Gubernio Kioto
La gubernio Kioto[1][2][3] (japane:京都府 [KJO-to -fu]; Hepburn/Kunrei: Kyoto), ĝis 2008 en Esperanto ankaŭ prefektejo Kioto,[4] estas parto de Japanio nomata gubernio. Ĝi situas en la regiono Kansajo (aŭ Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio.

Gubernio Kioto | |
---|---|
京都府 | |
![]() | |
gubernio de Japanio • fu | |
Loko | |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 4 612,71 km² |
Loĝantaro (2021) | |
Tute | 2 563 192 |
Denseco | 555,74 loĝ./km² |
Simboloj | |
Arbo | Kiatajama-Sugio |
Floro | Ŝidare-Zakura
Saga-Krizantemo |
Birdo | Oomizunagidori |
Ekonomio | |
Gubernia oficejo de Gubernio Kioto | |
estro | Takatoshi Nishiwaki
|
Adreso | 〒602-8570
京都府京都市上京区 |
Oficiala retpaĝaro: Bonvenon! al Kioto | |
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 2 563 192 loĝantoj sur areo de 4 612,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 556 loĝantoj/km². Administra centro de la gubernio estas la urbo Kioto.[1]
Komunumoj
redaktiUrboj
redaktiAtentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj al transskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.
- Ajabe
- Fukuĉijama
- Jaŭata
- Ĵojo
- Kameoka
- Kjotanabe
- Kjotango
- Kioto (gubernia ĉefurbo)
- Fuŝimi-kvartalo
- Higaŝijama-kvartalo
- Jamaŝina-kvartalo
- Kamigjo-kvartalo
- Kita-kvartalo
- Minami-kvartalo
- Nakagjo-kvartalo
- Niŝikjo-kvartalo
- Sakjo-kvartalo
- Ŝimogjo-kvartalo
- Ukjo-kvartalo
- Maizuru
- Mijazu
- Muko
- Nagaokakjo
- Uĵi
Urbetoj kaj vilaĝoj
redakti- kantono Amata (aŭ Amata-distrikto)
- kantono Funai
- kantono Josa
- kantono Kasa
- kantono Kitakuvada
- kantono Kuse
- kantono Otokuni
- kantono Souraku
- kantono Cuzuki
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Kioto" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
- ↑ artikolo Kioto en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la presita eldono de 1970, paĝo 510
- ↑ Ankaŭ en artikoloj de la revuo Monato multfoje dokumentiĝas la esperanta urbonomo, bazo de la gubernia nomo, ekzemple en la tekstoj Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, 2000/09, p. 16; Marko Naoki Lins: Ĉu la tero fariĝos saŭno?, 2005 aŭ Stefan Maul: Modera espero, 2008; same kompreneble en multaj aliaj verkoj de la esperantlingva literaturo kaj gazetaro, parte troveblaj per la serĉilo tekstaro.com.
- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (japane, per aŭtomata tradukilo ankaŭ angle, koree kaj ĉine)
Gubernioj de Japanio | ||
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo |