Kvartalo Ŝinĝuku
Tokiaj specialaj kvartaloj
(Alidirektita el Ŝinĝuku)
Kvartalo Ŝinĝuku aŭ Ŝinĝuku-ku (japane 新宿区 [Ŝinĝuku-ku]; Hepburn: Shinjuku-ku) estas okcidenta kvartalo de Tokio (la ĉefurbo de Japanio) kun iom pli ol 300 000 loĝantoj. Ĝi situas sur la insulo Honŝuo kaj estas administra centro de la samnoma gubernio Tokio.
Ŝinĝuku | ||
kvartalo de Tokio | ||
|
||
Oficiala nomo: japane 新宿区 | ||
Ŝtato | Japanio | |
---|---|---|
gubernio | Tokio | |
Koordinatoj | 35° 42′ 02″ N 139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O (mapo) | |
Areo | 18 km² (1 800 ha) | |
Loĝantaro | 324 902 (januaro 2012) | |
Horzono | UTC+9 | |
Poŝtkodo | ||
Situo de Ŝinĝuku en Japanio
| ||
Vikimedia Komunejo: Shinjuku | ||
Retpaĝo: www | ||
Vidindaĵoj
redaktiĈirkaŭ la samnoma stacidomo Ŝinĝuku, kie transportiĝas pli da pasaĝeroj ol ie ajn alie tutmonde, sur nur 2 kvadrataj kilometroj koncentriĝas:
- la plej signifa komerca kaj administra centro de Japanio kun la plej granda nuboskrapulo-kvartalo de la lando en Niŝi- Ŝinĝuku. Apud la plej grandaj hoteloj de Tokio troveblas ekzemple la centra oficejo de la konzerna konglomeraĵo Mitsui kaj la Tokia Metropola Registarejo, en kiu troviĝas la administrejo de la gubernio Tokio, krom la Turo Mode Gakuen Cocoon,
- la plej granda aĉetejaro de Japanio kun grupo da gigantaj ĉiovendejoj, inter ili la 15-etaĝa vendejo Takaŝimaja,
- la imperiestra parko Ŝiĵooku, unu el la plej konataj parkoj de Japanio, konata pro siaj florantaj sakuroj,
- Kabukiĉo, la plej granda amuza kvartalo de Japanio kun granda nombro da kinejoj, restoracioj, trinkejoj kaj ankaŭ bordeloj.
Krome en Ŝinĝuku troveblas pluraj signifaj universitatoj. Proksime de la stacidomo Ŝinĝuku situas la kvartalo Okubo, la centro de la koreaj loĝantoj de Tokio.
Esperanto en Ŝinĵuku
redaktiEn la strato Ŭaseda situas la sidejo de Japana Esperanto Instituto.