Thomas Jefferson

3-a prezidento de Usono

Thomas JEFFERSON [TO-mas ĜEF-er-sen], la tria Prezidanto de Usono, naskiĝis la 13-an de aprilo 1743 en la kantono Goochland, Virginio. Li mortis 83-jaraĝa, la 4-an de julio 1826, je la 50-a naskiĝtago de Usono, en sia domo en Monticello, Virginio, pro kronika reŭmatismo kaj pligrandiĝinta prostato.

Thomas Jefferson
3-a Prezidento de Usono
Persona informo
Thomas Jefferson
Naskiĝo 2-an de aprilo 1743 (1743-04-02)
en Shadwell, Virginio
Morto 4-an de julio 1826 (1826-07-04) (83-jaraĝa)
en Charlottesville, Virginio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per uremio vd
Tombo grave of Thomas Jefferson vd
Religio diismo vd
Lingvoj anglafrancaitalalatinagreka vd
Loĝloko Monticello • Hôtel de Langeac vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater The College of William & Mary
Partio Demokrata respublikano
Subskribo Thomas Jefferson
Familio
Patro Peter Jefferson vd
Patrino Jane Randolph Jefferson vd
Gefratoj Lucy Jefferson Lewis • Randolph Jefferson • Martha Jefferson Carr • Anna Scott Jefferson vd
Edz(in)o Martha Wayles Skelton Jefferson
Infanoj Martha Washington Jefferson, Jane Randolph Jefferson, morte naskita filo, Mary Wayles Jefferson, Lucy Elizabeth Jefferson I, Lucy Elizabeth Jefferson II.
Parencoj Dabney Carr vd
Profesio
Okupo Ŝtatulo, Plantaĝisto
Laborkampo agrikulturojurofilozofiodiplomatioarkitekturo vd
3-a Prezidanto de Usono
Dum 4-a de marto 18014-a de marto 1809
Antaŭulo John Adams
Sekvanto James Madison
2-a Vicprezidento de Usono
Dum 4-an de marto 17974-an de marto 1801
Prezidento John Adams
Antaŭulo John Adams
Sekvanto Aaron Burr
1-a Usona ministro pri eksteraj rilatoj
Dum 26-an de septembro 178931-an de decembro 1793
Prezidento George Washington
Antaŭulo nova ofico
Sekvanto Edmund Randolph
2-a Grandambasadoro de Usono en Francio
Dum 17851789
Antaŭulo Benjamin Franklin
Sekvanto William Short
Delegito el Virginio en Kongreso de Konfederacio
Dum 17831784
2-a Guberniestro de Virĝinio
Dum 1-an de junio 17793-an de junio 1781
Antaŭulo Patrick Henry
Sekvanto William Fleming
Delegito el Virginio en Dua Kontinenta Kongreso
Dum 1775 – 1776
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jefferson, kun kvar aliaj homoj, verkis la Usonan Deklaron de Sendependeco en 1776. Li estis usona ministro en Francio en 1785. Li estis vicprezidento en la administrado de Adams (1797-1801). Li estis ruĝhara kaj tre alta. Religie, li estis Deisto. Martha Wayles Skelton estis lia edzino.

Dum lia administrado (1801-1807) okazis;

Post la aĉeto de la Luiziana Teritorio, li sendis la ekspedicion de Lewis kaj Clark por esplori la novan teritorion.

En mono Jefferson estis libera aŭ senprudenta, do li akumulis grandajn ŝuldojn. Pro liaj ŝuldoj, li vendis sian grandan bibliotekon al la Kongreso. Tiu estis la semo de la Biblioteko de Kongreso, nun tre granda biblioteko en Vaŝingtono.

Jefferson estis bienisto kaj posedis sklavojn, kiujn li liberigis en sia testamento. Unu el liaj sklavinoj estis Sally Hemings, kun kiu li havis gefilojn post la morto de sia edzino. Studo pri la DNA de iliaj posteuloj ŝajnas pruvi la amoron inter Hemings kaj Jefferson.

La bildo de Jefferson estas sur la dudekona dolara monero (la nickel). Sur la inversa flanko de la monero estas Monticello, lia domo.

Jefferson ankaŭ estis arkitekto kaj inventisto. Li estis alte klerigita.

Jefferson verkis kelkajn librojn. Li verkis libron pri Virginio, pri kiu li grande fieris. Li ankaŭ redaktis ian evangelion, kiu unuigis la kvar evangeliojn de la Biblio sed ankaŭ forviŝis la miraklojn de Jesuo kaj la teologion de liaj sekvintoj kiun Jefferson ne ŝatis. Al Jefferson, Jesuo Kristo estis homo tre saĝa, sed li certe ne estis Dio, tial la raportoj pri mirakloj estis laŭ li memevidentaj aldonaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Antaŭe:Prezidanto de UsonoPoste: 
John Adams1801-1809James Madison