Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo
La Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo estas loko apartenanta al la listo de Monda heredaĵo de UNESKO en la insulo Kubo ekde 2000. La ruinoj aŭ spuroj kiuj ankoraŭ restas de tiuj ĉi kafplantejoj venas de la 19-a jarcento, ili estas unika elmontro de pionira terkultivado en malfacila tereno proksima al la Sierra Maestra. Laŭ Unesko ili lumigas konsiderinde la teknologian, socian kaj ekonomian historion de Karibio kaj Iberameriko.
Arkeologia prejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Kafplantejo Isabelica | ||
Lando | Kubo | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | iii, iv | |
Fonto | [1] | |
Regiono** | Centra Ameriko | |
Geografia situo | 20° 1′ 48″ N, 75° 23′ 29″ U (mapo)20.03-75.3914Koordinatoj: 20° 1′ 48″ N, 75° 23′ 29″ U (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2000 (24-a sesio) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Kubo | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Por esti enlistigita kiel Monda Heredaĵo, Unesko baziĝis sur la plenumo de du kriterioj, la iii kaj la iv. La unua ĉar «la restaĵoj de la kafplantejoj de la 19a jarcento kaj komencoj de la 20a en orienta Kubo estas atestaĵo unika kaj elokventa pri ekspluata maniero de la agrukulturo por sovaĝa arbaro, kies spuroj malaperis en la cetero de la mondo». Por la dua, ĝi plenumiĝas ĉar «la kafoproduktado en orienta Kubo dum la 19a jarcento kaj ekiĝo de la 20a rezultiĝis je kreado de unika kultura pejzaĝo, ilustrante gravan etapon de la disvolvo de tiu ĉi formo de agrikulturo.
Kodo | Nomo | Koordinatoj | Areo |
---|---|---|---|
1008-001 | La Gran Piedra | 20° 00′ N 75° 38′ U / 20.000 °N, 75.633 °U (mapo) | 25200 ha |
1008-002 | El Cobre | 20° 04′ N 75° 55′ U / 20.067 °N, 75.917 °U (mapo) | 1300 ha |
1008-003 | Dos Palmas Contramaestre | 19° 59′ N 76° 04′ U / 19.983 °N, 76.067 °U (mapo) | 19500 ha |
1008-004 | Yateras | 20° 16′ N 75° 03′ U / 20.267 °N, 75.050 °U (mapo) | 10600 ha |
1008-005 | El Salvador | 20° 19′ N 75° 23′ U / 20.317 °N, 75.383 °U (mapo) | 8000 ha |
1008-006 | Niceto Pérez | 19° 59′ N 75° 23′ U / 19.983 °N, 75.383 °U (mapo) | 8700 ha |
1008-007 | Guantánamo | 20° 17′ N 75° 13′ U / 20.283 °N, 75.217 °U (mapo) | 8100 ha |
-
Kafplantejo Isabelica, Kolon-muelejo
-
Kafplantejo Isabelica, Sekigejo
-
Kafplantejo Isabelica, Iloj kaj seruroj de sklavoj
-
Kafplantejo Isabelica, Interno de bieno