Baratanoj (aŭ ankaŭ pli frue aŭ amplekse hindianoj) estas civitanoj de Barato, respektive de Hindio, popolriĉa lando en Sudazio enhavanta 17.31% de la monda loĝantaro, kaj homojn de hindia heredaĵo. La barata nacieco konsistas el multaj regionaj etno-lingvaj grupoj, reflektante la riĉan kaj kompleksan historion de Barato. Barato estis formita el kelkaj antaŭaj ŝtatoj. La baratanoj kreiĝis dum antikva kaj mezepoka periodo el iuj el la plej grandaj dinastioj en Sudazia historio kiel la Maŭrja imperio, Gupta imperio, Raŝtrakuta dinastio, Ĉola dinastio, Viĝajanagara imperio kaj Maratha Imperio kaj la hinda kulturo kaj hinda scienco atingis grandan parton da Azio kion kaŭzis la establado de hindianigitaj regnoj en Sudorienta Azio dum antikva kaj mezepoka periodo.[1] Laŭ genetika esplorado, modernaj Baratanoj estas miksaĵo de indiĝenaj praa sudbarata grupo kiuj estas genetike parenca al homoj el la Andamanoj kaj de praa nord-hindia grupo kiu estas origine de la Proksima Oriento.[2] Ĉiu en Barto havas DNA devena el ambaŭ tiuj grupoj.

Notindaj baratanoj
Notindaj baratanoj

La diaspora loĝantaro kun hinda deveno, kiel rezulto de elmigrado, estas iom ĝeneraligitaj plej precipe en Sudorienta Azio, Sudafriko, Aŭstralio, Unuiĝinta Reĝlando, Mezoriento, Trinidado kaj Nordameriko. Pritaksoj de tia loĝantaro variigas de konservativaj 12 milionoj al 20 miliono nur en la diasporo, dum en Barato mem loĝus 1,210,193,422 da personoj (2011).

Notoj redakti

  1. Cultural Traditions and Contemporary Challenges in Southeast Asia: de Warayuth Sriwarakuel p. 108
  2. Genetic study reveals caste system origins. Tia Ghose (2013-08-08). Alirita 2014-07-21.