Vadmaro (Norda maro)

maro en Nederlando
(Alidirektita el Vadmaro en Germana Golfo)
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la vadmaro en Norda maro. Se vi serĉas informojn pri aliaj vadmaroj aŭ vadmaro ĝenerale, vidu la paĝon Vadmaro.

La vadmaro en Norda maro, kiel propra nomo ankaŭ skribita majuskle kaj mallonge Vadmaro (aŭ Vadomaro), estas la nomo[1] por la interna maro kaj ĝia marborda malseka areo, situanta inter parto de la marbordo de nordokcidenta kontinenta Eŭropo kaj la Norda Maro.

Vadmaro
13-09-29-nordfriesisches-wattenmeer-RalfR-19.jpg

AkvejoNorda maro

Koordinatoj53° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O (mapo)53.5333333333336.8833333333333Koordinatoj: 53° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O (mapo)
Areo10 000 km² (1 000 000 ha) [+]

Map
Vadmaro
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Wadden Sea [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Vadmaro
Monda heredaĵo

Waddenzee.jpg
La okcidenta parto de Vadmaro
Landoj Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Danio.svg Danio
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj viii, ix, x
Fonto 1314
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 53° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O (mapo)53.5333333333336.8833333333333Koordinatoj: 53° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O (mapo)
Registra historio
Registrado 2009  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La Vadmaro etendiĝas de Den Helder en Nederlando en la sudokcidento, trans la riverelfluejoj de Germanio ĝis sia norda limo je Esbjerg en Danio. La suma longeco estas proksimume 450 kilometroj, la larĝeco inter 5 kaj 30 kilometroj, tiel ke entute kovriĝas areo de proksimume 10 000 kvadrataj kilometroj.

La limo inter la Vadmaro kaj la Norda Maro estas formata en Nederlando per la Okcidentfrisaj Insuloj, en nordokcidenta Germanio per la Orientfrisaj Insuloj kaj en norda Germanio plus Danlando per la Nordfrisaj Insuloj.

La Vadmaro famas pro riĉa kaj en komparo kun la ĉirkaŭaj maraj kaj malmaraj ekologiaj zonoj unika faŭno kaj flaŭro. Hodiaŭ, granda parto de la Vadmaro estas protektata en kunlaboro de ĉiuj tri landoj (pri tio vidu la apartan artikolon Nacia parko Vadmaro). Spertaj gvidantoj proponas “vadmigradojn”, apartajn ekskursojn en tiu pejzaĝo por klarigi pri la tipaj kondiĉoj kaj la bestoj de la vado.

Vadomaro (malhelblua)

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Jen la nomo en kelkaj aliaj lingvoj: (Wattenmeer germane, Waddenzee nederlande, Waadsee frise, Wattensee platdiĉe, Vadehavet dane).