Usona ministro pri eksterlandaj aferoj

ministro en la usona registaro kaj gvidanto de la koncerna ministerio

|bildo=Secretary Blinken's Official Department Photo.jpg |priskribo de emblemo=Emblemo de la Usona Departmento de Ŝtato kaj la flago }} La Usona ministro pri eksterlandaj aferoj (angle United States Department of State, laŭvorte "usona sekretario de ŝtato", sed tiel ne eblas laŭlitere traduki) estas la ministro kiu administras aferojn pri eksteraj aŭ eksterlandaj rilatoj. Lia ministerio estas la usona ministerio pri eksterlandaj aferoj (angle Department of State).

Usona ministro pri eksterlandaj aferoj
emblemo
flago
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
ministro pri eksteraj aferojSubministro
Komenco 27-a de julio 1789 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La ministro pri eksterlandaj aferoj estas la plej altranga usona ministro rilate kaj al sukcedo de la prezidanto kaj al formala (protokola) vic-ordo. Pluraj havintoj de la ofico poste kandidatis por iĝi prezidanto de Usono. Parte ili sukcesis, ekzemple Thomas Jefferson, James Madison, James Monroe, John Quincy Adams, Martin Van Buren kaj James Buchanan.

La ministro havas kelkajn formalajn rajtojn; ekzemple li konservas la Grandan Sigelilon de Usono. Usona leĝo preskribas, ke demisianta prezidanto devas komuniki sian demision al la ministro pri eksterlandaj aferoj. La sola ĝisnuna okazo de tio estis je la 9-a de aŭgusto 1974, kiam Richard M. Nixon komunikis sian demision al Henry Kissinger.

Kvankam li estas sukcede la plej altranga ministro, tri aliaj personoj antaŭas lin en la sukcedo de la prezidanto: la vic-prezidanto, la parlamentestro kaj la senatestro. Ĝis nun neniam okazis, ke ministro pri eksterlandaj aferoj devis sukcede (t. e. ne pro elekto) transpreni la oficon de prezidanto de Usono.

Sekretarioj

redakti