Tokiaj specialaj kvartaloj

(Alidirektita el Specialaj kvartaloj)

Specialaj kvartaloj (特別区 [toku-becu-ku]) estas kvartaloj de la urbego Tokio en Japanio. Ĉi tiujn metropolajn kvartalojn difinas la 1-a sekcio de 281-a artikolo de Loka Aŭtonoma Juro. En la jaro 2004 en la Tokia Metropolo ekzistas 23 kvartaloj (japane: "東京23区 [tō-kjō niĝū-san ku]").

Kvartaloj (区 [ku]) estas fonditaj en multaj aliaj urboj en Japanio. Ĝis 1943 la kvartaloj en la urbo Tokio ne diferencis de la kvartaloj de la urboj Osako kaj Kioto. En 1943, kiam Tokia Gubernio (東京府 [Tōkjō-fu]) kaj Tokia Urbo (東京市 [Tōkjō-ŝi]) kunfandiĝis en Tokian Metropolon (東京都 [Tōkjō-to]), la kvartaloj lokiĝis sub la rekta kontrolo de la metropola registaro. Ekde la 1970-aj jaroj, la specialaj kvartaloj de Tokio oficis konsiderinde plialtan laboron, ol kvartaloj en Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĉiu speciala kvartalo havas sian propran elektitan kvartalestron (区長 [ku-ĉō]) kaj kvartalkonsilion (区議会 [ku-gikai]).

Kvartaloj de Tokio redakti

 

23 Tokiaj kvartaloj laŭ municipa kodo:

  1. Ĉijoda
  2. Ĉuo
  3. Minato
  4. Ŝinĝuku
  5. Bunkjo
  6. Tajto
  7. Sumida
  8. Koto
  9. Ŝinagaŭa
  10. Meguro
  11. Ota
  12. Setagaja
  13. Ŝibuja
  14. Nakano
  15. Suginami
  16. Toŝima
  17. Kita
  18. Arakaŭa
  19. Itabaŝi
  20. Nerima
  21. Adaĉi
  22. Kacuŝika
  23. Edogaŭa

Vidu ankaŭ redakti