Imperiestro de Japanio

monarko de Japanio

La Imperiestro de Japanio (天皇 [ten-noo]) estas japana titola Ŝtatestro kaj la ĉefo de la Japana imperia familio.

De la komenco de Japanio ĝis la mezo de 20-a jarcento, la rolo de imperiestro alternis inter religia superulo, nominala reganto kaj efektiva imperia rolo.

Laŭ la moderna japana konstitucio, la imperiestro estas nun ceremonia figuro.

La nuna imperiestro estas Imperiestro Naruhito (2019-) La loĝejo de la Japana Imperiestro estas Imperiestra Palaco (Kōkyo), situas en centro de Tokio, depost la mezo de 19-a jarcento. Antaŭ tio la imperiestroj loĝis en Kioto.

Heredo de Trono redakti

Ekzistas legendo, ke la trono estis heredita sen escepto de vir-liniaj posteuloj de la unua imperiestro Ĝimmu. Nuntempa leĝo pri tronheredo sekvas ĉi tiun tradicion.

Post la malvenko de la Dua Mondmilito, nuligo de galantiaj familoj kaj adopto de monogamio kaŭzis la seriozan malpliiĝon de rajtuloj de heredo. En 2019, nur tri homoj, 83-aĝa Masahito, kronprinco Fumihito, kaj Hisahito, havas la heredrajton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti