Supera Kortumo de Usono
La Supera Kortumo de Usono (angle Supreme Court of the United States), lokita en Vaŝingtono, estas la plej alta juĝa kaj jura instanco de Usono, la kapo de la usona justica branĉo kaj la plej alta tribunalo de la nacio. Ĝi konsistas el ĉefjuĝisto kaj ok asociitaj juĝistoj, kiujn nomumas la prezidanto kun la konsento de la plimulto de la Senato. Juĝistoj servas principe dumvive. Ĝi estas ĉefe konstitucia tribunalo, tio estas, ĝi kontrolas, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio, kaj ĝi havas la lastan juĝistan aŭtoritaton ene de Usono por interpreti kaj decidi demandojn de federacia juro. Krom la justica branĉo, kiun la ĉefkortumo kapumas, la ceteraj branĉoj de usona registaro estas la ekzekutiva branĉo kaj la leĝofara branĉo.
Supera Kortumo de Usono | ||
---|---|---|
![]() | ||
Geografia situo | 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo)38.890555555556-77.004444444444Koordinatoj: 38° 53′ 26″ N, 77° 0′ 16″ U (mapo) | |
| ||
Fondodato | 1789 | |
Sidejo | Vaŝingtono, Usono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
HistorioRedakti
La plej frua Ĉefkortumo mankis prestiĝon kaj aŭdis malmultajn kazojn. Ĉi tiu ŝanĝiĝis kiam Ĉefjuĝisto John Marshall establis la tribunalon kiel arbitracianto de la konstitucio kaj donis gravajn deklarojn sur la interrilato inter la statoj kaj federacia registaro. Hodiaŭ estas ĉefkortumo la plej grava tribunalo in la lando, kaj decidas sur kazojn nacia rilato, helpanta difini la rolon de la konstitucio.
KonstruaĵoRedakti
La tribunalo originale ne havis propran konstruaĵon. Dum iom da tempo, ĝi kunvenis en Independence Hall en Filadelfio. Post kiam la federacia registaro transloĝiĝis al Vaŝingtono en 1801, ĝi kunvenis en la Usona Kapitolo. Ĝi restis tie ĝis 1935, kiam ĝi moviĝis en sia fina hejmo, la Usona Ĉefkortumo Konstruaĵo, Usona Nacia Historia Rekonilo en Vaŝingtono.
MembrojRedakti
William Taft estis la sola ĉefjuĝisto kiu ankaŭ estis prezidanto. La nuna ĉefjuĝisto estas John Roberts. Aktuale, du asociitajn juĝistojn nomumis Prezidanto Obama kaj tri nomumis Prezidanto Trump.
ReferencojRedakti
- http://www.supremecourt.gov/ oficiala retejo (angle)
- http://www.supremecourt.gov/about/briefoverview.aspx[rompita ligilo] priskribo (angle)