Osako

urbo en Japanio

Osako (japane 大阪 [Oosaka] Pri tiu ĉi sono aŭskulti), aŭ La urbo Osaka (大阪市 [Oosaka-ŝi]), industria havenurbo en okcidenta Japanio. Ĝi situas ĉe la okcident-suda marbordo de la ĉefinsulo Honŝuo, en Osaka prefektujo. Nun laŭ loĝantaro ĝi estas la tria post Tokio kaj Jokohamo.

Panoramo de Osako el Sky Building en Umeda je 2006
Panoramo de Osako el Sky Building en Umeda je 2006
Panorama vido de la urbocentro de Osako el Sky Building en Umeda je decembro 2008
Panorama vido de la urbocentro de Osako el Sky Building en Umeda je decembro 2008
Osako
japane 大阪
urbo
Oficiala nomo: 大阪市
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
Gubernio Gubernio Osaka
Historiaj regionoj Ĵomon-epoko, Jajoi-epoko
Transporto -
 - flughaveno Kansaja internacia flughaveno
Memorindaĵo Osaka burgo
Rivero Jodo
Situo Osako
 - alteco 362,5 m s. m.
 - koordinatoj 34° 47′ 04″ N 135° 26′ 21″ O / 34.78444 °N, 135.43917 °O / 34.78444; 135.43917 (mapo)
Areo 223,00 km² (22 300 ha)
Loĝantaro 2 671 680 (01.01.2012)
Denseco 11 980,63 loĝ./km²
Fondo 1889 moderna historio
Urbestro Tōru Hashimoto
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo 〒530-8201
Telefona antaŭkodo +81-06-6208-8181
Arbo Sakuro
Floro Violo
Situo enkadre de Japanio
Situo enkadre de Japanio
Situo enkadre de Japanio
Vikimedia Komunejo: Osaka, Osaka
Retpaĝo: www.city.osaka.lg.jp
Map
Vido al Osako
Osaka burgo
Konstruaĵo Sky Building en Umeda

Historio redakti

Osako estis ĉefurbo kaj vicĉefurbo de Japanio en antikva tempo (7a kaj 8a jc.). Ĝi restis la dua plej granda kaj la unua plej granda industria urbo en Japanio ekde la 16a jc. ĝis meze de la 20a jc.

Osako estis fama pro sia interplektita reto de riveroj kaj kanaletoj, kiuj fluas tra la urbo, kaj pro la multeco de pontoj. Oni pro tio alinomis ĝin 'Urbo de okcent ok pontoj'. Multaj el la kanaletoj estis tamen talusitaj dum la intensa industriiĝo en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

Expo '70 estis la nomo de la Universala Ekspozicio, kiu okazis en Sujta (ĉirkaŭurbo de Osako) de 14-a de marto ĝis 13-a de septembro 1970.

Vidindaĵoj redakti

Edukado redakti

En la urbo lokas kelkaj universitatoj:

Sporto redakti

Famaj loĝantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti