je 1 May 2013. Alirita 17 May 2012.
  22. Serious Crimes Comparative Summary 2006–2007. Belize Police Department. Arkivita el la originalo je 5 June 2013.
  23. InSight Crime's 2018 Homicide Round-Up (22 January 2019). Alirita 11 April 2019.
  24. 24,0 24,1 Belize 2019 Crime & Safety Report. U.S. Department of State (14 March 2019). Alirita 11 April 2019.
  25. "Belize Murders Down Slightly, Amidst Regional Spike", 7 News Belize, 6 January 2016.
  26. The National Symbols. Government of Belize. Arkivita el la originalo je 23 September 2015. Alirita 11 September 2016.

Eksteraj ligilojRedakti