Kioto-Esperanto-Societo

Kioto-Esperanto-Societo (KES) estas unu el Esperantistaj Grupoj en la gubernio Kioto en Japanio. Membroj de KES nombras 30 kaj kelkajn. La aliaj estas “Esperanto-Populariga Asocio (EPA)” en la urbo Kameoka, kaj “Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo” en la urboj Uĵi kaj Ĵoojoo.

Historio

redakti

Studentoj de Kioto-Universitato kaj aliaj fondis ĝin en aprilo 1907. Tiama nomo estis “Kyooto Rjokusei-Kai” (京都緑星会). La nuna nomo estas “Kioto-Esperanto-Societo” ekde 1974.

Regulaj Kunsidoj

redakti

KES havas du regulajn kunsidojn preskaŭ ĉiusemajne en “Esperanto-Kaikan” (Esperanto-Domo), kiu situas en la distrikto Ŝimogjoo en la urbo Kioto. Unu esperantisto posedas la domon. Ĝi havas kelkajn ĉambrojn, kiujn oni rajtas lui. Eĉ KES luas ĉambrojn por siaj kunsidoj.

Tempo Enhavo
Merkreda Kunsido 14:00 – 16:00 Legado, Konversacio, Oficaj laboroj
Sabata Kunsido 10:00 – 12:00 Legado, Konversacio, Oficaj laboroj

Eventoj

redakti

Ĝenerala Kunsido

redakti

KES okazigas ĝin en ĉiu januaro, kaj decidas gravajn aferojn: Rezulto de lastajaraj agadoj, Spezokonto, Agada plano en nova jaro, Buĝeto, kaj aliaj.

KES okazigas elementajn kursojn ekde aprilo.

Ekspozicio

redakti

KES okazigas unu-semajnan ekspozicion en “Kyoto-fu Kokusai Sentaa” (京都府国際センター Internacia Centro de la gubernio Kioto) en la Kioto-stacidoma konstruaĵo.

Zamenhofa Festo

redakti

KES, Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo, kaj Oumi-Esperanto-Societo kune okazigas Zamenhofan Feston por Zamenhofa Tago ĉiudecembre.

Eldonaĵoj

redakti
  • Japanlingva Informilo “Ĵimukjoku-Cuuŝin”, eldonata ĉiumonate
  • Organo “Al Vi Kara”, eldonata unu aŭ du fojojn jare

Eksteraj ligiloj

redakti