Arlingtona nacia tombejo

38° 52′ 37″ N 77° 04′ 15″ U / 38.876806 °N, 77.070795 °U / 38.876806; -77.070795 (mapo)

Arlingtona nacia tombejo
milita tombejo • Usona Nacia Tombejara Sistemo • tombejomilitmonumento [+]

LandoUsono

SituoVaŝingtono
- koordinatoj38° 52′ 45″ N, 77° 4′ 20″ U (mapo)38.879166666667-77.072222222222Koordinatoj: 38° 52′ 45″ N, 77° 4′ 20″ U (mapo)
Areo2,53 km² (253 ha) [+]

Arlingtona nacia tombejo (Virginio)
Arlingtona nacia tombejo (Virginio)
DEC
Lokigo de Virginio en Usono
Map
Arlingtona nacia tombejo

Vikimedia Komunejo:  Arlington National Cemetery [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Arlingtona Amfiteatro, poŝtmarko de 1922.

La Arlingtona nacia tombejo estas fama tombejo en Virginio (Usono), en departemento Arlington, apud riverbordo de Potomako, kaj Vaŝingtono, federacia ĉefurbo. Ĝi estas pli ol 200-hektara, ĉ. duonronda areo kun centra konstruaĵo de nobeldomo (kurio) de George Washington Parke Custis, adoptita filo de George Washington kaj konstruita sur ties bieno en 1802. La konstruaĵo estis verkita onidire laŭ ekzemplo de la atena Thesein. Ties ok karakterizaj blankaj kolonoj de la vestiblo estas videblaj eĉ de trans la rivero. La kurio nuntempe funkcias kiel memordomo de Robert E. Lee sub nomo Arlington House.

Post kiam Lee – kiu edzinigis en tiu domo Mary Randolph Custis-on en 1831 – forlasis Arlington (22-an de aprilo de 1861), por transpreni la ĉefkomandejon de la Konfederaciaj taĉmentoj dum la usona interna milito, la nordanoj okupis la bienon kaj establis en la kontruaĵo ĉefkomandejon, sur la bieno armean bivakon. Arlington iĝis soldata tombejo en 1864 je ordeno de la milita ministro. Post plurjara proceso, la ĝenerala heredanto de la bieno, George Washington Custis Lee atingis, ke la Supera Kortumo juĝis la registaron malobservanto de la posedrajto. Li finfine vendis sian posedrajton en 1883 al Usono kontraŭ 150 000 dolaroj.

Oni entombigis tie unuafoje la 13-an de majo 1864 konfederacian militkaptito,n kiu mortis en loka hospitalo.

Post tiam oni entombigis multajn heroajn mortintojn de Usono, oni reentombigis kelkajn oficirojn de la sendependiga milito (ekz. la hungaran Sándor Asbóth-on. Oni entombigis tie multajn armeajn gvidantojn kaj kelkajn elstarajn civitanojn kiel generalon John J. Pershing, admiralon Richard E. Byrd, generalojn William Howard Taft, Robert E. Peary, Jonathan Wainwright kaj George C. Marshall, majorojn Robert Todd Lincoln, Pierre-Charles L'Enfant; William Jennings Bryan-on, John F. Kennedy-n kaj Robert F. Kennedy-n.

La tombo de la nekonata soldato estis originale memoraĵo por la mortintoj de la unua mondmilito, sed oni rigardas ĝin ankaŭ kiel memoraĵon por la aliaj militoj. La respublika armeo konstruis proksime al tio la amfiteatron Memorial por festejoj de Memorial Day (respublika memortago) kaj oni inaŭguris la 15-an de majo 1920. Ĝi estas sen tegmenta, amfiteatrosimila konstruaĵo el blanka marmoro kaj formanta la atenan Dionis-templon aŭ la francian romepokan Orange-teatron.

La Kampo de la mortintoj (Fields of the Dead) entenas pli ol 163 000 unuopajn tomboŝtonojn. Ĝi formas ordigon, akceptitan en 1872 por ĉiu nacia tombejo. La milita memoraĵo de la Usona Marsoldato (Marine Corps War Memorial) portanta flagon ĉe Iwo Jima, troviĝas apud la tombejo.

Bildaro redakti


Sepultitoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti