Bostono

urbo en Masaĉuseco, Usono
Por la muzikgrupo, vidu artikolon Boston (muzika grupo).

Bostono (angle Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.

Panorama vido de la urbocentro de Bostono je novembro 2015
Panorama vido de la urbocentro de Bostono je novembro 2015
Bostono

emblemo

Fotomontaĵo
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 675 647  (2020) [+]
Loĝdenso 2 910 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo)42.360277777778-71.057777777778Koordinatoj: 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo) [+]
Alto 43 m [+]
Areo 232,167761 km² (2 321 6.7 761 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Bostono (Masaĉuseco)
Bostono (Masaĉuseco)
DEC
Bostono
Bostono
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Situo de Bostono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Boston [+]
vdr


Blazono de urbo

En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589 141 loĝantojn, farante sin la 20-a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.

Kvartalo Back Bay en Bostono

Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.

Geografio redakti

Granda Bostono (angle Greater Boston; ankaŭ konata kiel angle Eastern Massachusetts, Orienta Masaĉuseco) estas la metropola areo de Nov-Anglio kiu estas en la nordoriento de Usono en kies centro estas la urbo Bostono. La regiono estas la deka plej granda metropola areo en Usono. La areo de Granda Bostono ampleksas tri ŝtatojn - Masaĉuseco, Nov-Hampŝiro kaj Rod-Insulo.

Apudaj urboj de Bostono inkluzivas Kembriĝon kaj Somerville. La loĝantaro estas de 5.650 mil (en la aglomeraĵo en 2000). Elstara geografia elemento estas Georges Insulo.

En la aglomeraĵo estas multaj universitatoj:

Inter la ĝemelaj urboj de Bostono estas Barcelono, Hispanio; Hangzhou, Ĉinio; Kioto, Japanio; Melburno, Aŭstralio; Padua, Italio; Strasburgo, Francio; Tajpeo, Tajvano.

Situo redakti

  • loko: 42°20' Norde, 71°00 Okcidente Mapo
  • horzono: GMT-5h (-4h de aprilo ĝis oktobro)

Historio redakti

 
La Sieĝo de Bostono 1775–1776

La unua loĝanto de Bostono, pastro William Blaxton, loĝis sole en la loko de la nuna najbarejo Beacon Hill dum kvin jaroj antaŭ ol aliaj britaj setlantoj alvenis en 1622. Nun en tiu najbarejo loĝas 10.000 homoj. Bostono estis fondita en 1630 kaj nomita laŭ la urbo Bostono en orienta Anglio (Lincolnshire).

The Boston News-Letter (Bostona Novaĵletero), unuafoje publikigita en Bostono la 24an de aprilo, 1704, estas konsiderata kiel la unua kontinue publikigita gazeto en Brita Nordameriko.

En Bostono okazis la Bostona Masakro (1770) kaj la Bostona teumado (1773), eventoj ideologie gravaj en la historio de Usono. Proksime de ĝi okazis la "Batalo de Bunker Hill" (1775). La Sieĝo de Bostono (19a de aprilo 177517a de marto 1776) estis malferma fazo de la Usona Revolucia Milito. Milicanoj el Nov-Anglio malhelpis la movadon surtere de la Brita Armeo fortikita en kio estis tiam la duoninsula urbo Bostono, Masaĉuseco. Ambaŭ partioj devis elturniĝi por provizioj kaj personaro dum la daŭrado de la sieĝo. Brita reproviziado kaj refortiga agado estis limigitaj al maraliro. Post dekunu monatoj de sieĝo la britoj abandonis Bostonon navige al Nov-Skotio.

Vidindaĵoj redakti

Servoj redakti

Entreprenoj redakti

Famuloj redakti

Transportoj redakti

Esperanto en Bostono redakti

Tie, John Fogg Twombly fondis la unuan usonan Esperanto-Grupon en 1905.

Bildaro redakti

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti