Malfermi la ĉefan menuon

Rokuonji

budhisma templo
(Alidirektita el Ora Pavilono)

Rokuonji (鹿苑寺 ("bikŝuejo de la ĝardeno de cervoj"?)), plej bone konata pro ĝia fama relikvujo Ora Pavilono (金閣), kaj tial nomata Kinkakuji (金閣寺 "bikŝuejo de la Ora Pavilono"?), estas Zena bikŝuejo de la skolo Rinzai, subskolo Shōkokuji, en la nordokcidenta parto de Kioto, Japanio.[1] Ĝi estas unu el la plej popularaj konstruaĵoj en Japanio, loganta grandan kvanton da vizitantoj jare.[2] Ĝi estas Nacia Speciala Historia Loko, Nacia Speciala Pejzaĝo, kaj ĝi estas unu el 17 lokoj, kiuj formas la Historiaj monumentoj de antikva Kioto, kiuj estas mondaj heredaĵoj de Unesko.[3]

Rokuonji
鹿苑寺
Kinkaku-ji Gold Pavilion close-up.jpg
La relikvujo ĉe la bikŝuejo Rokuonji, konata kiel Kinkaku, la Ora Pavilono.
 Dharma wheel.svg  Bikŝuejo  Dharma wheel.svg
Loko: 1 Kinkakuji-chō, Kita-ku, Kyōto-shi, Kyōto-fu, Japanio.
Skolo: Rinzai, subskolo Shōkokuji
Ĉefa bodisatvo: Kannon
Fondinto: Ashikaga Yoshimitsu
jaro de elkonstruado: 1397
1955 (rekonstruita)
Retejo: http://www.shokoku-ji.jp/
Information icon.svg
vdr
Rokuonji
Memorindaĵoj de antikva Kioto, Uĝi kaj Ocu
Monda heredaĵo

Kinkaku-ji.jpg
Kinkaku, la Ora Pavilono, de malproksime
Lando Flago-de-Japanio.svg Japanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii, iv
Fonto 688-013
Regiono** Azio
Geografia situo 35° 2′ 22″ N, 135° 43′ 46″ O35.039444444444135.72944444444Koordinatoj: 35° 2′ 22″ N, 135° 43′ 46″ O
Registra historio
Registrado 1994  (n.k. sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Japanio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
La ĝardeno ĉirkaŭ la relikvujo Kinkaku ĉe la bikŝuejo Rokuonji.

Ĝia fama trietaĝa relikvujo Kinkaku, la Ora Pavilono, estas nomita "ora" pro la orfolia tegaĵo de la du superaj etaĝoj. Sur la tegmento troviĝas ora hōō.

HistorioRedakti

 
Kolorigita foto de la ora relikvujo en 1885. La ora tegaĵo estas forfalanta pro difektiĝado tra la tempo.

La loko, kie troviĝas la bikŝuejo Rokuonji estis originale vilao nomita Kitayamadai (北山第), apartenanta al la povhava ŝtatisto Saionji Kintsune.[4]

La historio de la bikŝuejo komenciĝas en 1397, kiam la vilao de la familio Saionji estis aĉetita de la ŝoguno Ashikaga Yoshimitsu kaj, laŭ lia volo, kiam li forpasis, lia filo transformis la lokon en Zenan bikŝuejon de la skolo Rinzai.[4][2][5]

Dum la milito de Ōnin (1567-1477), krom la Ora Pavilono, ĉiu konstruaĵo ĉe la bikŝuejo estis forbrulita.[4]

 
La Ora Pavilono post la brulado de 1950.

La 2-an de Julio de 1950, je la 02:30 ATM, la Ora Pavilono estis forbrulita de la 22-jara bikŝuo Hayashi Yōken, kiu klopodis sinmortigi sur la monteto Daimonji malantaŭ la konstruaĵo, sed travivis kaj estis malliberigita. La bikŝuo estis kondamnita al naŭ jaroj en malliberejo, sed finfine li estis liberigita pro skizofrenio la 29-an de Septembro de 1955. Li forpasis pro tuberkulozo en Marto de 1956.[6] Dum la incendio, la originala statuo de Ashikaga Yoshimitsu forbruliĝis, sed nun ĝi estis rekonstruita. Fikcia versio de tiu ĉi evento estas la ĉefa temo de romano de 1956 de Mishima Yukio, Kinkakuji.[1]

La nuna konstruaĵo estas de 1955, kiam ĝi estis rekonstruita. Ĝi havas tri etaĝojn kaj estas 12.5 metrojn alta.[7]

KinkakuRedakti

 
Hōō sur la tegmento de Kinkaku.

La Ora Pavilono (金閣 Kinkaku?) estas trietaĝa relikvujo (舎利殿 (shariden?)) ĉe la bikŝuejo Rokuonji. La du superaj etaĝoj estas tegitaj de orfolio.[8]

ArĥitekturoRedakti

 
La ferdeko kaj insuletoj ĉe la posto de la konstruaĵo.

Kinkaku havas po malsaman arĥitekturan stilon en ĉiu etaĝo[1]shindenzukuri,bukezukuri kaj zenshūbutsudanzukuri.[7]

ĜardenoRedakti

 
Pagodo de la blanka serpento ĉe Rokuonji.

Kinkaku estas ĉirkaŭita de ĝardeno por ekskurso (回遊式庭園 (kaiyūshikiteien?)),[5] kiu uzas la principon de pruntpreno de pejzaĝo (shakkei). La konstruaĵo troviĝas antaŭ lageto, kiu nomiĝas Kyōkochi (鏡湖池 Spegula Lageto?), kiu spegulas la konstruaĵon.[4] La lageto enhavas dek insuletojn,[7] kaj la plej granda reprezentas la japanan insularon.[4]

En Esperanta kulturoRedakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Rokuonji, nome kiel Ora Pavilono:

En lia akompano Utnoa superlibelas
la landon de Honŝuo, meze de maro safira.
Ili alflugas Kjoton, kaj poste Sanhusagendon,
la lignan konstruaĵon sur tuta mondo plej vastan,
sanktejojn ĝardenitajn kun harmonia primeto.
Kaj la pentristo fama al Uttu diras indike:
-Leviĝas jen Rjoanji kaj la palaco Kacura,
la Ora Pavilono kaj la Reĝhalo Feniksa.
Vidu sur stratoj longaj la girlanditan amason
dum la Printempaj festoj de la Floranta Ĉerizo.[9]

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Kinkakuji Temple - 金阁寺, Kyoto, Japan. Oriental Architecture. Alirita 2010-07-13.
  2. 2,0 2,1 Bornoff, Nicholas (2000). The National Geographic Traveler: Japan. National Geographic Society. (ISBN 0-7922-7563-2).
  3. Places of Interest in Kyoto (Top 15 most visited places in Kyoto by visitors from overseas). Asano Noboru. Alirita 2010-07-15.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Kinkaku-ji in Kyoto. Asano Noboru. Alirita 2010-07-15.
  5. 5,0 5,1 Scott, David (1996). Exploring Japan. Fodor's Travel Publications, Inc. (ISBN 0-679-03011-5).
  6. Albert Borowitz. (2005) Terrorism for self-glorification: the Herostratos syndrome. Kent State University Press, p. 49–62. ISBN 978-0-87338-818-4.
  7. 7,0 7,1 7,2 Young, David, and Michiko Young. The art of Japanese Architecture. North Claredon, VT: Turtle Publishing, 2007. N. pag. Print.
  8. Eyewitness Travel Guides: Japan. Dorling Kindersley Publishing (2000). (ISBN 0-7894-5545-5).
  9. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.

Eksteraj ligilojRedakti