Rusia Imperio

eksa ŝtato (1721–1917)
(Alidirektita el Rusa Imperio)

La Rusia Imperio (ruse Российская империя, Rossijskaja imperija) estis imperio de Rusio, kiu daŭris de 1721 ĝis 1917. Ĝi estis fondita de caro Petro la Granda en 1721, kiu proklamis sin imperiestro. Per tio Rusia Imperio fariĝis la unua imperio en Eŭropo, kie imperiestroj ne estis elektataj, sed heredis sian postenon.

Rusia Imperio
22-a de oktobro 1721 – 1-a de septembro 1917

historia lando • imperiosuverena ŝtato • plurkontinenta lando
Geografio
Imperio en la limoj de 1914 (malhelverda estas influsfero, Alasko estis ĝis 1867 parto de la imperio)
Imperio en la limoj de 1914 (malhelverda estas influsfero, Alasko estis ĝis 1867 parto de la imperio)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
duobla monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Plena versio de la blazono de la Rusia Imperio
Historio de Rusio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio

Ĉi tiu artikolo apartenas al serio
Frua historio
Orientaj slavoj, Rusjoj
Kieva Regno 800-1100
Rusaj princlandoj 1100–1547
Grandprinclando Vladimir-Suzdal 1113–1236
Novgoroda Respubliko 1136–1478
Grandprinclando Moskvo 1276–1547
Grandprinclando Litovio 13-a jc.–1795
Rusa carlando
Rusa carlando 1547-1721
Rusia Imperio 1721-1917
Ekde la revolucio
Rusia respubliko 1917
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko 1917-1922
Sovetunio 1917-1991
Rusia federacio de 1991
vdr
Gorskii 04422u.jpg
Gorskii 04422u

Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo Sankt-Peterburgo (ekde 1914 Petrogrado). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.

Ekde 1772 ĝis 1795 jaro Rusia Imperio, kune kun Aŭstro-Hungaria imperio kaj Prusia Imperio dividis inter si Respublikon de Ambaŭ Nacioj. Katerino la 2-a estis amanto de la pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj malpermesis lin protekti sian landon. Post abdiko de tiu reĝo Tadeusz Kościuszko organizis insurekcion en 1795 sed ne povis savi Pollandon-Litovion. Poste Poloj aliancis kun Napoleono Bonaparte kaj gajnis la malgrandan Varsovian Dukejon. Post venko de Rusio super Napoleono Rusia Imperio aneksis Varsovian Dukejon proponante ke caro Aleksandro la 2-a estu la reĝo de Pollando.

La Rusa-persa milito de 1826–1828 estis la lasta grava milita konflikto inter la Rusia Imperio kaj Irano.

Revokado de naciaj liberaĵoj por poloj estis kaŭzo de la unua tutpola ribelo nomata Novembra Ribelo en 1830, kiu vanis. Poste en 1863 proksima al sukceso estis Januara Ribelo, post kiu imperiestro likvidis Pollandon en sia Imperio kaj malpermesis praktiki polan kulturon kaj lingvon. Pollando sendependiĝis nur en 1918. Tempo de tiu okupacio estis tamen tre profita por la rusa kulturo. Rusaj artistoj de pola origino estis ekzemple Vaslav Nijinsky — dancisto, Kazimir Maleviĉ — pentristo, Henryk Wieniawski — violonisto kaj aliaj. Multaj geavoj de grandaj rusoj estis poloj — ekzemple de Dmitrij ŜostakoviĉMstislav Rostropoviĉ. Pri "malbonaj poloj" oni kreis gravajn operojn kiel Ivan Susanin de Miĥail Glinka.

La imperio rigardis sin posteulo de Bizanca imperio.

Interalie, Rusia Imperio etendis eŭropan civilizon al Siberio, aneksis centran Azion.

En la 19-a jarcento la rusa literaturo floris: Aleksandr Puŝkin, Fjodor Dostojevskij (laŭteorie devenante de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan), Lev Tolstoj ka.

Fine de la 19-a jarcento teritorio de la imperio estis 21,8 mln km² (sesono de la tuta seka tersurfaco en la mondo), per kio ĝi okupis la duan lokon post la Brita Imperio. En la lando loĝis 128,2 milionoj de homoj (laŭ rezulto de la sola censo, okazigita en 1897).

En 1905, la imperio estis tiel malforta, ke Japanio venkis ĝin en milito en Manĉurio. La Unua mondmilito plue malfortigis la imperion tiel, ke ĝi estis renversita en la Rusia revolucio.

Post Rusia Imperio redakti

Sekve de la revoluciaj okazaĵoj Rusio en marto 1917 iĝis respubliko, nome Rusia Respubliko, kun provizora registaro kaj en novembro la regadon transprenis sistemo de sovetoj, kiuj konsistis el deputitaj laboristoj kaj soldatoj. De tiam oni parolis pri Soveta Rusio. Soveta Rusio perdis grandan parton de la teritorio pro forlaso de la Unua mondmilito kaj eko de la enlanda milito. En 1922 ĝi kiel Rusia Federacia Socialisma Soveta Respubliko (RSFSR) fariĝis parto de la nove fondita Sovetunio, kiu unuigis plejparton de la teritorio de la iama imperio.

En 1991 Rusia Federacio en la limoj de la iama RSFSR denove fariĝis komplete memstara ŝtato, Sovetunio dissolviĝis.

Interesaj faktoj redakti

  • Inter la jaroj 1795 kaj 1821 Rusia Imperio estis la sola ortodoksa kristana kaj la sola slava memstara ŝtato en la mondo.
  • Ĝis kiam Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Irlando plene akiris por sia regado Hindion en 1857, Rusia Imperio estis la plej granda ŝtato en la mondo.
  • Ankaŭ Bjalistoko, la naskiĝloko de L.L. Zamenhof, situis siatempe en la litova parto de la rusa imperio[1], dum ĝi intertempe iĝis pola urbo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  1. (nl) Evert de Vos, Verbeter de wereld, spreek Esperanto, De Groene Amsterdammer, la 20-an de decembro 2023