Nikaragvo

hispanlingva lando en Centra Ameriko, bordanta Pacifikon kaj la Kariban Maro, inter Honduro kaj Kostariko

Nikaragvo (hispane Nicaragua, elparolate Nikaragŭa, en Esperanto malofte skribate Nikaragŭo) estas lando en Centra Ameriko. Ĝi havas limojn norde kun Honduro, oriente kun la Atlantika Oceano, sude kun Kostariko kaj okcidente kun la Pacifika Oceano.

Nikaragvo
República de Nicaragua
Nikaragva Respubliko

Flago de Nikaragvo

Blazono de Nikaragvo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Salve a ti, Nicaragua
Aklamu vin, Nikaragvo
Nacia devizo: Pro Mundi Beneficio
Bonfare al la mondo
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Managvo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Uzata(j) lingvo(j) hispana lingvo, Miskito, Rama, nikaragva kreola lingvo, Matagalpa, Subtiaba, Chorotega, nikaragva signolingvo, Ulwa, Mayangna
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (59%)
protestantismo (22%)
Areo 129,494 km²
- % de akvo 7,14 %
Loĝantaro 5.603.000 (2006) (2005)
Loĝdenso 42 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno ni
Landokodo NI
Telefona kodo 505
Plej alta punkto Cerro Mogotón
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Daniel Ortega
Ĉefministro Daniel Ortega
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto kordovo (NIO)
MEP laŭ 2007
– suma $15,84 miliardo
– pokapa $ 3.200
vdr
Situo

Ĝeneralaj informoj redakti

Historio redakti

Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854.

Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William Walker en 1856. Usonaj aventuristoj, nomataj Filibustroj, entreprenis konverti Nikaragvon en ŝtaton de amerika Unio, same kiel estis atingite aneksante Teksason kaj Kalifornion al Usono, sed sen la interveno de sia registaro. La celo de tio estis gajni favorojn de la sklavposedantoj en la suda parto de Usono, kiuj estis irontaj al interna milito kun la nordo. Unu el la celoj de la filibustroj estis precize restarigi sklavecon en la centran parton de la amerika kontinento, kaj por tio ili intencis komenci per Nikaragvo.

Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos Zelaya prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, interalie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933.

Dume, Augusto César Sandino gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro Somoza García, kiu prenis la povon en 1936.

Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962.

Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel Ortega fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio Ramírez kiel vicprezidento kaj Ernesto Cardenal kiel Ministro de Kulturo.

La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald Reagan, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Usono organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo) kiu komencis sian agadon en 1982 ekde siaj bazoj en Honduro. En 1988 la nikaragva armeo kontraŭbatalis ĉe la limo kun Honduro por finigi la konstantan kontraŭstaon de la contra.

La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta Barrios, vidvino de ĵurnalisto Pedro Chamorro, murdita de la reĝimo de Somoza.

De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko. En 1996 venkis la liberalo Arnoldo Alemán kaj en 2001 Enrique Bolaños, ĉiuj kontraŭsandinistoj. En 1998 la uragano Mitch detruis amase la landon kaj mortigis ĉirkaŭ 3,000 personojn. En 2003 la tiama prezidento Alemán estis enkarcerigita pro koruptado.

En 2006 Ortega, post 16 jaroj de malvenko, venkis prezidentajn balotojn (38 % de la voĉdonoj) kontraŭ la liberala kandidato nome Eduardo Montealegre (28 %). La internacia gazetaro rekomencis kampanjon kontraŭ Ortega kaj sandinistoj pro diversaj kialoj.

En 2008 Nikaragvo iĝis la dua post Rusio lando, membro de UN, kiu agnoskis Abĥazion kaj Sud-Osetion kiel memstarajn ŝtatojn.

Geografio redakti

Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro.

La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado. En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo.

Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:

Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:

La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti