Abĥaza RespublikoRespubliko Abĥazio (ruse Абхазия, kartvele აფხაზეთი) estas fakte memregata ŝtato en nord-okcidenta parto de Suda Kaŭkazio, agnoskita nur de nemultaj aliaj ŝtatoj, eksa aŭtonomia respubliko de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko (plu konsiderata de Kartvelio sia regiono). Ĝi situas ĉe la bordoj de la Nigra Maro, sur la deklivoj de Granda Kaŭkazo kaj en Kolĥida malaltaĵo. Klimato subtropika. Riveroj Kodori, Bzibi; lago Rica. Arbaroj kovras 55% de la teritorio; en la bordregiono estas subtropika plantaro kaj ĉemaraj ripozlokoj.

Respubliko Abĥazio
Аҧсны

Detaloj Detaloj
Lokigo
pridisputata teritorio Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Suĥumo
Uzata(j) lingvo(j) Abĥaza lingvo, Rusa lingvo
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksaj kristanoj
Areo 8 600 km²
Loĝantaro 240 705 (2018)[1]
Horzono +3
Interreta domajno ru
Telefona kodo +7 840
Plej alta punkto Dombai-Ulgen
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Raul Haĝimba
Sendependiĝo 1992 — De Kartvelio
2008Rusio kaj kelkaj neagnoskitaj ŝtatoj (pli frue)
Ekonomio
Valuto Rusia rublo (RUB)
vdr

Historio

redakti

Dum 6-4 a.K. la teritorio de Abĥazio prezentis parton de Kartvela reĝlando Kolĥeti, en la fino de 1-a jarcento p.K - de Princlando de Abazgoj kaj Apsiloj.

En la 8-a jarcento kreiĝis Okcidentkartvela (Abĥaza) reĝlando kun centro en Kutaisi (de 975 en Unuiĝinta Kartvelio). En la 13-a jarcento la lando estis konkerita de mongoloj, de la 16-a jarcento estis dependa de Turkio. En 1810 ĝi aliĝis al Rusia Imperio (de 1864 Suĥuma okrugo). La 4-an de marto 1921 kreiĝis Abĥaza SSR (Abĥaza Soveta Socialisma Respubliko). De 16.12.1921 Abĥaza SSR ekzistis en konsisto de la Kartvela SSR (al tio kontribuis kartvelo Stalin), de 1931 kun statuso de ASSR (Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko), do kartveloj malaltigis la statuson de Abĥazio.

De decembro 1990 ekzistis Abĥaza Aŭtonoma Respubliko, de julio 1992 memdeklarita Respubliko Abĥazio. Dum 1992-94 en la teritorio de Abĥazio okazis konflikto pro la statuso, rezulte de kiu la tuta etne kartvela loĝantaro devis forlasi la regionon. La respubliko iĝis fakte memregata. La 26-an de aŭgusto 2008, post la milito en Sud-Osetio, Rusio jure agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio.

Prezidento de Abĥazio en 2014 estas elektita Raul Haĝimba.

En 2005 Abĥazio emisiis siajn pasportojn. Pasporton ricevas civitano en sia 14-jariĝo, poste necesas ŝanĝi la dokumenton ĉiun dekan jaron. Pluraj loĝantoj en Abĥazio havas duoblan civitanecon: la abĥazian kaj la rusian.

La 6-an de marto 2008 Rusio deprenis malpermeson por vendo-ekonomiaj rilatoj kun Abĥazio, kiu funkciis ekde 1996.

Agnosko de sendependeco fare de ŝtatoj-membroj de UN

redakti

La 12-an de aŭgusto 2008 abĥazaj trupoj okupis teritorion de la Supra Abĥazio (malgranda montara regiono en Kartvelio, kiun kontrolis tbilisa registaro). Tio okazis post la kartvela invado al alia sepraisma regiono — Sud-Osetio, dum kiu la kartvela armeo interalie atakis rusiajn pac-trupojn deplojitajn tie. Kontraŭofensivo de la rusia armeo forpelis ĉiujn kartvelajn trupojn el ambaŭ regionoj kaj ebligis ilian kompletan sendependiĝon.

La 25-an de aŭgusto ambaŭ ĉambroj de rusia parlamento agnoskis unuanime petskribon al la Prezidento de Rusia Federacio, en kiu la deputitoj petis agnoski sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio[2][3]. La sekvan tagon prezidento Dmitrij Medvedev subskribis ukazojn pri agnsoko de sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio. La 28-an de aŭgusto konstanta reprezentanto de Rusio en UN Vitalij Ĉurkin laŭtlegis tiujn ukazojn en la kunsido de la Sekureca Konsilio de UN. Samkiel Sud-Osetio, ankaŭ Abĥazio estas agnoskita de sole 4 landoj en la mondo: Rusio, Nikaragvo, Venezuelo kaj Nauro.

Necesas aldoni ke Rusio longdaŭre ne estis agnoskanta sendependiĝon de Abĥazio, nek Sud-Osetio. Sed kelkaj Okcidentaj landoj mem kreis precedenton, agnoskinte sendependecon de Kosovo (kvankam Kosovo estas la parto de Serbio). Tiamaniere tiuj landoj okcidentaj, agnoskintaj Kosovon, rajtigis al Rusio agnoski antaŭe neagnoskitajn ŝtatojn de eks-Sovetio.

La 3-an de septembro prezidento de Nikaragvo Daniel Ortega anoncis pri preparoj oficiale agnsoki sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio. Aliaj politikistoj en malpli decida formo subtenis agnoskon de la du novaj ŝtatoj aŭ promesis pridiskuti la oficialan rekonon flankde de ilia ŝtato.

La 11-an de septembro de la sama jaro, prezidento de Venezuelo Hugo Chavez anoncis agnoskon de la sendependeco de Abĥazio kaj Sud-Osetio dum vizito al Ruslando.[4]

La 15-an de decembro 2009 Nauro agnoskis la sendependecon de Abĥazio kaj subskribis kun ĝi la interkonsenton pri starigo de la diplomataj rilatoj. Tio estis la unua interkonsento de tiu tipo, ĉar pli frue oni faris nur deklarojn pri la agnosko, sen starigi diplomatajn rilatojn. Tiun paŝon Nauro faris post la vizito de la naura ministro pri fremdaj aferoj, komerco kaj financoj Kieren Keke en Moskvon. Oni diris ke Rusio promesis al la insula lando subtenon je 50 milionoj da usonaj dolaroj.[5]

Politiko

redakti

La 12-an de decembro 2009 okazis prezidanta balotado, rezulte de kiu estis reelektita la prezidanto Sergej Bagapŝ. Liaj rivaloj — la iama vicprezidento Raul Ĥaĝimba kaj du komercistoj, Zaur Ardzinba kaj Beslan Boutba, tuj post finiĝo de la voĉdonado deklaris pri rompoj de la balotleĝo, inkluzive de plenplenigo de balotujoj kaj la enskribo de personoj mortintaj sur listojn de balotantoj. Tamen la kontrolantoj atestis bonan kvaliton de la elekta procezo. En la balotado partoprenis ĉ. 131 000 personoj.[6]

"Ĉi tiuj balotadoj estas ŝerco. Ili estas kontraŭleĝaj", deklaris la kartvela ministro pri integriĝo, Temuri Jakobaŝvili.[6]

Loĝantaro

redakti

Laŭ datumoj de januaro de 2020 jaro, 245.424 personoj loĝas en Abĥazio. [7]El ili:

Ekonomio

redakti

Post la konflikto ekonomio kolapsis. Nun funkcias kelkaj malgrandaj entreprenoj de agrikultura kaj nutrada industrio. Relative floranta industrio estas turismo, tamen nekomparebla kun la antaŭmilita tempo. Gravaj agrokulturoj estas: teo, citrusoj, tabako, tungo, maizo. Relative malalta prezo de elektra energio kaŭzis disfloron de produktado de kriptomono.

Ĉefa haveno: Suĥum.

Ĉemaraj kuraclokoj: Suĥum, Gagra, Picunda (Biĉvinta), Aĥali Atoni (Novij Afon), Gudauta. En Novij Afon estas rusa ortodoksa monaĥejo, kien venas pilgrimantaj turistoj.

Proksimeco de la popularaj nigramaraj ripozlokoj ebligas unutagan turismon, kiam ripozantoj el Soĉi venas al plentaga ekskurso en Abĥazion; kutima itinero inkluzivas la lagon Rica, la monaĥejon kaj la grandajn kavernojn en Novij Afon kaj la strandon en Gagri.

En la jaro 2020 multaj rusianoj vizitis Abĥazion la unuan fojon, ĉar la limoj de multaj aliaj landoj estis fermitaj pro la nova kronviruso. Ankaŭ la limo inter Rusio kaj Abĥazio estis fermita ĝis aŭgusto.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti