Kvartalo Ŝinĝuku

speciala kvartalo en Tokio

Kvartalo ŜinĝukuŜinĝuku-ku (japane 新宿区 [Ŝinĝuku-ku]; Hepburn: Shinjuku-ku) estas okcidenta kvartalo de Tokio (la ĉefurbo de Japanio) kun iom pli ol 300 000 loĝantoj. Ĝi situas sur la insulo Honŝuo kaj estas administra centro de la samnoma gubernio Tokio. Laŭ la stato de 2020 en la urboparto vivis 349 385 loĝantoj sur areo de 18,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 176 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kvartalo Ĉijoda, kvartalo Minato, kvartalo Bunkjo, kvartalo Ŝibuja, Nakano kaj kvartalo Toŝima.

Kvartalo Ŝinĝuku
ĉefurbo de gubernio de Japanio (1991–)
speciala kvartalo en Tokio (1947–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 160-8484
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 349 385  (2020) [+]
Loĝdenso 19 176 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 42′ N, 139° 42′ O (mapo)35.693888888889139.70341666667Koordinatoj: 35° 42′ N, 139° 42′ O (mapo) [+]
Areo 18,22 km² (1 822 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kvartalo Ŝinĝuku (Tokio)
Kvartalo Ŝinĝuku (Tokio)
DEC
Situo de Kvartalo Ŝinĝuku

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shinjuku [+]
vdr
Urbocentra panoramo

Vidindaĵoj

redakti

Ĉirkaŭ la samnoma stacidomo Ŝinĝuku, kie transportiĝas pli da pasaĝeroj ol ie ajn alie tutmonde, sur nur 2 kvadrataj kilometroj koncentriĝas:

  • la plej signifa komerca kaj administra centro de Japanio kun la plej granda nuboskrapulo-kvartalo de la lando en Niŝi- Ŝinĝuku. Apud la plej grandaj hoteloj de Tokio troveblas ekzemple la centra oficejo de la konzerna konglomeraĵo Mitsui kaj la Tokia Metropola Registarejo, en kiu troviĝas la administrejo de la gubernio Tokio, krom la Turo Mode Gakuen Cocoon,
  • la plej granda aĉetejaro de Japanio kun grupo da gigantaj ĉiovendejoj, inter ili la 15-etaĝa vendejo Takaŝimaja,
  • la imperiestra parko Ŝiĵooku, unu el la plej konataj parkoj de Japanio, konata pro siaj florantaj sakuroj,
  • Kabukiĉo, la plej granda amuza kvartalo de Japanio kun granda nombro da kinejoj, restoracioj, trinkejoj kaj ankaŭ bordeloj.

Krome en Ŝinĝuku troveblas pluraj signifaj universitatoj. Proksime de la stacidomo Ŝinĝuku situas la kvartalo Okubo, la centro de la koreaj loĝantoj de Tokio.

 
Nokta urbocentra silueto

Esperanto en Ŝinĵuku

redakti

En la strato Ŭaseda situas la sidejo de Japana Esperanto-Instituto.

Internacia partnera urbo

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti