Japana Esperanto-Instituto

La Japana Esperanto-Instituto (JEI; japane 日本エスペラント協会, nihon esuperanto kjokaj)[1] estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis precipe Ossaka Kenĵi, kaj estis gvidita de pluraj personoj. En 1926 JEI akiris la kvalifikon de fondusa jura persono, kies unua prezidanto estis (ĝis morto en 1930) Nakamura Kijoo. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĝuku. Ĝi posedas ankaŭ staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto, gubernio Jamanaŝi.

Japana Esperanto-Instituto
日本エスペラント協会
Vido de JEI el la strato
Vido de JEI el la strato
landa asocio de UEAneprofitcela organizaĵo • ĝenerala fondaĵo
Komenco 1919 vd
Geografia situo 35° 42′ 19″ N, 139° 43′ 23″ O (mapo)35.70531139.72301Koordinatoj: 35° 42′ 19″ N, 139° 43′ 23″ O (mapo)
Lando(j) Japanio vd
Situo Tokio
日本エスペラント協会 (Tokio)
日本エスペラント協会 (Tokio)
DEC
日本エスペラント協会
日本エスペラント協会
Map
Japana Esperanto-Instituto
Fondinto(j) Ossaka Kenĵi vd
Ĉefestro(j) Kawahara Jikichiro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La instituto eldonas monatan organon La Revuo Orienta.

JEI funkcias kiel la Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio de 1956.

En la jaro 2012 JEI akiris novan leĝan statuson kaj nova prezidanto elektiĝis.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Antaŭa japana titolo de la organizaĵo estas "日本エスペラント学会" [nihon esuperanto gakkai]. Ĝi estas renomita la 1-an de aprilo 2012. La Esperanta titolo ne ŝanĝiĝis

Eksteraj ligiloj redakti