William H. Seward
William Henry SEWARD (16a de Majo, 1801 – 10a de Oktobro, 1872) estis usona politikisto kiu servis kiel Usona Sekretario de Ŝtato el 1861 ĝis 1869, kaj antaŭe li servis kiel guberniestro de Novjorkio kaj kiel Senatano. Klara opozicianto de la etendo de sklaveco en la jaroj tuj antaŭ la Usona Enlanda Milito, li estis elstara figuro en la Respublikana Partio en siaj dekomencaj jaroj, kaj estis tre laŭdita pro sia laboro je la konto de la Unio kiel Sekretario de Ŝtato dum la Enlanda Milito.
William H. Seward | |||||
---|---|---|---|---|---|
member of the State Senate of New York | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
William H. Seward | |||||
Naskiĝo | 16-an de majo 1801 en Florida | ||||
Morto | 10-an de oktobro 1872 (71-jara) en Auburn | ||||
Mortis pro | spirhalto [#] | ||||
Tombo | Fort Hill Cemetery [#] | ||||
Religio | Anglikanismo [#] | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Nov-Jorkio [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Union College [#] | ||||
Partio | kontraŭ-framasona partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Samuel S. Seward [#] | ||||
Edz(in)o | Frances Adeline Seward [#] | ||||
Infanoj | William H. Seward, Jr. • Augustus Henry Seward • Frederick W. Seward • Frances Adeline "Fanny" Seward [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • diplomato • verkisto [#] | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Seward baraktis por haltigi la secesion de la sudaj ŝtatoj; kaim tio malsukcesis, li dediĉis sin tutkore al la defendo de la Unio. Lia firma sinteno kontraŭ eksterlanda interveno en la Enlanda Milito helpis eviti, ke Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio agnosku la sendependecon de la Konfederaciitaj Ŝtatoj. Li estis unu el la celoj de la murdokomploto de 1865 kiu mortigis Lincoln kaj estis serioze vundita fare de la konspiranto Lewis Powell. Seward restis en sia posteno laŭlonge de la prezidenteco de Andrew Johnson, dum kiu li negocis la aĉeto de Alasko en 1867 kaj apogis Johnson dum la proceso por lia elpostenigo (impeachment).