Donald Rumsfeld
Donald Henry RUMSFELD (naskita je la 9-a de julio, 1932) estis la Usona Sekretario de Defendo [t.e. milito] depost la 20-a de januaro 2001 ĝis la 8-a de novembro 2006, sub prezidento George W. Bush. Li estis la 21-a sekretario de defendo kaj la ĝis tiam plej maljuna persono en tiu posteno. Antaŭe li jam servis sub prezidento Gerald Ford kiel la 13-a sekretario de defendo de 1975 ĝis 1977, estante do ankaŭ la plej juna persono en la posteno.
Donald Rumsfeld | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1932 (88-jara) en Evanston |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Princeton • Universitato Georgetown • Georgetown University Law Center |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patrino | Jeannette Husted |
Parencoj | Lew Sarett |
Okupo | |
Okupo | politikisto • oficiro • diplomato • aŭtoro • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rumsfeld.com/ |