Herbert C. Hoover
(Alidirektita el Herbert Hoover)
Herbert Clark HOOVER [HER-bert klark HU-vr], la tridek-unua prezidento de Usono, naskiĝis je la 10-a de aŭgusto, 1874, en West Branch, Iovao. Li mortis 90-jaraĝa, je la 20-a de oktobro 1964 en Novjorko pro kancero.
Hoover estis alta kaj korpulenta viro. Lia edzino estis Lou HENRY, kaj la paro havis du filojn. Hoover estis kvakero.
Dum lia administrado (1929–1933) okazis:
- 1929 La Borsa Kraŝo ĉe Wall Street – la 29-an de oktobro; la Granda Monda Depresio daŭris dek jarojn
- 1930 La Tarifo de Hawley-Smoot
- 1932 La Bonifika Marŝo de veteranoj en Vaŝingtono
En 1921 li helpis plilarĝigi la subtenon de la malsatmizerantaj homoj en la bolŝevisme regata Rusio. Oni akuzis lin pro tio je apogo de la bolŝevismo en Rusio. Li respondis jene:
"Twenty million people are starving. Whatever their politics, they shall be fed!"
- Dudek milionoj da homoj malsatmizeras. Senkonsidere de sia politiko, ili estos nutrataj!
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.yale.edu/lawweb/avalon/presiden/inaug/hoover.htm Arkivigite je 2006-06-15 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.whitehouse.gov/history/presidents/hh31.html Arkivigite je 2009-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.uh.edu/engines/epi139.htm
- http://vvl.lib.msu.edu/showfindingaid.cfm?findaidid=HooverH Arkivigite je 2006-06-23 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Claus Bernet: Herbert Hoover, en: BBKL, 30, 2009, 644–653: http://www.bautz.de/bbkl/h/hoover_h_c.shtml
Antaŭe: | 31-a Prezidento de Usono | Poste: | |
---|---|---|---|
Calvin Coolidge | 1929-1933 | Franklin D. Roosevelt |