Tadeusz Kościuszko

pola militisto

Andrzej Tadeusz Bonawentura KOŚCIUSZKO[1] (Pri tiu ĉi sono aŭskultu)[2] [taDEuŝ kĈUŜko] aŭ en Esperanto Tadeo Kosĉjusko (naskiĝis la 4-an de februaro 1746 en la belorusa Mereczowszczyzna (siatempe Grandprinclanda Litovio) kaj mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno, Svislando) estis armea inĝeniero kaj generalo. Li batalis por libereco kaj sendependeco en du militoj sur du malsamaj kontinentoj. Unue en la pola-litova konfederacia Respubliko de Ambaŭ Nacioj. Poste li estis batalanto por la sendependeco de Usono.

Tadeusz Kościuszko
Persona informo
Andrzej Tadeusz Bonawentura Kościuszko
Naskiĝo 12-an de februaro 1746 (1746-02-12)
en Mieračoŭščyna,  Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 15-an de oktobro 1817 (1817-10-15) (71-jaraĝa)
en Soloturno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo St. Leonard's Crypt vd
Lingvoj pola vd
Loĝloko Sankt-Peterburgo vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ NaciojUsonoFrancioSvislando vd
Alma mater Corps of Cadets vd
Subskribo Tadeusz Kościuszko
Familio
Dinastio House of Kościuszko vd
Patro Ludwik Tadeusz Kościuszko vd
Patrino Tekla Ratomska vd
Gefratoj Anna Kościuszko • Katarzyna Kościuszko • Józef Kościuszko vd
Profesio
Okupo oficiroinĝenieropolitikisto • rezistobatalanto • heroosoldato • geographical engineer (military cartographer) vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tadeo Kosĉjusko
Tadeusz Kościuszko
Tadeusz Kościuszko

Naskiĝo 4-a de februaro 1746
en Mereczowszczyzna, Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Morto 15-a de oktobro 1817
en Svislando Soloturno, Svislando
Soldata kariero
Rango: divizia generalo
Tempo de deĵoro: 1765–94
Komandis al: Estro de Pola Armeo,
Militoj: Insurekcio de Kościuszko, Usona revolucia milito, Pola-rusa milito
vdr
La unua statuo dediĉita al Kosciusko en Belorusio en 2018.
La unua statuo dediĉita al Tadeo Kosĉjusko en Belorusio en 2018.

Tadeusz Kościuszko estis membro de la Societo de la Cincinatuloj dank 'al sia agado en la Usona Milito de Sendependeco. En multaj portretoj li portas la aglon de ĉi tiu Societo. Li fariĝis nacia heroo en Pollando, Belorusio kaj Usono[3] [4][5]. Li ankaŭ estis Honora Civitano de Francio[6].

En 1794 li estis estro de insurekcio (Insurekcio de Kościuszko). Post la malsukcesa insurekcio, la reston de sia vivo li okupiĝis pri diplomatiaj provoj por reinstali sendependecon de Pollando. Tiucele li renkontis, inter aliaj, Napoleonon Bonaparte kaj la rusan caron Aleksandro la 1-a.

Li estis poligloto. Li parolis flue la anglan, belorusan, francan, germanan kaj polan. Li ankaŭ sciis la latinan. Li ankaŭ estis artisto kiu ŝatis komponi, desegni kaj pianludis[7].

Historio redakti

Ne trovinte postenon en sia lando reveninte el Parizo (175) kie li studis militan inĝenieradon per privata instruado, li decidis partopreni volontule en la Usona Milito de Sendependeco kiel ĉefinĝeniero (1776-1782). Per, interalie, siaj fortikaĵoj li kontribuis al la venko, ricevis generalan rangon kaj la honoron de nacia heroo de Usono.

Kiel Supera Komandanto de la polaj Naciaj Armitaj Fortoj, li havas internacian reputacion de gvidanto de la Insurekcio de Kościuszko en 1794. Li kontraŭstaris la dispartigojn de Pollando-Litovio. Tial li batalis en luktoj de la pola–litova konfederacio kontraŭ la Rusia Imperio kaj Reĝlando Prusio. Kun armeo, kiu konsistis plejparte de kamparanoj armitaj per falĉiloj, li kaŭzis iujn malvenkojn al rusoj en la Batalo de Racławice kiu inspiris komencon de la Ribelo de Varsovio (17-an de aprilo 1794). En la fino, tamen, li samjare devis kapitulaci kontraŭ la rusoj.

Post sia jam menciita malvenko, li denove elmigris al Usono dum kelkaj jaroj en 1796, sed poste denove foriris al la revolucia Francio. Tie li aliĝis al pola legio kaj partoprenis la fondon de la Varsovia Duklando (1807-1815), oficiale sendependa, tamen reale subordigita al napoleona Francio. La Varsovia Duklando estis nur surogato de la pola ŝtato. Post la malsukcesa napoleona invado kontraŭ Rusio, la duklando estis okupita de prusaj kaj rusaj trupoj ĝis 1815, kiam ĝi estis formale dividita inter tiujn du landojn ĉe la Viena Kongreso.

Post la malvenko de Napoleono Bonaparte, Tadeusz Kościuszko pasigis siajn lastajn vivjarojn en Svislando, siatempe la sola eŭropa lando kun respublika reĝimo. Tie li mortis en Soloturno, la 15-an de oktobro 1817. Poste li estis entombigita en la reĝa kripto de la kastelo Vavelo (pole: Wawel) en Krakovo.

Vivkuro redakti

Deveno kaj junaĝo redakti

Roch III, la nobelara blazono kiun la familio Koŝciuszko rajtis uzi de Sigismondo la 1-a (Pollando).
La biendomo (beloruse: dwor) Mereczowszczyzna estis la naskiĝdomo de Tadeo Kosĉjusko kiu post rekonstruaj laboroj en 2013, estas nun Muzeo Tadeo Kosĉjusko.

Tadeusz Kościuszko naskiĝis en februaro 1746 en la biendomo (beloruse: dwór; pole: dworek) Mereczowszczyzna en la administra distriko Ivacevicki (beloruse: Ivatsevіtsky) de la bresta regiono, nuntempe Belorusio, sed siatempe en Grandprinclando Litovio kiel parto de la pola–litova konfederacio (Respubliko de Ambaŭ Nacioj)[8].

Li estis la kvara infano de Ludwik Tadeusz, posteulo de Kostiuszko (Konstantin) Fiodorowicz kaj Tekla Ratomska, kiu estis de belorusa deveno kaj de relgio ortodoksa. La mezklasa nobelara familio devenis de kortegano de reĝo Sigismondo la 1-a,

Konstanty (??), kiun oni diminutive nomis Kostiuszko [kostJUŜko]. Pro nekonataj al ni meritoj la familio ricevis en 1509 (??) la bienon Siechnowicze, kiu iĝis la familia nesto de la Kościuszkidoj.

En 1755 Tadeusz kaj lia pli juna frato (Jozefo) komencis lernadon ĉe la Kolegio de fratoj piaristoj en Lubieszów (Volina provinco). En 1760 ili ambaŭ revenis hejmen pro familiaj problemoj. Tadeusz devis forlasi sian edukandon, sed danke al la subteno de la familio Czartoryski li povis daŭrigi ĝin ĉe la Lernejo de Kavaliroj. Ĉar estis decidite, ke Jozefo estos bienposedanto, Tadeusz elektis karieron en armeo.

En 1765 pro iniciato de reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski estis fondita Kavalira Lernejo en Varsovio, kies tasko estis preparadi oficiraron, klerajn homojn, progresemulojn kaj bonajn civitanojn. La 18-an de decembro 1765 Tadeusz iĝis kadeto en la lernejo kaj distingiĝis inter aliaj studentoj. Li studis polan kaj universalan historion, filozofion, la lingvojn latina, pola, franca kaj germana, juron, ekonomion, geometrion, aritmetikon kaj mezuradon. Li ankaŭ partoprenis specialan inĝenieran kurson por distingitaj studentoj. La lernadon en la Kavalira Lernejo Tadeusz finis ricevinte la rangon de kapitano.

En 1766, ĉe la aĝo de 20, li diplomiĝis de la Korpuso de Kadetoj en Varsovio, Pollando. Post kiam komencis la civila milito en la Bara Konfederacio en 1768, Kościuszko transloĝiĝis la postan jaron (1769) al Francio por tie studi.

Elmigrado redakti

Kosĉjusko en Francio redakti

La 6-an de oktobro 1769 Kościuszko kaj lia lerneja kolego Józef Orłowski forveturis al Parizo kiel stipendianto de la reĝo ĉar li estis ekstreme talenta[9]. En Parizo li studis ĉe la Akademio de Pentroarto kaj Skulptarto. Post nelonga tempo Kościuszko konsciis, ke la kariero de pentristo ne plaĉas al li. Li volis plialtigi siajn inĝenierajn sciojn, sed estante alilandano kaj ne havante sufiĉe da mono li ne povis iĝi studento de iu ajn pariza milita lernejo. Kościuszko lernis mem kaj frekventis privatajn prelegojn de militlernejaj profesoroj. La kvinjara periodo en Francio, kelkaj jaroj antaŭ la franca revolucio, serioze influis politikan kaj socian vidpunktojn de Kościuszko.

Li revenis al la pola–litova Konfederacio en 1774, du jaroj post ties unua dispartigo kaj prenis pozicion kiel guvernisto en Józef Sylwester la familio de Sosnowski. En 1776, Kościuszko transloĝiĝis al Nordameriko, kie li partoprenis en la amerika Revolucia Milito kiel kolonelo en la Kontinenta Armeo.

Kosĉjusko en Pollando redakti

Somere de la jaro 1774 (du jaroj post la 1-a dispartigo de Pollando fare de Rusio, Aŭstrio kaj Prusio) li revenis al la patrujo. Li ne trovis laboron en la Pola Militistaro (reduktita ĝis nur dek mil soldatoj). Ĉar la familia propraĵo bienposedis lia frato. Tedeusz, ne havante posedaĵon, ne sukcesis edziĝi. Li senrezulte svatiĝis al Ludwika, filino de litova hetmano Józef Sosnowski.

