Universitato Aoyama Gakuin
Universitato Aoyama Gakuin aŭ Universitato Aojama Gakuin, japane 青山 学院 大学, latinliterigite Aoyama Gakuin Daigaku, estas privata universitato en la kvartalo Ŝibuja de Tokio en Japanio. Origine establita en 1874 fare de misiistoj de la usona Metodisma Episkopa Eklezio, ĝi estis reorganizita en sia nuna formo en 1949. La universitato Aoyama Gakuin festis sian 140-jaran datrevenon en 2014 kaj estas unu el la plej malnovaj altlernejoj de Japanio.
Universitato Aoyama Gakuin | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
moto | La Salo de la Tero kaj Lumo de la Mondo | |
Informoj | ||
fondodato | 1949 | |
Situo | ||
Geografia situo | 35° 39′ 37″ N, 139° 42′ 34″ O (mapo)35.660361111111139.70958333333Koordinatoj: 35° 39′ 37″ N, 139° 42′ 34″ O (mapo) | |
lando | Japanio | |
urbo | Shibuya | |
Estraro | ||
ĉefestro(j) | Hiroshi Sakamoto (en) (2019–) vd | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 20 285 vd (stato: 1-a de majo 2022) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
filioj | ||
vd | ||
| ||
| ||
La universitato establis nacian reputacion pri kvalito kaj edukado kaj pri sia internacia etoso - ĝi estas vaste rekonita kiel unu el la plej gravaj privataj universitatoj en Japanio.
Ĝi laŭ memprezento celas eduki studentojn kun forta sento de socia respondeco kaj moraleco por kontribui al socio kaj hodiaŭa mondo konforme al sia eduka politiko bazita sur la kristana fido.
La studentaj kaj diplomitaj programoj de la universitato inkludas kursojn pri literaturo, juro, ekonomiko, komerco, internacia politiko, ekonomiko, komunikado, scienco, inĝenierado kaj kulturaj studoj. La universitato havas specialajn programojn en la kampoj de internacia administrado, juro kaj profesia kontado.