Calvin Coolidge
Calvin COOLIDGE [kalvin kuliĝ], la trideka prezidento de Usono, naskiĝis la 4-an de julio 1872, en Plymouth Notch, Vermonto. Li mortis 60-jaraĝa, la 5-an de januaro 1933, en Northampton, Masaĉuseco pro kora trombozo.
Calvin Coolidge | ||
---|---|---|
Prezidanto de Usono | ||
![]() | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Calvin Coolidge | ||
Naskonomo | John Calvin | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1872 en Plymouth Notch | |
Morto | 5-an de januaro 1933 (60-jara) en Northampton | |
Mortis pro | korinfarkto [#] | |
Tombo | Plymouth Notch Cemetery [#] | |
Religio | Kongregaciismo [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Loĝloko | Masaĉuseco [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | Amherst College • St. Johnsbury Academy [#] | |
Partio | Respublikana Partio [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | John Calvin Coolidge, Sr. [#] | |
Patrino | Victoria Josephine Moor [#] | |
Edz(in)o | Grace Coolidge [#] | |
Infanoj | John Coolidge • Calvin Coolidge, Jr. [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto • advokato • ŝtatreprezentanto • aŭtobiografo [#] | |
Aktiva en | Bostono [#] | |
30-a Prezidanto de Usono ![]() | ||
Dum | 1923-1929 | |
Antaŭulo | Warren G. Harding | |
Sekvanto | Herbert C. Hoover | |
Vicprezidanto de Usono ![]() | ||
Dum | 1921-1923 | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Coolidge estis malgranda kaj modesta viro. Lia edzino estis Grace Anna Goodhue, kaj la paro havis du filojn. Coolidge estis kongregaciisto.
Dum lia administrado (3-a de aŭgusto 1923 – 3-a de marto 1929) okazis;
- 1924 Akto de Enmigrado – limigis la enmigradon al Usono
- 1924 Aktoj de Enspezo – reduktoj de impostoj kaŭzis spekuladon en Wall Street kaj prosperon.
- 1928 Pakto de Parizo – por antaŭenigi mondpacon. Ĝi estas nomata ankaŭ "Pakto de Kellog kaj Briand", laŭ la eksterlandaj ministroj de Usono kaj Francio.
Dum la regado de Coolidge la ekonomio floris, kaj li sukcesis malaltigi la impostojn kaj tamen redukti la ŝtatajn ŝuldojn. Sed ok monatojn post lia eksiĝo okazis la Nigra Ĵaŭdo, komenco de la Granda Depresio, je kiu disfalis granda parto de la usona kaj monda ekonomioj.
Ĝis 1925 Coolidge ne havis vic-prezidenton; poste lia vic-prezidento estis Charles G. Dawes.
Coolidge estas la sola usona prezidento, kiu naskiĝis je la nacia tago. Li estis baptita je la du antaŭnomoj "Calvin John", sed rezignis pri "John", kiam li abiturientiĝis.