Kvartalo Ŝibuja
Kvartalo Ŝibuja aŭ Ŝibuja-ku (japane: 渋谷区 [ŝibuja-ku]; Hepburn: Shibuya; Kunrej: Sibuya) estas speciala kvartalo en Tokio. Tie inter alie situas la Universitato Aoyama Gakuin.
Ŝibuja | |
---|---|
Japana nomo | 渋谷区 |
![]() Loko de Ŝibuja en Tokio, Japanio. | |
Loko | |
Lando | Japanio |
Regiono | Kanto |
Gubernio | Tokio |
Urbo | Tokio |
Fizikaj karakteraĵoj | |
Areo | 15,11 km² |
Loĝantaro (2008) | |
Tute | 208 371 |
Simboloj | |
Kvartalodomo de Ŝibuja | |
La nomo Ŝibuja estas uzata ankaŭ por afera distrikto Ŝibuja en la kvartalo Ŝibuja. La distrikto situas ĉe la stacio Ŝibuja — unu el gravaj stacioj de fervojo en Tokio. Tiu distrikto estas fama, kiel unu el gravaj centroj de modo en Tokio, precipe por junularo, kaj ankaŭ kiel la plej grava loko de la nokta vivo en Tokio.