Ŝablono-Diskuto:Informkesto Monda Heredaĵo

Latest comment: antaŭ 1 monato by Tlustulimu in topic vikivojaĝa ligbutona bildo P948

La Koordinato kaj la Mapo redakti

Karaj. Mi ĉefe redaktas pri majaa ruino. Mi volas almeti la detalojn de koordinato kaj mapo al la ŝablono:informkesto Monda Heredaĵo. -- yagitakeshi20240419220453 00:23, 23. Sep 2008

bona projekto ! AL @

Fuŝa laboro redakti

Ĉi tiu ŝablono estis fuŝe redaktita, dokumentita kaj uzata. Ĝi estas enmetita en cento da paĝoj. La parametro <fonto> devus esti ID kaj esti plenigita per valoro trovita en retejo de UNESKO : tio nenie estis klarigita kaj sekve nenie farita. Cetere enmetintoj de la ŝablono en paĝojn donis kiel valoron por la parametro 'lando' tian entenon :

{{flagicon|<lando>}} [[<lando>]]

{{<lando>}}

Tiu valoro tute ne estas reuzebla por ekzemple ordigi la paĝojn en kategoriojn de heredaĵo laŭ landoj, kio estas malpli stulte ol ĉiujn ordigi en la saman kategorion (des pli ke la kategorioj ekzistas) Se paĝo estas ordigita en subkategorion tiam ĝi ne estu ordigita en la superan kategorion.

Nun estas mane korektenda tiu cento da paĝoj, klara dokumentado estas verkenda kaj venontaj enmetoj de la ŝablono nepre respektu ĝuste la sintakson de la ŝablono. Laŭ la historio de la redaktoj de la ŝablono mi konstatis ke ĝi estis redaktita jam de ses estimindaj kontribuantoj kaj mi ne komprenas ke neniu el ili jam korektis tiujn gravajn mankojn. Arno Lagrange @ 13:51, 20. Dec 2008 (UTC)

Unu kaj duonon da jaroj poste mi konstatas ke plu estas malkoheraĵoj kun tiu ŝablono. Ekzemple en Alhambro mi trovis ke estis lando={{flagicon|Hispanio}} [[Hispanio]] dum devus esti lando=Hispanio Arno Lagrange @ 15:01, 4. Aŭg 2010 (UTC)

Kategorioj redakti

Kiel ŝanĝi al pluralo okaze de la kategoriaj nomoj? Narvalo (diskuto) 10:23, 24 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi ĵus ŝanĝis la kategoriojn en {{Heredaĵo de UNESKO}}. Ĉu ili nun estas ĝustaj? --Tlustulimu (diskuto) 14:27, 24 Apr. 2012 (UTC)

Landoj redakti

Plu estas mankoj: Aparte estas mondaj heredaĵoj, kiuj situas en pli ol unu lando, ekzemple la Vadmaro en Germana Golfo (NL/DE/DK) aŭ la Kurona Duoninsulo (LT/RU)... Mi provas eksperimente ebligi la uzon de pluraj landoj. -- ThomasPusch (diskuto) 10:44, 20 Nov. 2012 (UTC)

Koordinatoj kaj aŭtomata kategorio redakti

Saluton. Ĉar alia uzanto neatente kaj sendiskute ŝanĝis ĉi tiun ŝablonon, mi post riparo ĵus protektis ĝin. La uzita helpoŝablono {{Informkesto/Opcia linio koordinatoj}} bedaŭrinde estas ne bone alĝustigita imitaĵo de la franca vikipedio. Nia Lua-modulo {{Coordinates}} tute ne enhavas iun funkcion "longitude". Tial la ŝablono estis aldonita al la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Ĉar mi jam de monatoj ne okupiĝis pri Lua kaj ĝis nun neniu petis pri aldono de la menciita funkcio, mi anstataŭigis la nomitan ŝablonon per la pli taŭga {{Koordinato}}. Ĝi havas pli detalan dokumentadon en esperanto kaj estas alĝustigita al nia vikipedio. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 25 Feb. 2015 (UTC)

(+) Ĉar estis fuŝo en la dokumento, mi anstataŭigis la uzitan ŝablonon {{Francio}} en la ekzemplo per simpla teksto. Alie aŭtomata kategorio estis fuŝita. Mi ne scias, ĉu la antaŭa ŝanĝinto uzis antaŭrigardon aŭ ne. --Tlustulimu (diskuto) 15:08, 25 Feb. 2015 (UTC)

Plurlanda heredaĵo kaj plivastigo de heredaĵo redakti

Se oni metas du nomojn de lando en la parametro "Lando", tio generas eraran kategorion "Monda heredaĵo en Belgio, Francio" por ekzemplo, rigardi al "belfridoj de Belgio kaj Francio".

Mankas parametro por indiki plivastigon de la heredaĵo kiel estas en la jam menciita heredaĵo. Tio estus facile aldonebla kaj korektita se permeso modifi la ŝablonon ekzistus.--Xian-eo (diskuto) 10:23, 4 Mar. 2015 (UTC)

@Xian-eo: Laŭ la dokumentado de la ŝablono krom la parametro "Lando" ankaŭ ekzistas la parametroj "Lando2" kaj "Lando3". Sed bonvolu atenti, ke ne estu tie uzataj iuj ŝablonoj kiel ekzemple {{Francio}}, ĉar nur la pura teksto "Francio" ĝuste funkcias.
Krome mi ĵus aldonis iom da kodo al la ŝablono, tiel ke la aŭtomata aldono de kategorioj eĉ funkcias, se la parametroj "Lando2" kaj "Lando3" estas uzataj. La menciita artikolo belfridoj de Belgio kaj Francio bone montras la rezulton. --Tlustulimu (diskuto) 11:10, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankon pro via agado. Pri la dua demando : en la menciita artikolo estas ankaŭ plivastigo de la heredaĵo okaze de plia sesio en 2005, aldone al tiu de 1999 sed mankas parametro por tio en la ŝablono kaj sekve la rezulto estas netaŭga. Aldoni parametrojn "Jaro1", "Jaro2" aŭ alinoman parametron ebligus solvi la problemon.--Xian-eo (diskuto) 13:33, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Xian-eo: Inter kiuj jam difinitaj parametroj estu aldonataj "Jaro1", "Jaro2" kaj eble eĉ "Jaro3"? --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 4 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Tio estas nur por la parametro "Jaro", kiu estas por la jaro de la unua sesio de Unesko, kiu enskribis la heredaĵon, mi proponas "Jaro1" kaj "Jaro2" kiel novajn parametrojn (kaj ne aldonaĵojn al nomoj de ekzistantaj parametroj) por la jaro de la dua kaj tria sesio de Unesko kiu modifis la enskribon. En la angla estas parametro "Extension" (kaj eĉ "Extension2" en la franca) por tio. Se necesus dua dato por alia parametro, mi sugestus aldoni nur ciferon al la nomo de tiu parametro (por ekzemplo "Forigo", "Forigo1", ktp.) sed tio ne necesas nun.--Xian-eo (diskuto) 17:46, 4 Mar. 2015 (UTC)

Atentigo redakti

Mi denove trovis fuŝan uzon de la informkesto, nome en la artikolo Kremlo de Novgorod, sed jam korektis tion. Tie estis uzita la ŝablono {{RUS}} en la parametro lando. Mi proponas, ke ni aldonu ion al la dokumentado, ke tio malhelpas la ĝustan funkcion de la aŭtomata kategorio. Ne facile eblas per Lua-modulo eltiri la landan nomon el jam malkomponita ŝablono. Tial ŝablono en tiu parametro ne estu uzata. Sed danke al aldonita Lua-modulo nun eĉ ligilo al artikolo pri la lando ne plu fuŝas la kategorion. La vikiajn krampojn [[]] la Lua-modulo povas malaperigi relative facile. --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 3 Aŭg. 2015 (UTC)

Pluraj koordinatoj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Historiaj vilaĝoj Ŝirakaŭa-go kaj Gokajama ankoraŭ ne enhavas koordinatojn. Sed laŭ la teksto kaj la germana artikolo necesus meti eĉ plurajn koordinatojn de proksimaj lokoj en Japanio. Ĉar tio estas sufiĉe komplika afero, mi faros tion alian fojon. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 17 Aŭg. 2015 (UTC)

Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo redakti

Saluton. Mi ĵus korektis Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo, pro la jenaj kialoj:

  • {{CUB}} estis en la ŝablona parametro Lando, kvankam tio fuŝas la aŭtomatan kategorion de la informkesto
  • la informkestaj koordinatoj nun estas prenataj el Vikidatumoj
  • mankis mapo de Kubo.

Bonvolu atenti, ke ankaŭ aliaj landaj ŝablonoj ne estu uzataj en la menciita parametro. Teknike tio simple ne eblas. Neniel eblas krei aŭtomatan kategorion, se en la rilata parametro enestas jam malkomponita enhavo, do ŝablono aŭ io tia. Eĉ per Lua-modulo tio ne eblas, ĉar Lua-modulo fakte estas je la vico post la malkomponado.

Mi ankaŭ korektis multajn aliajn artikoloj, sed ankoraŭ ne ĉe ĉiuj la aferon pri la koordinatoj el Vikidatumoj, ĉar Pino tion aldonis al la ŝablono, kiam mi jam estis prilaborinta sufiĉe da artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 09:30, 19 Aŭg. 2015 (UTC)

vikivojaĝa ligbutona bildo P948 redakti

Mi estas blokita por redakti tiun ĉi. Ĉu eblas enigi la kodon?

Certe ĝi funkcios nur se la informkesto NE estas subŝablono! Sj1mor (diskuto) 22:59, 1 mar. 2024 (UTC)Reply

  Farite ne nur la aldono laŭ via propono, sed iomete eĉ laŭ la rilata germana ŝablono. Mankis subteno por la jaroj 2017 ĝis 2023. - Krome jam bone funkcias en Ĵurasia Marbordo‎. Amike Tlustulimu (diskuto) 15:38, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
Do, en la menciita artikolo fakte la ĉirkaŭanta informkesto aperigas la bildon. Do, duoblaĵo ne aperas, pro statuso de subŝablono. Tlustulimu (diskuto) 15:39, 2 mar. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto Monda Heredaĵo".