Respublikana Partio (Usono)

partio en Usono

La Respublikana Partio estas unu el la du ĉefaj usonaj politikaj partioj.

Respublikana Partio
emblemo
partio
Komenco 20-a de marto 1854 vd
Antaŭe Partio WhigFree Soil Party vd
Poste Radical Democracy Party vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Ideologio

konservativismo • federalism in the United States • Usona ekscepciismo • ekonomia liberalismo • socia konservativismo • nacia konservativismonov-konservatismonovliberalismo

Fondinto(j) Partio WhigFree Soil Party vd
Ĉefestro(j) Ronna Romney McDaniel • Reince Priebus • Michael Steele vd
Membro de Internacia Demokratia UnioAlianco de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformistoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Respublikana Partio
Republican Party
(partio)
Emblemo de Respublikana Partio
partio
Lando  Usono
Ĉefulo Ronna McDaniel
Prezidanto de Usono Donald Trump
Doma Estro de la Malplimulto Kevin McCarthy
Senata Estro de la Majoritato Mitch McConnell
Fondiĝo 20-a de marto 1854
Ĉefa sidejo 310 First Street SE

Washington, D.C. 20003

Koloro(j) ruĝa
Ideologio Usona konservismo

Historie Aboliciismo

Junulara organizaĵo Young Republicans, Teen Age Republicans
Studenta organizaĵo College Republicans
Retejo [1]
vdr

La Respublikana Partio estas konata ankaŭ kiel la "Grand Old Party" (la "Granda Malnova Partio") kaj per ties sigloj (GOP). La maskotbesto de la Respublikana Partio estas elefanto. En Indianao ĝi ankoraŭ uzas sian malnovan emblemon, aglon. Oni konvencie ankaŭ uzas la koloron ruĝan kiel simbolon de la partio.

Historio redakti

La Respublikana Partio estis fondita je la 20-a de marto de 1854 en la urbo Ripon de la subŝtato Viskonsino. Ĝi baziĝis sur la anoj de la malnova Whig Partio, malaperinta nemulte antaŭe. La partio prenis la nomon respublikana, honore al Thomas Jefferson, kiu estis la fondinto de la usona Partio Demokrata-Respublikana.

La partio grupigis en la komenco la sektorojn kontraŭ-sklavismaj kaj ekonomie merkatprotektismaj de la nordaj ŝtatoj de Usono.

Jam en la jaro 1856 ĝia kandidato por prezidenteco John C. Frémont estis la dua (la venkinto estis James Buchanan de la Demokrata Partio.

En la balotoj de la 6-a de novembro de 1860 la reprezentanto de la partio estis Abraham Lincoln, kiu venkis en tre dispartigita elektoj. Lia sinteno kontraŭsklavista kondukis al la komenco de la Usona Intercivitana Milito.

Post la milito la Respublikana Partio konservis la bazan povon dum tre longa periodo, preskaŭ ĝis 1933. Tiu povo baziĝis sur ĝia granda plimulto en la nordo kaj en la okcidento, dum ĝi apenaŭ ekzistis en la sudo.

Inter 1869 kaj 1933 ĉiuj usonaj usonaj prezidentoj estis respublikanaj, kun nur du esceptoj: la demokrataj Grover Cleveland (el 1885 ĝis 1889 kaj el 1893 ĝis 1897), kaj Woodrow Wilson (1913 ĝis 1921). Do, dum 48 jaroj la rego estis respublikana, kun preskaŭ seninterrompa plimulto en la Kongreso).

En la elektoj de 1932, pro la Granda Depresio, la venkinto estis la demokrata Franklin Delano Roosevelt. Tiam komenciĝis periodo de rego de tiu ĉi partio, kiu daŭris ĝis 1953, kiam la respublikanos revenis al la povo kun Dwight Eisenhower.

Dum la sesdekaj jaroj de la 20-a jarcento, la demokrataj intensigis sian reprezentadon de la pli subaj tavoloj, kaj la respublikanoj montris sian ligitecon kun pli dekstraj politikaj, sed sen grandaj diferencoj kun la demokrataj.

En la elektoj de 1980 alvenis nova periodo al la Respublikana Partio, kiam venkis Ronald Reagan kaj instaliĝis politiko de redukto de impostoj, kaj forigo de la sociaj helpoj. Ĝi estis konata kiel la Konservativa Revolucio.

Nuntempe la Respublikana Partio estas la politika opcio pli favora al la libera merkato, kaj pli konservativa politike.

Respublikanaj usonaj prezidentoj redakti

  1. Abraham Lincoln (1861-1865)
  2. Ulysses Grant (1869-1877)
  3. Rutherford Hayes (1877-1881)
  4. James Garfield (1881)
  5. Chester Arthur (1881-1885)
  6. Benjamin Harrison (1889-1893)
  7. William McKinley (1897-1901)
  8. Theodore Roosevelt (1901-1909)
  9. William Taft (1909-1913)
  10. Warren Harding (1921-1923)
  11. Calvin Coolidge (1923-1929)
  12. Herbert C. Hoover (1929-1933)
  13. Dwight Eisenhower (1953-1961)
  14. Richard Nixon (1969-1974)
  15. Gerald Ford (1974-1977)
  16. Ronald Reagan (1981-1989)
  17. George Bush (1989-1993)
  18. George W. Bush (2001-2009)
  19. Donald Trump (2017-2021)

Aliaj respublikanaj politikistoj redakti

Respublikanaj instancoj redakti

La Respublikana Nacia Komitato (angle Republican National Committee; akronime RNC ) estas usona politika komitato kiu funkcias kiel la nacia gvidado de la Respublikana Partio de Usono. La komitato respondecas pri evoluigado kaj promocio de la respublikana politika platformo, same kiel kunordigado de monkolektado kaj elektostrategio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti