Kioto
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Kioto (apartigilo) |
Kioto (japane 京都 [kjoto] aŭskulti) estas urbo en Japanio, ĉefurbo de la Gubernio Kioto, Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas la historie kaj kulture plej grava urbo de Japanio.
Kioto | |
---|---|
Japana nomo | 京都市 |
![]() Loko de Kioto en Gubernio Kioto, Japanio. | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kansajo |
Gubernio | Gubernio Kioto |
Municipokodo | 26100-9 |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 827,90 km² |
Loĝantaro (1-a de septembro 2006) | |
Tute | 1 472 666 |
Koordinato | 35°00′N 135°45′O / 35°N, 135.75°O (mapo)Koordinatoj: 35°00′N 135°45′O / 35°N, 135.75°O (mapo) |
Simboloj | |
Arbo | plorsaliko, acero de Takao kacura (cercidiphyllum japonicum) |
Floro | kamelio, rododendro, satozakura |
Urbodomo de Kioto | |
Adreso | 〒604-8571 Nakagyo-ku, Kami-Honnouji-mae-machi 488, Miike Agaru, Teramachi-dori |
Telefononumero | +81-75-222-3111 |
Oficiala retpaĝo: http://www.city.kyoto.jp/ | |
Dum la epoko de Heian (794 — 1192) kaj epoko de Muromaĉi (1338 — 1573) Kioto estis ĉefurbo. Ekde 794 ĝis 1868, Imperiestroj de Japanio loĝis en la urbo.
Kioto estas ankaŭ industria urbo. Grandaj entreprenoj (Kyocera, Shimadzu, Nintendo, ktp.) situas tie.
GeografioRedakti
Kioto situas en la suda parto de la gubernio Kioto. Tra la urbo, la riveroj Kamo, Kacura, kaj Uĝi fluas. Nord-oriente de la urbo troviĝas Monto Hiej, nord-okcidente Monto Atago.
IndustrioRedakti
- Tradiciaj industrioj
- Entreprenoj
Ĝemelaj urbojRedakti
KvartalojRedakti
La urbo Kioto havas 11 kvartalojn.
TurismoRedakti
Mondaj KulturheredaĵojRedakti
- Ora templo (Kinkaku-ĝi)
- Kastelo de Niĝo (Niĝo-ĝo)
- Templo Ĝiŝo (Ginkaku-ĝi)
- Templo Kiyomizu (Kijomizu-dera)
- Templo Rokuon (Kinkaku-ji)
- Templo Rjoan (Rjoan-ĝi)
Famaj ejojRedakti
FestojRedakti
ServojRedakti
Esperanto en KiotoRedakti
En Kioto vivis kaj aktivis la kompilinto de la Plena Verkaro Zamenhofa (PVZ), ludovikito.
Kioto-Esperanto-Societo [1] aktivas; ĝi havas kunsidojn ĉiumerkrede en la domo "Esperanto-Kaikan"[2], ĝi ankaŭ okazigas elementan kurson, ekspozicion kaj Zamenhofan feston ĉiujare.
Kioto kaj EsperantoRedakti
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Kioton:
- En lia akompano Utnoa superlibelas
- la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
- Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
- la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
- sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
- Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
- -Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
- la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
- Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
- dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[3]
ReferencojRedakti
- ↑ Blogo de Kioto-Esperanto-Societo
- ↑ Esperanto-Kaikan
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.