Kosĉjusko en Germanio kaj Francio redakti

Aŭtune de 1775 li forveturis al Dresden (Germanio). Kościuszko pretendis tie servi ĉe la saksia kortego aŭ aliĝi la saksian armeon. La streboj ne sukcesis kaj Tadeusz forveturis denove al Parizo. Tie li informiĝis pri la usona revolucio por sendependeco de la anglaj kolonioj en Nordameriko. En Parizo oni ofte parolis pri la unuaj venkoj de usonanoj kun helpo de francoj.

Kosĉjusko en Nordameriko redakti

La fortikaĵo West Point (Novjorko) projektita de Kościuszko
Fortikaĵo Ticonderoga (Usono), inĝeniera verko de Kościuszko

En Parizo Kościuszko ne restis longe. Probable jam en junio li forvojaĝis al Usono kaj atingis ĝin en aŭgusto 1776, malpli ol unu monaton post la aprobo de Usona Deklaro de Sendependeco.

Probable pro favora interveno de generalo Robert E. Lee, Kościuszko iĝis inĝeniero de la usona armeo. Post veno al Filadelfio, la 24-an de septembro 1776 li ricevis la taskon prepari fragmenton de urba fortikaĵo ĉe la rivero Delavaro.

En printempo de 1777 Kościuszko sub komando de generalo Horatio Gates estis sendita norden, ĝis la limo kun Kanado. Dum monatoj li fortikigis militistajn tendarojn de la Kontinenta Armeo. Lia nomo iĝis konata pro helpo dum fotikigo por la batalo ĉe Saratoga, kiun venkis usonanoj. Respekte al lia inĝeniera talento oni igis Kościuszkon konstruanto de la fortreso West Point apud la rivero Hudsono[10]. Tiun decidon apogis George Washington.

Poste oni sendis Kościuszkon suden laŭ lia propra peto. Ankaŭ tie liaj scipovoj helpis al usonanoj venkadi.

Omaĝe al liaj meritoj, la 13-an de oktobro 1783 Usona Kongreso avancis Kościuszkon al la rango de brigada generalo de la usona armeo. Li ricevis ankaŭ specialan dankon, ĉ. 250 ha da grundo kaj grandan monsumon per ĉiujaraj partopagoj. Kiam en 1798 li ricevis posttempan soldatan salajron, la tutan sumon, malgraŭ malbona financa situacio, li destinis por liberigo kaj klerigo de sklavoj (nigruloj)[11]. La ceteron de sia posedaĵo Kościuszko konfidis al Thomas Jefferson, la realiganto de lia testamento:

Citaĵo
 Sinjoro Jefferson, mi petas vin, ke kaze de mia morto vi destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni la rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto, same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi la konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu po 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado, kaj ĉiu sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti siajn najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu ili pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi — ili strebu esti feliĉaj. 
— , la 5-an de majo 1798.

Eĉ pli alta honorigo estis aligo de Tadeusz Kościuszko, kiel unu el nur tri alilandanoj, al la Societo de la Cincinatuloj (Society of the Cincinnati) kreita de revoluciuloj por meritoplenaj oficiroj.

Reveno al Pollando redakti

Vido de Krakovo de la Altaĵo Kosĉjusko (2019)
Vido de Krakovo de la tumulo Kosĉjusko (2019)

En julio de 1784 Kościuszko adiaŭis amikojn kaj revenis Pollandon (la 12-an de aŭgusto 1784). Situacio en la lando estis tre malbona. Denove li revenis al la familia bieno en Siechnowicze kaj tie restis kvin jarojn. Feliĉe, lia parto de la tuta posedaĵo, bone administrata de lia bofrato, ne estis ŝuldoŝarĝita kaj eĉ ĝi estis enspeza. Malgraŭ malgranda monsumo, kiu sufiĉis nur por bazaj elspezoj, Kościuszko limigis servutecon al siaj kamparanoj. Depost tiam ili devis labori ĉe sia mastro nur dum du tagoj semajne. Virinoj ne devis labori ĉe Kościuszko. Lia liberema mondkoncepto ne plaĉis al la ĉirkaŭa nobelaro.

En 1789 Kościuszko estis komisiita kiel grava generalo en la pola–litova konfederacia armeo. En 1792 li batalis por defendo de la Konstitucio de la 3-a de Majo. Tiu leĝa akto estis la unua konstitucio en Eŭropo. Ĝi celis progresigajn reformojn de la pola ŝtato. Volis malhelpi la reformojn la rusa carino, kiu sendis fortegan armeon sur la teritorion de la najbara Pollando.

Post kiam la pola–rusa milito de 1792 rezultis en la Dua dispartigo de Pollando, li organizis insurekcion kontraŭ Rusio en marto 1794, servanta kiel ties Naczelnik (ĉefkomandanto). Rusaj batalfortoj kaptis lin ĉe la Batalo de Maciejowice en oktobro 1794. La malvenko de la Kościuszko Insurekcio gvidis al la 3-a dispartigo de Pollando en 1795, kiu finis sendependan ekziston de la pola–litova konfederacio dum 123 jaroj.

Li tre interesiĝis pri la landaj aferoj. En politiko pligrandiĝis la rolo de reformemuloj. La pensmaniero de granda parto de la patriota nobelaro iĝis radikala. Eminentaj politikaj verkistoj, kiel i.a. Stanisław Staszic kaj Hugo Kołłątaj estis por pli granda centra povo kaj pli granda libereco de urbanoj kaj kamparanoj. En la jaroj 1788-1792 konferis tiel nomata Granda (aŭ Kvinjara) Sejmo kiu volis ripari la respublikon. Unu el ĝiaj unuaj decidoj estis pligrandigo de la armeo ĝis 100 mil soldatoj. Jen aperis ĉe Kościuszko la ŝanco de kariero en la pola armeo.

La 12-an de oktobro 1789 li ricevis reĝan nomumon kaj la rangon de generalo-majoro de la regna militistaro. Tio povis ankaŭ plibonigi lian financan situacion ĉar li devis ricevi altan salajron – 12 mil zlotojn jare.

Pentraĵo de Marcin Jabłoński, 1827

La agadoj en Pollando kaŭzis maltrankvilon de Rusio kaj Prusio, sed ankaŭ de la loka magnataro ligita kun aliaj regnoj. En aprilo de 1792 konservativaj magnatoj – Szczęsny Potocki, Seweryn Rzewuski kaj Franciszek Ksawery Branicki establis konfederacion kontraŭ la reĝo kaj kontraŭ la Konstitucio de la 3-a de Majo. Restituon de malnovaj nobelaraj rajtoj garantiis Katerino la 2-a. La akto de la konfederacio estis anoncita la 14-an de majo en la ĉelima loko Targowica. Kelkajn tagojn poste la rusa armeo post peto de konfederantoj transiris la limon de Pollando. Dum kelkaj antaŭaj monatoj en Pollando ili prepariĝadis por antaŭvidita rusa interveno. Kościuszko mem aktive agadis inspektante la militistaron kaj preparante militekzercojn. Li ankaŭ iĝis komandanto de divizio dum foresto de duko Józef Poniatowski. Komence de majo 1792 la reorganizo de la pola militistaro efektiviĝis. La reĝo decidis, ke Józef Poniatowski estos komandanto de la tuta reĝa armeo konsistanta el 17 mil soldatoj. Tadeusz Kościuszko samtempe estiĝis komandanto de unu el tri divizioj el kiuj konsistis la armeo. La 18-an de majo la rusaj trupoj (ĉirkaŭ cent mil soldatoj) eniris la teritorion de Pollando kaj komenciĝis pola-rusa milito. La litova armeo pro perfido de ĝia estro, Ludoviko von Württemberg-Montbéliard, faris preskaŭ neniun reziston. La reĝa armeo ne estis sufiĉe forta por kontraŭi rusajn trupojn en Ukrainio. Poloj sukcesis nur retroiri sen multaj viktimoj ĝis la rivero Okcidenta Bugo. Dum la retroiro la 18-an de junio la polaj trupoj sukcesis venki en la batalo ĉe Zieleńce – la venko ne havis grandan signifon en la milito, sed montris efikan luktadon kontraŭ la malamikoj. Por honori la venkon, la reĝo fondis novan distingilon – la krucon Virtuti Militari. Ĉe la unua listo de premiitaj uloj estas interalie la nomo de generalo-majoro Tadeusz Kościuszko.

Jan Matejko: Kościuszko ĉe Racławice (fragmento)

Li famiĝis pro bataloj ĉe Włodzimierz (la 17-an de julio), batalo de Dubienka (la 18-an de julio) kaj Zieleńce, kaj tial li ricevis Virtuti Militari. Post bataloj ĉe Bugo, en kiuj poloj forpuŝis atakon de trifoje pli granda rusa armeo, oni ekopiniis pri grandaj kapabloj de Kościuszko por komandi. La 1-an de aŭgusto 1792 li ricevis la rangon de generalo-leŭtenanto. Post nelonga tempo, ĉiujn ŝokis terura novaĵo – la reĝo partoprenis la konfederacion de Targowica kaj ordonis ĉesi batalojn kontraŭ la rusaj trupoj.

Plejmulto de politikaj agantoj decidis elmigri, ĉefe al Saksio – tie en Leipzig kaj Dresdeno ĝermiĝis la centro de elmigrintoj kontraŭantaj la konfederacion de Targowica. Kościuszko ankaŭ komencis pensi pri forveturo. La 26-an de aŭgusto la Nacia Leĝdona Konvento de la revolucia Francio decidis doni al Kościuszko la honoran titolon Civitano de Francio[12] Tiel oni honorigis lian tutan agadon kaj luktadon por liberecaj idealoj.

En letero al princino Izabela Czartoryska (oktobro 1792) li informis, ke baldaŭ li veturos al Leipzig. En tiu urbo estis jam Ignacy Potocki kaj Hugo Kołłątaj, kiuj jam preparadis kun ĉiuj samideanoj ribelon kontraŭ la okupantoj. Printempe de 1793 naskiĝis la dua konspira centro – grupiganta malgrandajn organizojn en Pollando. Gvidis ĝin interalie Ignacy Działyński kaj Karol Prozor. Ili havis bonan kontakton kun la emigracia centro.

Dum du semajnoj Kościuszko loĝis en Leipzig, poste li forvojaĝis al Parizo. Tie li petis helpon por la preparata ribelo, sed li ricevis neniun precizan promeson.

La situacio en la patrujo ŝajnis esti favora por la planata ribelo. La 13-an de januaro 1793 Prusio konsentiĝis kun Rusio pri la dua dispartigo de Pollando. La 17-an de junio kunvokita en Grodno Sejmo malvigle subskribis la dispartigan traktaton kun du okupantaj ŝtatoj. Pollando malgrandiĝis ĝis 200 km² kaj havis 4 milionojn da loĝantoj. La ekonomio kaj la socio estis detruitaj kaj elĉerpitaj. Tian finon ne antaŭvidis eĉ plej fervoraj ŝatantoj de la konfederacio. Plejmulto de la civitanoj ekkomprenis verajn intencojn de la okupantoj kaj tio igis favoran situacion por armita luktado por sendependeco.

Insurekcio redakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Insurekcio de Kościuszko.
Wojciech Kossak, Jan Styka: Kościuszko sur la ĉevalo (krokizo (skizo) por la Panoramo pri Racławice), 1893

Post reveno el Parizo al Dresdeno en junio 1793 Kościuszko preparis organizan skizon de la insurekcio (kio signifas tutnacia ribelo). Tiu instrukcio estis sendita al la patrujo, ĉar tie oni bezonis antaŭpreparojn. La ribelontoj havis tamen alian planon de la agado. En septembro 1793 Kościuszko ekkonis tiun planon, sed opiniis, ke la antaŭpreparoj ne estas sufiĉaj. Pro tio li decidis prokrasti la komencon de la ribelo.

La situacio denove iĝis malbona. Rusoj devigis la registaran konsilantaron malgrandigi la nombron de polaj trupoj. Komence de majo oni elspionis la varsoviajn konspirantojn. Pro tiuj informoj Kościuszko decidis urĝe komenci la insurekcion, malgraŭ ke lia instrukcio ne estis realigita. Probable la 15-an de marto li forveturis el Dresdeno al Krakovo.

La insurekcio daŭris inter la jaroj 1794 kaj 1795.

La 24-an de marto 1794 ĉe la krakova foirplaco Tadeusz Kościuszko eldiris al la nacio solenan ĵuron kaj formale akiris la komandantecon de la insurekcio kiel la Ĉefo de la Nacia Militforto:

Mi, Tadeusz Kościuszko, ĵuras je Dio al la tuta Pola Nacio, ke la donitan potencon por tirani neniun mi uzos, sed nur por protekti la limojn, reakiri sendependecon kaj firmigi la universalan liberecon mi uzados. Helpu min ho Dio kaj Pasiono de la Filo.

Fina elmigrado redakti

Vundita Kościuszko ĉe Maciejowice, la 10-an de oktobro 1794

En 1796 rusa imperiestro Paŭlo la 1-a liberigis Kościuszkon de malliberejo en Petropaŭla fortikaĵo, kiu konsentis ĵuri sian fidelecon. Danke al tio la imperiestro liberigis ankaŭ 20 mil polojn. Kościuszko forveturis al Usono kaj post nelonga tempo (en 1797) revenis al Eŭropo.

En la jaroj 1798-1815 li loĝis en Brevile apud Parizo en la domo de Piotr Zeltner kaj partoprenis kreadon de la Polaj Legioj en Italio. En 1799 Kościuszko renkontiĝis kun Napoleono Bonaparte, al kiu li tamen ne fidis. Pro tio li kontraŭis la ligojn inter Napoleono kaj la pola afero de sendependeco.

En 1799 li partoprenis fondon de la Societo de Polaj Respublikanoj. En 1800 li eldonis broŝuron sub la titolo „Ĉu Poloj povas reakiri sendependecon”. En 1808 li skribis libron pri kavaleria artilerio. Probable en 1808 li elmigris al Francisko Zeltner, vokto de Soloturno (Svislando), kaj ekloĝis ĉe la strato Gurzelngasse 12. En tiu brikdomo li loĝis ĝis sia morto. Depost la jaro 1936 troviĝas tie muzeo pri Kościuszko. En 1815 rusa imperiestro Aleksandro la 1-a invitis Kościuszkon al Vieno volante akiri lian aprobon pri la kreo de la marioneta ŝtatoKongresa Pollando. Aŭskultinte, ke planata reĝlando estos malpli granda ol Varsovia Duklando (1807-1815), li diris, ke rusoj parolas pri mokataĵo kaj post senrezulta provo de letera kontakto Kościuszko forlasis Vienon[13]. Li mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno en Svislando. Li estis unue enterigita en la tombejo de Zuchwil apud Soloturno, ĝis kiam lia kadavro estis rehejmigita al la reĝa tombejo de Krakovo en Pollando.

Testamento de Kosĉjusko por aboli sklavecon en Usono redakti

Kościuszk sur belorusa poŝtmarko.

En 1796, sekve de la morto de carino Catherine la Granda, Kościuszko estis pardonita de lia posteulo, caro Paul I kaj li elmigris al Usono. En sia testamento, Tadeo Kościuszko petis sian amikon, Thomas Jefferson, postan prezidenton de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko (Usono), ke li uzu la grandan monsumon, kiun konsistigis la posttempe pagita salajro al la generalo, por aĉeti liberecon de tiom da sklavoj (nigruloj), al kiuj eblos doni grundon, ilaron kaj brutaron, garantii edukadon, fakan kaj socian, por ke ĉiu el ili konu la rajtojn kaj devojn de liberaj civitanoj.

Kiel proksima amiko de Thomas Jefferson, kun kiu li kundividis idealojn de homaj rajtoj, Kościuszko skribis testamenton en 1798 por transdoni siajn usonajn valoraĵojn al la edukado kaj libereco de la tieaj sklavoj. Li poste revenis al Eŭropo kaj vivis en Svislando ĝis sia morto en 1817. La ekzekuto de lia testamento montriĝos malfacila kaj la financoj neniam estis uzataj por la celo kiun li destinis ilin..

Bedaŭrinde, malgraŭ la promeso, la testamento ne estis realigita[14]. Tamen la ideo de Kościuszko kontribuis al la abolo de sklaveco en Usono, en 1865.

Rememorigoj redakti

En 1818 la kadavron de Kościuszko oni transportis al Pollando, unue de la pola muzeo en Rapperswill (Svislando) kiu en 2022, per decido de la loka registaro de Rapperswill, estos fermita[15]. De tie ĝi trovis sian vojon al la kripto Sankta Leonardo ĉe la monteto Vavelo kaj poste en urno en la Reĝa Kastelo en Varsovio.

La plej rimarkindaj monumentoj omaĝe al li situas en Vaŝingtono proksime al la Blanka Domo kaj en la Usona Armea Akademio, West Point. Muzeoj, memorŝtonoj kaj statuoj ankaŭ retroveblas en Belorusio, kie li naskiĝis, en Francio, Rusio kaj Svislando kaj Aŭstralio kies plej alta monto nomiĝas Monto Kosciuszko. Kvankam Tadeusz Kościuszko ne estas konata pere de biografia filmo, tamen en Pollando kaj en Usono gelernantoj lernas bazajn faktojn pri Kościuszko dum lecionoj pri historio[7].

Urboj, stratnomoj, parkoj, muzeoj kaj statuoj redakti

Ŝildo kun stratnomo Kosciuszko en Budapeŝto, Hungario.
Ŝildo kun stratnomo Kosciuszko en Budapeŝto, Hungario.
Domo en Filadelfio, kie Kosciuszko vivis en 1797

Usono: Ĉar li estas ankaŭ nacia heroo de Usono, unu el distriktoj de Indianao nomiĝas Kosciusko County, estas ankaŭ urbeto Kosciusko en Misisipio. En Ĉikago monumento omaĝe al Kościuszko staras en la urbocentro ĉe la lago Miĉigano. Ĉiujare la 3-an de majo polaj organizoj tie omaĝas lin per floroj. La nomon de Kościuszko havas ankaŭ parko en Milwaukee en Viskonsino. Memorigas lin ankaŭ i.a. statuo en la parko Lafayette en Vaŝingtono, monumento sur la batalkampo en la Saratoga provinco, statuo kaj tabulo en la Usona Militistara Akademio West Point. En Filadelfio ĉe la adreso 301 Pine Street staras domo, en kiu dum la jaroj 1797-1798 loĝis Tadeusz Kościuszko kaj Jan Ursyn Niemcewicz. Troviĝas tie la usona muzeo pri Tadeusz Kościuszko.

Belorusio; En 2018 estis starigita la unua statuo de Kosciusko en Belorusio

Aŭstralio; Por honorigi sian samlandanon, pola vojaĝanto Paweł Edmund Strzelecki nomis la plej altan monton (2 228 metroj) en Aŭstralio Monto Kosciuszko (Mount Kosciuszko).

Rememorado en Pollando redakti

Nuntempe multaj stratoj kaj placoj en Pollando estas nomataj laŭ Tadeusz Kościuszko. Pli ol 200 bazaj kaj mezgradaj lernejoj en Pollando portas la nomon de T. Kościuszko. PEĉ pola fregato havas la nomon ORP Gen. T. Kościuszko.

Himno de Pollando redakti

Pri Kościuszko temas ankaŭ la lasta el la ses strofoj (nuntempe ne plu kantata) de la himno de Pollando fare de Mazurek Dąbrowskiego,

Tiucele ĉiuj diras unuanime:
"For al ĉi-mallibereco,
ni havas falĉilojn el Racławice
kaj Kościuszkon; Dio permesos."

Tumuloj kaj ŝutmontetoj redakti

Ŝutmonteto omaĝe al Kościuszko

Por honorigi la estron de insurekcio, oni konstruis en Krakovo en la jaroj 1820-1823 ŝutmonteton (tumulo kiel simbola tombo de Tadeo Kościuszko) laŭ la modeloj de la tumuloj en Krakus kaj Wanda. Ŝutmonteto simile al tiu pri Kościuszko en Krakovo estis konstruita en Olkusz (Pollando) en la jaro 1861. Ĉe la monteto Vavelo en Krakovo (Pollando) staras ankaŭ monumento de rajdanta Kościuszko.

Vaŝingtono kaj Kościuszko, bareliefo sub monumento en Lodzo, unu el la 200 monumentoj en la mondo omaĝe al li.

Pola parlamento redakti

La pola parlamento proklamis la jaron 2017 Jaro de Tadeusz Kościuszko.

UNESKO redakti

Unesko akceptis aŭspicii en la jaroj 2016–2017, 53 gravajn jubileojn en la mondo, inter ili du en Pollando: la 200-an morto-datrevenon de Tadeusz Kościuszko (1746–1817) kaj la 100-an datrevenon de la morto de Ludoviko Zamenhof. Ludoviko Zamenhof ne estis tiom honorigita en Pollando ol Tadeusz Kościuszko, sed ĵurnalistoj, abunde verkantaj pri la Kościuszko-jubileo, ofte menciadis fine de siaj artikoloj, ankaŭ la nomon Ludoviko Zamenhof, kiel la alian aŭspiciaton de UNESKO.

La 18-a jarcento estis epoko plena de maljusteco. En sia hejmlando la nobelaro ekspluatis kamparanojn. Ekde la malkovroj de Kristoforo Kolumbo eŭropanoj kolonigis tutajn kontinentojn. La potenco de Usono fondiĝis sur sklava laboro de afrikanoj. Tadeusz Kościuszko estis la unua homo, kiu opiniis ke la „komerco de ebono” (tiel oni nomis ankaŭ la vendadon kaj nigrahaŭtaj sklavoj) estis hontega, samkiel li opiniis ke la plej granda malbono en lia patrujo estis la submetiĝo, subordigo de la kamparanoj. Dum sia restado en Usono li ankaŭ renkontiĝis kun Little Turtle (Malgranda Testudo), fama usona indiana tribestro kaj montris lin kiel uzi pistolon por ke oni ne venu subordigi sian indiĝenan popolon. En epoko kiam oni ankoraŭ malzorgis pri homaj rajtoj[7], Tadeo Kościuszko redonis dignon al kamparanoj kaj etnaj malplimultoj kiel sklavigitaj afrikanoj kaj indianoj.

Kościuszko estis filantropo. Li ne diskriminaciis homojn pro ilia nacia aŭ etna aparteno, haŭtkoloro, religio aŭ socia klaso. Generalo Lafayette, lia kunmilitanto en Usono, diris pri li: „Li apartenas al la tuta mondo kaj liaj virtoj estas propraĵo de la tuta homaro”. La meritoj de Kościuszko estas universalaj kaj nefortempiĝantaj. Pruvas tion, interalie, la ĉirkaŭ 200 lin omaĝantaj monumentoj en la mondo. Al la plej malnovaj apartenas la simbola tombo de la heroo - la tielnomata 'Ŝutmonteto al Kościuszko' (Kopiec Kościuszki), en Krakovo, konstruita de la pola nacio en la jaroj 1820-1823. Ĝi estas nacia rememorejo, reprezentante samtempe unu el la plej gravaj simboloj de Krakovo, de Pollando kaj de solidareco de la nacioj por la bono de la homaro[9].

Kościuszko-Komitato kaj Esperanto redakti

La plej grava pola institucio, fleganta la memoron pri Tadeusz Kościuszko estas la Komitato de la Ŝutmonteto Kościuszko en Krakovo. La Komitato, kiu havas vastajn kontaktojn en la mondo, akceptis la internacian internacian Esperanto-movadon kiel partneron kaj volas kunlabori por informi mondskale pri ambaŭ personecoj kiujn Unesko estimas gravuloj por la homaro[16]. Ekde 1994 la prezidanto de la Komitato estas Mieczysław Rokosz, historiisto, esploristo en la Instituto pri Historio de la Jagelona universitato (Univ. Jagiellońskiego).

Kościuszko kaj Zamenhof estis multrilate similaj. Ambaŭ dediĉis sian vivon al la bono de la homaro kaj al homaj rajtoj, ĉiu agante en sia sfero kaj laŭ siaj kompetentoj. Kościuszko por la homa rajto je libereco ne nur de iuj sed por ĉiuj (sklavoj, kamparanoj, ) kaj L. Zamenhof pro la homa rajto je libereco interalie de kredo kaj lingvo[17]. Ankaŭ, laŭ la personeco, ambaŭ estis noblaj homoj.

UNESKO aldonis la centan datrevenon de la forpaso de LL Zamenhof sur la listo de la festindaj datoj en 2017[18]. Esperantistoj informos pri Kościuszko pere de prelegoj kaj artikoloj en Esperanto-medioj kaj ekstere kaj la Kościuszko-Komitato informos pri Zamenhof kaj ĉefe pri Esperanto, ankaŭ per 5-minuta prelego-teksto ĉe organizaĵoj pri la homaj rajtoj en la mondo, en lernejoj kaj ĉe siaj partneroj en multaj landoj. En la oficiala retejo de la Kościuszko-Komitato oni povas ekscii pli pri la agado de la Komitato, pri Kościuszko, la muzeo, la konferenca centro kaj la monteto.

Opinioj pri Kościuszko redakti

  • Thomas Jefferson diris: "li estis la plej pura filo de la libereco, kiun mi ekkonis (...) kaj ja de la libereco por ĉiuj, ne nur po kelkaj riĉuloj",
  • George Byron diris: "Kościuszko - tio estas sono, kiu timigas orelon de tirano"; en la poemo "The Age of Bronze" (La bronzepoko, 1823) la poeto skribis: "Libereco hurlis pro ĉagreno kaj doloro, kiam Kościuszko pereis",
  • Katerina la 2-a (Rusio) nomis lin "bestio"
  • Generalo Nathanael Greene nomis lin "la majstro de sia profesio",
  • Jules Verne honorigis lin metante portreton de li en la salono de la kapitano Nemo en la libro Dudek mil leŭgoj sub la maro.

Literaturo redakti

(pl) Herbst, Stanisław (1969), "Tadeusz Kościuszko", Tadeusz Kościuszko , vol. 14, Warszawa: Instytut Historii (Polska Akademia Nauk)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj de Kopiec Kościuszki[rompita ligilo] (Monteto Kościuszki) kaj filmeto[rompita ligilo]

Oficiala retejo de la Kościuszko-Komitato[rompita ligilo] (parto en Esperanto)

(en, pl) Ŝutmonteto al Kościuszko (angle, pole)

(en) Foundation Kosciuszko Arkivigite je 2020-05-05 per la retarkivo Wayback Machine, pri la fondumo pri pola kulturo

(en) Tadeusz Kosciuszko: A man of unwavering principle, The Institute of World Politics

Referencoj redakti

  1. Noto: Siatempe disvastiĝis ankaŭ aliaj skribmanieroj de sia nonmo, ekzemple Thaddeus Kosciusko en la angla. En: Albert C. Cizauskas, The unusual story of Thaddeus Kosciusko Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine,1986: „A spelling frequently used by his American and English friends“; litove Tadas Kosciuška; beloruse Тадэвуш Касцюшка [taDEvuŝ kascJUŜka]
  2. Elparolo: Tadeuŝ Kos’c’juŝko (la sonoj s kaj c estas molaj: s’, c’). Por aŭdi la polan elparolon, bv. klaki la ikonon de laŭtparolilo, sube, maldekstre (elparolas polo)
  3. (en) "Tadeusz Kościuszko Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine". BelTA News Agency.
  4. (ru) Тадеуш Костюшко Arkivigite je 2018-06-14 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo de la Respubliko Belorusio.
  5. (en) "U.S. Embassy Marks Birthday of Tadeusz Kościuszko With Donation to Museum". U.S. Department of State. la 5-an de februaro 2015, arkivita de la originalo, la 17-an de novembro 2015.
  6. (pl) "Mereczowszczyzna, "Wojczyźnie Tadeusza Kościuszki - Otwarty Przewodnik Krajoznawczy". Krajoznawcy.info.pl, la 10-an de oktobro 2013.
  7. 7,0 7,1 7,2 (en, pl, ru) Soldier, politician, movie star? His life story is an instant blockbuster material, arkivita de la originalo (Wayback Maŝino), la 2-an de oktobro 2018, alirite la 21-an de januaro 2020.
  8. Herbst, 1969 p. 430 (vidu sub Literaturo)
  9. 9,0 9,1 (pl) Biografio[rompita ligilo], Kopiec Kościuszki w Krakowie
  10. (de) Adele Tatarinoff: Tadeusz Kościuszko. En: Jahrbuch für solothurnische Geschichte. Band 40, 1967, paĝoj 343–443, p. 364–365, COI:10.5169/seals-324364
  11. (en) Alex Storozynski: The Peasant Prince. Thaddeus Kosciuszko and the Age of Revolution. Thomas Dunne Books, St. Martin’s Press, New York 2009, ISBN 978-0-312-38802-7, S. 236.
  12. Laŭ: Kronika Polski, (red.) A. Nowak, Eldonejo. Kluszczyński, Kraków 2005, p. 384.
  13. http://www.nonpossumus.pl/biblioteka/feliks_koneczny/swieci/202.php (pollingve)
  14. (en) Gary B. Nash kaj Graham Russell Gao Hodges (aŭtoroj de la libro 'Friends of Liberty' - amikoj de libereco), Why We Should All Regret Jefferson's Broken Promise to Kościuszko (Kial ni bedaŭru ke Jefferson rompis la promeson al Kościuszko), History News Network, 2008
  15. (en) "Wyrzucają polskie Muzeum" ("Elpeli la polan muzeon"), Gwiazda Polarna (La Polusa Stelo), vol. 106, n-ro 23, la 15-an de novembro 2014, p. 4.
  16. (en) 700th anniversary of authoring the book of Golshan-e Raz by Sheikh Mahmūd Shabestarī (1317), Unekso, 2017
  17. Deklaro de UEA okaze de la 75-a internacia datreveno por la Holokaŭsto, Komunikoj de Univesala Esperanto-Asocico, N-ro 844 (2020-01-23), la 27-an de januaro 2020
  18. (eo, fr) Jaro Zamenhof, Espéranto France, la 11-an de decembro 2017, alirite la 21-an de januaro 2020.